Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj
La Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Hinda ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de suda Barato. Ĝi kovras la sudan parton de Okcidentaj Ghatoj kaj Nilgiri-Montetoj je altitudoj inter 250 kaj 1000 metroj en la subŝtatoj de Keralao, Karnatako kaj Tamilnado. La ekoregiono estas parto de la Tutmondaj 200-unuo Sudokcident-ghataj humidaj arbaroj.
Priskribo [redakti]
La ekoregiono kovras areon de 23 800 kvadratajn kilometrojn. Ĝi ampleksas la sudajn montetoĉenojn de Okcidentaj Ghatoj, inkluzive Agastjamalajon kaj Anamalajon, kaj la orientajn partojn de Nilgiri-Montetoj kaj Palni-Montetoj. La arbaroj de Ŭajanado en norda Keralao indikas transiron al Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj en la nordo. Okcidente la ekoregiono de la Malabar-marbordaj humidaj arbaroj troviĝas en la marborda strio inter la perimetro kiu altas 250-metrojn kaj la Malabara Marbordo. Oriente, la ekoregiono transiras al ekoregiono de Sud-dekkan-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj en la pli seka pluvombro de Okcidentaj Ghatoj. Ĝi ĉirkaŭas la ekoregionon de la Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj, kiu troviĝas super altitudo de 1000 metroj.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Barato |
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Malabaro
- Nilgiria Biosfera Rezervejo
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
- angle Ekoregiono IM0150 : Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj ( WWF )
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu South Western Ghats moist deciduous forests
- angle Okcidentaj Ghatoj ( WWF )
- angle Tutmondaj 200; numero 20 : Sudokcident-ghataj humidaj arbaroj ( WWF )
|
||||