Panĝabo (Barato)
| ਪੰਜਾਬ (panĝabe) पंजाब (hindie) Panĝabo |
|
| Ŝtata aranĝo | Federacia ŝtato de Barato |
| Ĉefurbo | Ĉandigaro |
| Areo | 50.362 km² |
| Loĝantaro | 24,3 milionoj (en 2001) |
| Loĝdenso | 482/km² |
| Analfabetismo | 30,05% |
| Loka lingvo | Panĝaba lingvo |
| Horzono | UTC +5:30 |
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Panĝabo, Panĝabo (Pakistano) kaj Panĝabio. |
Panĝabo (en gurmukhi: ਪੰਜਾਬ, en shahmukhi: پنجاب, hinde: पंजाब, angle: Punjab) estas eta, prospera, federacia ŝtato en la nordo de Barato[1] , kiun limas Pakistano en la okcidento, Kashmir en la nordo, Himachal Pradesh en la oriento, Haryana in la sudo kaj sudoriento kaj Rajasthan en la sudo. Chandigarh estas la ĉefurbo de la ŝtato.
Enhavo |
Teritoria Organizado[redakti]
La ŝtato dividiĝas en tri regionoj, kiuj nomiĝas kiel Malwa, Doaba kaj Majha. Laŭ la Barata Popolnombrado de 2001, estas 14 urboj kaj 157 urbetoj en la ŝtato.[2]
Por administraj celoj, la ŝtato plie dividiĝas en 22 distriktoj:
- Amritsar
- Bathinda
- Barnala
- Faridkot
- Fatehgarh Sahib
- Ferozpur
- Gurdaspur
- Hoshiarpur
- Jalandhar
- Kapurthala
- Ludhiana
- Mansa
- Moga
- Muktsar
- Mohali
- Nawanshahr
- Patiala
- Rup Nagar
- Tarn Taran
- Sangrur
- Pathankot
- Fazilka
Ekonomio[redakti]
Panĝabo okupas orientan parton de la regiono Panĝabio. La regiono estas unu el la plej fekundaj en la tuta mondo. La ĉefa okupo de la lonĝantoj de la ŝtato estas terkultivado kaj plejparte (62.51%), la panĝabanoj loĝas en vilaĝoj.[1]
Lingvoj[redakti]
La panĝaba estas la oficiala lingvo de la ŝtato. Kvankam panĝaba estas la oficiala kaj la plej populara lingvo, oni ankaŭ parolas hindan kaj anglan. Ĉefe, enmigrantoj parolas la hindan kaj angla estas la prefera lingvo de la edukataj personoj.
Religioj[redakti]
Sikhismo kaj hinduismo estas la ĉefaj religioj. Sikhismo estas la plej populara religio, proksimume 60% lonĝantoj sekvas al sikhismo kaj 37% lonĝantoj estas hinduanoj.[3] Ankaŭ troviĝas islamanoj en la ŝtato kaj islamo estas la ĉefa religio en la urbo Malerkotla.
Inform-fontoj[redakti]
- ↑ 1,0 1,1 Global Perspectives - Punjab's Prosperity.
- ↑ State Profile - Regions.
- ↑ State Profile - Fact & Figures.
Eksteraj Ligiloj[redakti]
|
|
|
|---|---|
| Federaciaj ŝtatoj: Andra-Pradeŝo | Arunaĉal-Pradeŝo | Asamo | Biharo | Ĉhatisgaro | Ĝamuo kaj Kaŝmiro | Ĝharkhando | Goao | Guĝaratio | Harjano | Himaĉal-Pradeŝo | Karnatako | Keralao | Madhja-Pradeŝo | Maharaŝtro | Manipuro | Meghalajo | Mizoramo | Nagalando | Okcident-Bengalo | Oriso | Panĝabo | Raĝastano | Sikimo | Tamilnado | Tripuro | Utarakando | Utar-Pradeŝo | |
| Asociaj teritorioj: Andamanoj | Ĉandigaro | Dadro kaj Nagar-Havelio | Damano kaj Diuo | Lakŝadivoj | Nikobaroj | Pondiĉero | |
| Teritorio de ĉefurbo: Delhio | |
