Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Bramaputro ekde la aerspaco

La Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la brahaputra valo estas tersupraĵa ekoregiono el la Hinda ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome la ekoregiono apartenas al Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi okupas 56 700 kvadratajn kilometrojn , kaj ĉirkauas la sedimentan ebenaĵon de la bramaputra rivero en la barata ŝtato Asamo. Etaj partoj etendiĝas sur la najbaraj barataj ŝtatoj Arunaĉal-Pradeŝo kaj Nagalando kaj ankaŭ sur la sudaj malaltaĵoj de Butano.

Enhavo

Flaŭro [redakti]

La karakterizaj ĉiamverdaj arbospecioj en tiuj arbaroj apartenas al la genroj sizigio (Mirtacoj) , cinamomo (Laŭracoj), Artocarpus (Morusacoj), kaj al la familio de la Magnoliaceae. La plej ĝeneralaj falfoliaj specioj inkluzivas Terminalia myriocarpa, Terminalia citrina, Terminalia tomentosa, Tetrameles spp., kaj Stereospermum spp. [1]. La fortika ŝoreo (Shorea robusta) troviĝas kie la vivloko estas perturbita, precipe sekve de arbarbrulegoj, kaj konstituas subklimaksan komunumon. Aliaj dipterokarpospecioj estas bioindikiloj por arbaro en retroira sukcesio ekde tropika ĉiamverda arbaro aŭ por signi antaŭklimaksan fazon. La frondaraj arboj karakterize altas 20 ĝis 30 metrojn.

Faŭno [redakti]

Tiu ekoregiono gastigas la plej grandan populacion de elefantoj de Barato [2], la plej grandan mondan populacion de granda hinda rinocero (Rhinoceros unicornis), tigrojn ( Panthera tigris), kaj la sovaĝan akvobubalon (Bubalus arnee) [3].

Pluraj mamulaj specioj estas minacataj, inkluzive tigro, azia elefanto, hinda rinocero, barasingo (Cervus duvaucelii), gaŭro (Bos gaurus), nubleopardo (Neofelis nebulosa), harega kaprolago (Caprolagus hispidus), nana porketo (Porcula salvania), ĉapela languro (Trachypithecus pileatus), azia nigra urso (Ursus thibetanus), kaj hinda longlipa urso (Melursus ursinus) [4].Kvankam rigore konsiderate ĝi ne estas parto de la tersupraĵa ekoregiono, la Bramaputro ankaŭ gastigas gangan delfenon (Platanista gangetica), kiu ankaŭ estas endanĝerigita specio [5]

Referencoj [redakti]

  1. Champion H.G. & Seth S.K. 1968
  2. Rogers & Panwar, 1988
  3. WII, 1997
  4. IUCN, 2000
  5. IUCN, 2000

Vidu ankaŭ [redakti]

Bibliografio [redakti]

  • Champion, H. G., and Seth, S. K. 1968 : A revised survey of the forest types of India. Government of India Press. angle
  • IUCN : 2000. 2000 IUCN Red list of threatened species. IUCN : Ruĝa listo de minacataj specioj Viewed November 2000. The IUCN Species Survival Commission and the International Union for Conservation of Nature and Natural Resources (IUCN – The World Conservation Union). angle
  • Rodgers, W. A. 1985 : Biogeography and protected area planning in India. In J. Thorsell, Conserving Asia’s Natural Heritage IUCN. angle
  • Rodgers, W. A. and Panwar, H.S. 1988 : Planning a wildlife protected areas network in India. Vol 1 and 2. Dept of Environment, Forests, and Wildlife/Wildlife Institute of India report, Wildlife Institute of India. angle
  • WII, 1997. Study on the management of rhinoceros in northwest Bengal. WII Report. angle

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio