Tripuro
El Vikipedio
| Tripuro – ত্রিপুরা | |
|---|---|
| Statuso: | Federacia ŝtato de Barato |
| ĉefurbo: | Agartala (215.000 loĝantoj) |
| areo: | 10.492 km² |
| loĝantoj: | 3.495.000 (2008) |
| loĝdenso: | 333 homoj po km² |
| lingvoj: | bengala, kokboroka kaj angla (oficialaj lingvoj)[1]; krome la hindia, mogha, orija kaj biŝnuprija lingvoj |
| religioj: | hinduismo (85,6 %), islamo (8,0 %), kristanismo (3,2 %), budhismo (3,1 %), aliaj |
| mapo | |
|
|
|
Tripuro - bengale: ত্রিপুরা, Tripura – estas federacia ŝtato de Barato kun areo de 10.492 km². Dum la jaro 2001 ĝi havis 3.191.168 loĝantojn. La ĉefurbo de Tripuro estas Agartala, kaj la oficialaj ŝtataj lingvoj la bengala, kokboroka kaj angla lingvoj.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Tripuro nordoriente limas al la barataj federaciaj ŝtatoj Asamo kaj Mizoramo, kaj krome estas ĉirkaŭita de la najbara lando Bangladeŝo.
Plej grandaj urboj [redakti]
(stato laŭ la censo de 2001)
| urbo | loĝantoj |
|---|---|
| Agartala | 189.327 |
| Badharghat | 47.660 |
| Jogendranagar | 34.844 |
| Dharmanagar | 30.785 |
| Pratapgarh | 25.890 |
| Udaipur | 21.751 |
| Kailasahar | 20.279 |
| Teliamura | 19.606 |
| Indranagar | 17.679 |
| Ĥoŭai | 17.621 |
| Belonia | 15.687 |
Lingvoj [redakti]
| lingvoj en Tripuro[2] | ||
|---|---|---|
| lingvo | lingva familio | procentaĵo |
| bengala | hindarja lingvaro | 67,35 % |
| kokboroka (tripura) | tibetobirma lingvaro | 25,46 % |
| hindia (inkluzive de proksime ligitaj lingvoj) | hindarja lingvaro | 1,68 % |
| mogha | tibetobirma lingvaro | 0,90 % |
| orija | hindarja lingvaro | 0,75 % |
| biŝnuprija | hindarja lingvaro | 0,68 % |
Historio [redakti]
Tripuro inter la jaroj 1909 kaj 1947 estis barata princlando sub supera rego de Britio. En Tripuro validis propra kalendaro, laŭ kiu la jaro 1 estis la jaro 591 de la gregoria kalendaro de Eŭropo[3]. Dum la jaro 1947 la princlando kadre de la sendependiĝo de Barato transformiĝis al la nuntempa federacia ŝtato.
Referencoj [redakti]
- ↑ registaro de Barato, nacia komisiito pri lingvaj malplimultoj: 41-a raporto (anglalingva), julio 2002 ĝis junio 2003
- ↑ procentaĵoj laŭ la barata censo de 2001
- ↑ Günter Schön, katalogo de moneroj ("Münzkatalog", libro germanlingva), 1991, paĝo 411