Orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mangrovarbaro apud Muthupet.

La orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de sudorienta Barato.

La ekoregiono inkludas la marbordan regionon malantaŭ Koromandel-Marbordo laŭlonge de Bengala Golfo, inter Orientaj Ghatoj kaj la maro. Ĝi kovras orientan Tamilnadon kaj sudorientan Andra-Pradeŝon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj troviĝas en la pluvombro de Okcidentaj Ghatoj kaj Orientaj Ghatoj, kiuj blokas la pluv-alportantan someran sudokcidentan musonon. La ekoregiono kovras areon de 25 500 kvadrataj kilometroj, etendiĝante ekde Ramanatapuram-Distrikto en Tamilnado ĝis Nelore-Distrikto en Andra-Pradeŝo. Multe de la ekoregiono estas dense loĝata, kaj estas substance transformita per la homa agado, inkluzive de agrikulturo, paŝtado, kaj forstado, en la daŭro de la jarcentoj. En la ekoregiono troviĝas la metropolo de Ĉenajo, kaj iom da aliaj urboj, inkludante Pondiĉeron, Tanjavuron, Kanĉipuramon kaj Neloron. Oni taksas ke 95% de la origina arbara kovraĵo estis forigita, kaj la specio-konsisto de la postrestantaj arbaroj estis ŝanĝita kaŭze de intensiva homa uzado inkluzive de la forigo de ĉiuj pli grandaj arboj.

La pluvo averaĝas 800mm/jare, kaj plejparte falas dum la tre variebla nordoriento-musono inter oktobro kaj decembro. Male al la tutmonde plej granda parto el la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj, kies arboj emas perdi siajn foliojn dum la seka sezono por konservi malsekecon, la Orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj tutjare retenas siajn foliajn. Nur du aliaj ekoregionoj prezentas similan modelon : la Srilankaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj kaj la sudorient-hindoĉinaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj.

La ekoregiono ampleksas du gravajn malsekejojn, Kaliveli-Lagon norde de Pondiĉeri en Vilupuram-Distrikto de Tamilnado, kaj Pulikat-Lagon norde de Ĉenajo. Kaliveli-lago estas unu el la plej grandaj malsekejoj en Hindujo, kaj estas konsiderita kiel regionon de nacia kaj internacia graveco far la Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Ĝi estas laŭsezona malsekejo, kun gradiento de nesala akvo ĝis saleta akvo, kaj estas grava nutraĵejo kaj brediĝejo sur migrobirdoj-itineroj. Ĝi estas nuntempe minacita kaŭze de intervenoj en la proksimaj agrikulturaj kampoj, ŝtelĉasado, perdo de la ĉirkaŭaj arbaroj, kaj pliiĝoj en komerca salikokoakvokulturo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La origina vegetaĵaro de la ekoregiono konsistis el arbaroj kun subarbaraĵo de ĉiamverdaj arboj kaj emerĝa kanopeo de pli altaj foliarboj, inkluzive de fortika ŝoreo, Albizia amara kaj Chloroxylon spp. Intensa homa uzado de la arbaroj en la daŭro de la jarcentoj plejparte eliminis la deciduajn kanopeospeciojn, kaj la postrestantaj arbaroj de la ekoregiono nun estas karakterizitaj per areoj de sklerofila ĉiamverda arbaro, kun relative malalta (10-metra) fermita kanopeo. Superregantaj specioj estas Manilkara hexandra, Mimusops elengi, Diospyros ebenum, Strychnos nux-vomica, Eugenia spp., Drypetes sepiaria, kaj Flacourtia indica. Kelkaj malgrandaj enklavoj de decidua ŝoreo-arbaro ekzistas, sed estas sub intensa homa premo.

Nur kvin pocentoj de la ekoregiono arbare restas, kaj troviĝas en izolaj partoj. La plej multaj el la arbaroj de la ekoregiono estis degraditaj en tropikajn sekajn ĉiamverdajn veprejojn, karakterizitaj per dornaj specioj kiaj ekzemple Ziziphus glaberima, Dichrostachys cinerea, Catunaregam spinosa, kaj Carissa spinarum.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Mamuloj trovitaj en tiu ekoregiono inkludas la montaran kuonon (Cuon alpinus), la hindan longlipan urson (Melursus ursinus) kaj la hindan moskiolon (Moschiola indica).

La birda riĉeco estas pli granda, kun 230 specioj. La bildokapa kurulo (Rhinoptilus bitorquatus) estas endanĝerigita, kaj la makulbeka pelikano (Pelecanus philippensis) kaj Eupodotis indica (otidedoj) estas tutmonde minacataj. Iuj aliaj birdoj kiuj meritas konservadan atenton kiel enfokusigaj specioj kaŭze de siaj bezonoj por relative sendifekta vivejo kaj malalta toleremo por perturbo. Ili inkludas lankolan cikonion (Ciconia episcopus), kaj blankventran maraglon (Haliaeetus leucogaster), kaj Ocyceros birostris (buceredoj).

Protektitaj areoj[redakti | redakti fonton]

Pulikat-Lago, norde de Ĉenajo.

Malpli ol unu pocento de la ekoregiono situas en rezervoj aŭ naturprotektejoj sed multaj estas tre malgrandaj kiel ekzemple la sankta arbareto proksime de Marakanamo, nordokcidento de Pondiĉero en Tamilnado, kiu konservas sekcion de ĉiamverda fermit-kanopea arbaro. Pluraj aliaj templo-arbaretoj en la ĉirkaŭa regiono, inkluzive de Puthupet, Pillaichavadi, Mudaliarchavadi, kaj Kottakarai, konservas malgrandajn enklavojn de arbaro. La Punkto-Kalimer-Rezervejo protektas enklavon de 17,26 km² da seka ĉiamverda arbaro, same kiel tajdajn malsekejojn kaj mangrovojn. Aliaj konservaĵoj en la ekoregiono inkludas Vetangudi-Birdorezervejon (30km²) en Sivaganga-Distrikto de Tamilnado, kaj Nelapatu-Birdorezervejon (160km²) ĉe Pulikat-Lago en Nelore-Distrikto de Andra-Pradeŝo. Srivilliputhur kaj Manjampati-Valo estas rifuĝejoj por la minacata griza ratufo (Ratufa macroura).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Ramanujam, M.P. and Kadamban, D. 2001 : Plant biodiversity of two tropical dry evergreen forests in the Pondicherry region of South India and the role of belief systems in their conservation. Biodiversity and Conservation, 10 (7): 1203-1217.
  • angle Ramanujam M.P. and Praveen Kumar, Cyril K. 2003 : Woody species diversity of four sacred groves in the Pondicherry region of South India. Biodiversity and Conservation, vol. 12 no. 2, pp. 289–299(11).
  • angle Blasco, F. and Legris, P. Dry Evergreen Forest of Calimere and Marakanam 1973 : Journal of the Bombay Natural History Society, Vol. 70 (2), p. 278.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Flago-de-Barato.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Barato
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
IM0201 Centra-dekkanaj sekaj deciduaj arbaroj Barato
IM0202 Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj Kamboĝo, Laoso, Tajujo, Vjetnamujo
IM0203 Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj Barato
IM0204 Orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj Barato
IM0206 Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir Barato
IM0207 Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj Barato