Ĝamuo kaj Kaŝmiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo

Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas la plej norda gubernio de Barato. Peljparte lokita en la montaro Himalaja, Ĝamuo kaj Kashmiro dividas limojn kun la gubernioj Himaĉal-Pradeŝo kaj Panĝabo (sude), Sendependa Kaŝmiro de Pakistano (okcidente), Nordaj regionoj (norde), kaj Popola Respubliko de Ĉinio (norde kaj oriente). La teritorio de Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas disputata inter Barato, Ĉinio kaj Pakistano, kaj estas nomata de Pakistano "Barate okupita Kaŝmiro". Siaflanke Barato priskribas la regionon administratan de Pakistano "Pakistane okupita Kaŝmiro".

Ĝamuo kaj Kaŝmiro konsistas el tri regionoj: Ĝamuo, la valo Kaŝmiro, kaj Ladako. Srinagaro estas la somera ĉefurbo, kaj Ĝamuo ĝia vintra ĉefurbo. La kaŝmira valo, ofte nomata "Surtera paradizo", famiĝas pro la bela montara pejzaĝo, kaj la multegaj sanktejoj de Ĝamuo allogas ĉiujare dekmilojn da hinduaj kaj islamanaj pilgrimoj. Ladako, kiu ankaŭ nomiĝas "Malgranda Tibeto", estas renoma pro sia montara beleco, kaj la budhisma kulturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ hindua mitologio, la valo de Kaŝmiro estis la lagego Satisar kiun la saĝulo Kashjapa malplenigis per kanaligo tra la montoj. La nomo "Kaŝmiro" devenas de la sanskritaj vortoj "ka" (= akvo), kaj "ŝimira" (= sekigi).

Kaŝmiro estis unu el la gravaj centroj de la sanskrita klerismo.

Unue la valo de Kaŝmiro iĝis parto de la dinasto Maurja kaj poste parto de la dinasto Kuŝan. En la oka jarcento KE, Kaŝmiro iĝis la centro de la imperio de la hindua reĝo Lalitaditja Muktapida. Lia regno etendiĝis trans norda Barato kaj centra Azio. Meze de la 12a jarcento, Kaŝmiron invadis la islama turka armeo. La turka regno finiĝis kiam la mogala imperiestro Akbaro invadis Kaŝmiron en 1586. Li instalis sian hinduan kunulon Ramchandra la Unua guberniestro de la himalaja regnero. Ramchandra fondis la urbon de Ĝamuo (tiel nomita pro la hindua diino Ĝamva Mata) sude de la montaro Pir Panĝal.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

En Ĝamuo kaj Kaŝmiro troviĝas multaj valoj, ekz., Kaŝmiro, Tawi, Chenab, Poonch, Sind kaj Lidder. La ĉefa valo Kaŝmiro estas 100 km larĝa kaj havas areon de 15.520,3 km². Laŭ la nordorienta flanko de valo troviĝas la ĉefmontaro Himalajo. La bela kaj dense-loĝata valo havas mezan altecon de 1850 m.

La rivero Ĝhelum estas la nura grava himalaja rivero kiu fluas tra la valo de Kaŝmiro. La riveroj Indus, Tawi, Ravi kaj Chenab estas la ĉefaj riveroj kiuj fluas tra la gubernio. Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas hejmo por multaj himalajaj glaciaroj. La glaciaro Siachen estas 70 km longa, kaj do la plej longa himalaja glaciaro.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]