Orientaj Ghatoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Orientaj Ghatoj estas nesekva teritorio de montaroj laŭlonge de la orienta marbordo de Barato. La Orientaj Ghatoj etendas el la ŝtato de Okcidenta Bengalo en la nordo, tra Oriso kaj Andhra Pradeŝo al Tamil Nadu sude pasante kelkajn partojn de Karnataka. Ili estas eroziitaj kaj trapasataj de kvar grandaj riveroj de suda Barato, nome la Godavari, la Mahanadi, la Kriŝno, kaj la Kaveri. La montararo etendas paralele al la Golfo de Bengalo. La Dekkana Altebenaĵo kuŝas okcidente de la teritorio, inter la Orientaj Ghatoj kaj la Okcidentaj Ghatoj. la marbordaj ebenaĵoj kuŝas inter la Orientaj Ghatoj kaj la Golfo de Bengalo. La Orientaj Ghatoj ne estas tiom altaj kiom la Okcidentaj Ghatoj. Same kiel okazas ĉe la Okcidentaj Ghatoj, tiuj montoteritorioj havas ankaŭ siajn lokajn nomojn, ekzmple Velikonda de Andhra Pradeŝo.

Bildaro [redakti]