Himalajaj subtropikaj pinaroj
La Himalajaj subtropikaj pinaroj estas ekoregiono el la Hinda ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj. La ekoregiono okupas partojn de Barato, Butano, Nepalo kaj Pakistano.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Tiu vasta pinaro etendiĝas tra 3000 km laŭlonge de la pli malaltaj altitudoj de la Himalajo por preskaŭ sia tuta longeco, inkluzive partoj de pakistana Panĝabo okcidente, tra Azad-Kaŝmiro ( administrata de Pakistano ), la nordaj barataj subŝtatoj Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Himaĉal-Pradeŝo, Utarakando, kaj Sikimo, Nepalo and Butano oriente. Kiel tiom da himalajaj ekosistemoj la pinaroj estas tratranĉitaj de Kali-Gandaki-Kanjono en Nepalo, okcidente de kiu la arbaro estas iomete pli seka dum ĝi estas pli humida kaj pli densa oriente kie la musonaj pluvoj el Bengala Golfo alportas pli da humideco.
Flaŭro [redakti]
La superreganta flauro de la ekoregiono estas maldensarbaro de sekec-rezista roksburg-pino ( Pinus roxburghii ) kun subarbaraĵo de densaj poacoj, ĉar oftaj fajroj ne permesas disvolviĝon de arbedaro aŭ arbustaro. La grunda kovraĵo konsistas el Arundinella setosa, Imperata cylindrica kaj Themeda anathera.
Bambuo kaj aliaj tropikaj/subtropikaj plantoj ankaŭ estas trovataj alte en la nubarbaro.
Pinaroj ĉefe vegetas sur sud-flankaj deklivoj kvankam en okcidenta Nepalo ekzistas areoj kun aliaj orientaĵoj. Iuj el la pli grandaj areoj troviĝas je pli malaltaj altitudoj de Kanga-Distrikto kaj Una-Distrikto de Himaĉal-Pradeŝo kaj en Bhutano. Ĝi troviĝas en pli etaj arbareroj en orienta Himaĉal-Pradeŝo kaj pli malalta Utarakando, en la pli maldense loĝata okcidenta Nepalo, kaj je la pli malaltaj altitudoj ( inter 1000 kaj 2000 m ) de Sivalik-Montetoj kaj Mahabharat-Lekh-Montaro.
Faŭno [redakti]
Kvankam ne estas riĉa variaĵo de bestioj se oni komparas ekzemple kun la humidaj tropikaj arbaroj, la ekoregiono estas grava biotopo, precipe por birdoj. Bestioj inkluzivas tigrojn, kaj leopardojn kvankam en pli malgrandaj nombroj ol en la malaltaĵaj areoj kie herdoj de pastiĝantaj antilopoj provizas per nutraĵo por ili, ĉar la deklivoj ne subtenas grandskalan paŝtadon. Pli tipaj animaloj de la pinaroj estas Colobinae kaj aliaj himalajaj bestoj. Birdoj inkluzivas brunbrustan perdrikon ( Arborophila mandellii ) kaj valiĉan fazanon ( Catreus wallichii ) kiuj kaŝiĝas en la abundaj gresoj.
Minacoj kaj konservado [redakti]
Habitatodetruo okazis en 86 pocentoj de la ekoregiono [1]. Tiu ĉi estas vundebla kaŭze de arbarekspluatado por brulligno aŭ transformado al paŝtado aŭ agrikulturo kaj pli ol duono de la areo estas senarbarigita aŭ degradita. Tiu permesas rapidan forlavadon de la grundo per la montara akvo. La plej grandaj aliigoj estas videblaj en centra kaj orienta Nepalo, kie okazis senarbarigo por terase kulturataj montodeklivoj. La protektitaj pinaroj en tiu ĉi ekoregiono, nur 4 pocentoj de la areo, ĝenerale estas malgrandaj kaj inkluzivas Nacian Parkon Jim Corbett kiu superas areon de 500 km².
Referencoj [redakti]
- ↑ Hoekstra J.M. kaj aliaj 2010.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Pakistano
Bibliografio [redakti]
- angle Hoekstra J. M.; Molnar J. L.; Jennings M.; Revenga C.; Spalding M. D.; Boucher T. M.; Robertson J. C., Heibel T. J. & Ellison K. 2010 : The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference, University of California Press & Molnar J. L.. ISBN 978-0520262560
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
- angle Ekoregiono IM0301 : Himalajaj subtropikaj pinaroj ( WWF )
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Himalayan subtropical pine forests.
- angle Hoekstra J.M. 2010 : Atlaso de tutmonda naturprotekto.
|
||||