Kaŝmira Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Sind en Nilgrar Sonamarg.
Aru Valo.

La Kaŝmira Valo, konata ankaŭ kiel Valo de Kaŝmiro, estas inter montaroj valo en la parto de la regiono Kaŝmiro administrata de Barato. La valo estas limigita sudokcidente de la montaro Pir Panjal kaj nordoriente de la ĉefa montaro de Himalajo. Ĝi estas proksimume 135 km longa kaj 32 km larĝa, kaj estas drenita de la rivero Ĝelum.[1]

La Kaŝmira Dividaĵo estas administracia dividaĵo de la Barat-administrata Ĝamuo kaj Kaŝmiro. La Kaŝmira Dividaĵo bordas kun Ĝamua Dividaĵo sude kaj Ladako oriente dum la Kontrollinio formas ties nordan kaj okcidentan limon. La dividaĵo konsistas el la jenaj distriktoj: Anantnag, Baramulla, Budgam, Bandipore, Ganderbal, Kupwara, Kulgam, Pulwama, Shopian kaj Srinagar.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Vale of Kashmir | valley, India". Arkivita el la originalo en la 4a de aŭgusto 2016. Alirita en la 20a de aŭgusto 2020.
  2. In Depth-the future of Kashmir. BBC News. Arkivita el la originalo je 14a de junio 2017. Alirita 16a de aprilo 2013.