Bab al-Mandab
El Vikipedio
| Bab-al-Mandab | |
|---|---|
| Profundeco | 320 m |
| Larĝeco | 26 km |
| Longeco | km |
| Areo | km² |
| Supra tutaĵo | Hinda oceano |
| Najbaraj tutaĵoj | Ruĝa Maro, Adena golfo |
| Subaj tutaĵoj | |
| Kontinento | Azio, Afriko |
| Ŝtatoj | |
| Noto | |
| Alfluantoj | |
Bab al-Mandab eventuale Bab el Mandeb (مضيق باب المندب) estas araba nomo de markolo inter Ruĝa maro kaj Adena golfo, en traduko pordego de larmoj (lamentoj). Tio estas grava transporta vojo.
La jemena insulo Barim (ankaŭ nomata Perim) dividas ĝin en du partojn (26 km kaj 3 km). La nord-orienta (arabia), la Aleksandra Markolo, larĝas nur ĉ. 3 km kaj profundas 30 metrojn. La sud-okcidenta (afrika), la Markolo de Mensogoj, larĝas 25 km kaj profundas pli ol 300 metrojn. Ĝi estas inter la plej uzataj ŝip-itineroj de la mondo.
Laŭ legendo la nomo venas de tertremo, kiu disigis Afrikon kaj Azion kaj kaŭzis la morton de multaj homoj. Certas, ke la markolo iam estis malpli profunda.
| Maroj: | Andamana Maro • Araba Maro • Ruĝa Maro |
|---|---|
| Golfoj: | Adena Golfo • Akaba Golfo • Bengala Golfo • Omana Golfo • Persa Golfo • Sueza Golfo |
| Markoloj: | Bab al-Mandab • Hormuza Markolo • Lomboka Markolo • Malaka Markolo • Moluka Markolo • Mozambika Markolo |
| Marfluoj: | Antila Marfluo • Antarkta Ĉirkaŭpolusa Marfluo |

