Telugua lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
telugua lingvo
tĕlugu / తెలుగు
Parolata en Barato
Denaskaj parolantoj proksimume 75 milionoj
Lingvistika klasifiko
Dravida lingvaro
Telugua lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Andra-Pradeŝo (Barato)
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 te
  ISO 639-2 tel
  SIL TCW
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La telugua lingvo (originala nomo : tĕlugu / తెలుగు) estas lingvo el Barato. Ĝi estas parolata en la ŝtato Andra-Pradeŝo kie ĝi estas oficiala lingvo. Oni ankaŭ parolas ĝin en Yanaon (Pondichéry), en tamula lando, en Karnataka, en Maharastra, kaj en Orissa. Oni trovas parolantojn en Birmo, en Malajzio, en Maŭricio, en Saŭda Arabio, en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj , en Sudafriko, en Fiĝioj, en Nordameriko, kaj en Britio kaj en Francio. Ĝi estas la unua lingvo de 69 000 000 parolantoj.

Ĝi estis nomita la Itala el oriento (Niccolo da Conti, 15-a jarcento) (eble ĉar ĝi sone dolĉas, kaj (preskaŭ) ĉiu silabo finiĝas per vokalo.)

Naku telusu
mi scias
Naku telusa?
Ĉu mi scias?
Naku teliadu
Mi ne scias
Naku teliada?
Ĉu mi ne scias?

Sono[redakti | redakti fonton]

అ a

ఆ aa

ఇ i

ఈ ii

ఉ u

ఊ uu

ఋ aru

ౠ aruu

ఎ e

ఏ ee

ఒ o

ఓ oo

ఔ au


(Ĉi tie la vokaloj skribitaj dufoje indikas longan vokalon. Tio estas: aa = longa a; ii = longa i; ktp.)

La telugua lingvo per Unikodo[redakti | redakti fonton]

La kodoj Unikodaj por la telugua estas U+0C00 ... U+0C7F.

    0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 A B C D E F
C00      
C10    
C20    
C30             ి
C40        
C50                            
C60          
C70                                  

 

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La vortoj estas formataj ĉefe per aldono de sufiksoj. Ekzemple:

Ablativo kazo, de kie Ramudinunchi రాముడినుంచి రాముడు(Ramudu) + నుంచి()
Genitivo kazo, ies kazo (kies? de kiu?) Ramuni రాముని రాము(Ramu) + ని(ni)
Dativa kazo (al kiu/ al kio?) Ramuniki రామునికి రాము(Ramu) + ని(ni) + కి(ki)
Ila kazo (per kio?) Ramunitho రామునితో రాము(Ramu) + ని(ni) + తో(tho)


Nombroj per la telugua scribo[redakti | redakti fonton]

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]