Batinda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de fortikaĵo en Batinda
Larĝa panoramo de fortikaĵo en Batinda
Batinda
urbo
Administrado
Poŝtkodo 151001
Demografio
Loĝantaro 285 813  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 13′ N, 74° 57′ O (mapo)30.21333333333374.951944444444Koordinatoj: 30° 13′ N, 74° 57′ O (mapo) [+]
Alto 210 m [+]
Batinda (Panĝabo)
Batinda (Panĝabo)
DEC
Batinda
Batinda
Situo de Batinda
Batinda (Barato)
Batinda (Barato)
DEC
Batinda
Batinda
Situo de Batinda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bathinda [+]
vdr

Batinda, panĝabe: ਬਠਿੰਡਾ, hindie बठिंडा estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en suda parto de subŝtato Panĝabo (Barato), kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto ekde 1953.

Universitato en Batinda

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Batinda havis 285 813 da loĝantoj kun legopovo de 83%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Batinda situas en averaĝa alteco de 201 metrojn. Sri Muktsar Sahib troviĝas 49, Barnala 61, Abohar 72, Hanumangarh 91, Sri Ganganagar 107, Ludhiana 117, Ĝalandar 138, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 186, tutlanda ĉefurbo Delhio 283, Bikaner 291, Mumbajo 1268, Kolkato 1584 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo estis konstruita ekde 1100. La distrikto Batinda kreiĝis en 1948 kun sidejo en Faridkot, ekde 1952 en Batinda.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Batinda prosperas pro la petrolkemiaj kaj teksaj industrioj, cement- kaj sukerproduktadoj kaj citrusprilaboradoj. Apude aerarmea bazo funkcias. La urbego havas 2 termocentralojn. Agrikulturo estas evoluigita en la najbareco.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Batinda vivas majoritate hinduoj (63%), poste sikoj (35%), islamanoj (1%), aliaj malpli ol 1%.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Batinda la oficiala lingvo estas la panĝaba lingvo.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Batinda pluraj universitatoj, altlernejoj funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Batinda situas en Duonarida klimato. Jare pluvas averaĝe 421 mm. La jara meza temperaturo estas 24,5 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Batinda estas tre granda fervoja nabo. 5 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego.

Palaco en la fortikaĵo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans