Odiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oriso)
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la ŝtato

Odiŝo (angle Odisha; antaŭe Oriso, angle Orissa Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "prononce" prononce ), OrijaOrijo, en la odia ଓଡ଼ିଶା, estas ŝtato situa en la orienta marbordo de Barato, ĉe la Bengala Golfo. Ĝi estis fondita la 1-an de aprilo de 1936 kiel provinco de la Brita Hindio[1], kaj konsistas ĉefe el parolantoj de la odia[2]. la 1-a de aprilo estas celebrata kiel Utkal Divas (Odiŝa Tago).

Odiŝo estas la naŭa plej granda ŝtato laŭ etendo kaj la dekunua laŭ loĝantaro en Barato. La odia estas la oficiala kaj plej disvastige parolata lingvo[3]. Odiŝo havas relative mallongan marbordon[4] (ĉirkaŭ 480 km longa[5]) kaj mankas bonkvalitaj havenoj[4], escepte pro la profundejo ĉe Paradip. La mallarĝa marborda strio inklude la delton de la rivero Mahanadi enhavas la kernon de la populacio[6]. La interno de la ŝtato estas montara kaj malmulte loĝata[6]. Deomali je 1672 m estas la plej alta pinto de la ŝtato.

Templo de Konark

Odiŝo suferas intensajn uraganojn. La plej danĝera en oktobro de 1999, nomata ciklono 05B, kaŭzis teruran damaĝon kaj ĉirkaŭ 10 000 mortojn.

En Odiŝo estas la akvobaraĵo Hirakud, unu el la plej grandaj en la mondo. Odiŝo havas kelkajn popularajn turistejojn. Puri, kun la templo de Jagannath ĉe la maro, kaj Konark, kun la Konarka Suntemplo, estas vizitataj de miloj da turistoj ĉiujare. La templo Lingaraja de Bhubaneswar, la templo de Jagannatha en Puri, La Suntemplo de Konark kaj la Fortikaĵo Barabati de Cuttack estas gravaj lokoj por la arkeologia historio de Barato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. HC Orissa History. Alirita 2008-10-09.
  2. (2003) The Indo-Aryan languages. eldonejo Routledge, 445. ISBN 0700711309. 
  3. langauge. Alirita 2008-10-09.
  4. 4,0 4,1 article on Orissa in MSN Encarta. Alirita 2008-10-09.
  5. Profile of Orissa. Alirita 2008-10-09.
  6. 6,0 6,1 Demographic features. Alirita 2008-10-09.