Lakŝadivoj
El Vikipedio
Lakŝadivoj aŭ Lakŝadvipoj estas la plej malgranda teritorio de Barato, nome grupo de insuloj je 200 al 300 km for de la marbordo de Keralao en la Araba Maro. La totala terteritorio estas 32 km². Dekunu el la insuloj estas loĝataj. La Lakŝadivoj estas la norda parto de la historia koncepto Lakŝadvipo, kiu enhavis ankaŭ la Maldivojn kaj la Ĉagosojn.
Etimologie la vorto Lakŝadivoj signifas centmil insulojn.
La ekonomio dependas de la turismo, kokosoj, tinuso kaj registaraj postenoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Indian Reef Region – Lakŝadivoj
- Official Retejo de Lakŝadivoj
- Turisminformejo de Lakŝadivoj
- Belaj Fotoj de Lakŝadivoj
- Turisminformejo de Lakŝadivoj
- SPORTS→Lakshadweep Tourism Official Agency
- Geografia informejo
- rifoj