Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj
La Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Hinda ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de orienta Barato.
La ekoregiono kovras areon de 22 300 kvadratajn kilometrojn en la marborda ebenaĵo de la subŝtato Oriso, limigita norde kaj okcidente de la Orient-altaĵaraj humidaj deciduaj arbaroj kaj sude kaj okcidente de Bengala Golfo.
La ekoregiono estis vaste senarbarigita por agrikulturo kaj urbanizado. Pluraj de la plej grandaj orisaj urboj, inkluzive Bhubaneswar, Cuttack, Puri, Chhatrapur, Kendrapara, kaj Bhadrak, troviĝas en la ekoregiono. Laŭ la Monda Natur-Fonduso, 96% de la ekoregiona areo estis senarbarigita, kaj nur 4% restas kiel kvazaŭĉiamverda arbaro. La restanta arbaro plejparte estis degradita per paŝtado kaj rikolto de brulligno [1].
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
Referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Barato |
- angle Ekoregiono IM0142 : Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj ( WWF ) angle
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Orissa semi-evergreen forests
|
||||