Visakhapatnam
Visakhapatnam, en loka lingvo విశాఖపట్నం estas industria kaj universitata urbo kaj havenurbo en subŝtato Andra-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato. La urbo disfamiĝis, kiel "La Juvelo de Oriento-Marbordo".
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 540 km²
- Alto super marnivelo: 0-5 m
- Loĝantaro: 1 063 100 en 2005
- Horzono: UTC + 05:30
- Poŝtkodo: 6250xx
- Telefonkodo: (91)891
- Aŭtokodo: AP-31 - AP-33
- 17°43′02″N 83°18′26″O / 17.71722°N, 83.30722°OKoordinatoj: 17°43′02″N 83°18′26″O / 17.71722°N, 83.30722°O
Situo [redakti]
Visakhapatnam situas sur ebenaĵo laŭ Bengala golfo laŭ ĉefvojo kaj fervojo, kiuj sekvas la marbordon.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la urbo troviĝis en la hindaj epopeoj en la 5-a jarcento antaŭ Kristo. Ekde la 16-a jarcento eŭropanoj profitis la havenon. En 1804 britaj kaj francaj ŝipoj tie kontraŭbatalis. La moderna haveno en 1927 konstruiĝis. Precipe en la 1980-aj jaroj Visakhapatnam industriiĝis. En la haveno ankaŭ la Mararmeo trovis lokon.
Trafiko [redakti]
Visakhapatnam havas flughavenon. La haveno apartenas al la plej gravaj havenoj de Barato. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato [redakti]
Visakhapatnam havas tropikan klimaton. En majo estas la plej varma: 32 °C, en januaro estas la plej malvarma: 23 °C. Jare pluvas po 955 mm, precipe inter julio-oktobro.
Vidindaĵoj [redakti]
- bestoĝardeno de 1972
- universitato
- muzeo
- biblioteko
- marborda longa strando