Nubarbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arbofilikoj en nubarbaro sur Kinabalu-Monto, Borneo.
Je la rando de la panama flanko de Parque Internacional la Amistad.
Mezvarma nubarbaro en La Palma, Kanarioj.
Nubarbaro de Monteverde, Kosta-Riko
Nubarbaro je Luŝan-Monto en sudorienta Ĉinujo.
Unu el la pendopontoj en Santa Elena, Kosta-Riko, malaperante en la nubojn.
Pendantaj muskoj en Malvarmeta pluvarbaro en Nacia Parko de Budaŭango, Aŭstralio.

Nubarbaro, ankaŭ nomata nebularbaro, ĝenerale estas tropikasubtropika ĉiamverda montara humida arbaro, karakterizata de persista, ripete aŭ sezone malalt-nivela nuba kovraĵo, kutime je kanopea nivelo. Nubarbaroj ofte prezentas abundecon de muskoj kiuj kovras grundon kaj vegetaĵaron; en tia okazo oni ankaŭ parolas pri muskarbaro. Muskaj arbaroj kutime disvolviĝas sur la eĝoj de montaroj, kie humideco enkondukita de alkroĉiĝantaj nuboj estas pli facile kaptata [1].

Disvastiĝo kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Depende de loka klimato, kiu estas influita de distanco al maro, elmetaĵo kaj latitudo; la altitudo varias ekde 500 m ĝis 4000 m super marnivelo. Tipe, estas relative mallarĝa altitudo-zono en kiu la atmosfera medio estas apta por nubarbara disvolviĝo. Tiu estas karakterizita de persista nebulo aŭ nuboj je vegetaĵara nivelo, rezultigante redukton de senpera sunradiado kaj do de vaporiĝ-transpiro. Ene de nubarbaroj, multe da precipitaĵo estas en formo de nebula gutado, kie nebulo kondensas sur arbofolioj kaj poste gutas al grundon suben. Tropikaj nubarbaroj etendiĝas ekde latitudoj de 23°N ĝis 25°S kaj troviĝas en relative mallarĝa altitudo-zono kun speciala atmosfera medio kiu estas karakterizita je vegetaĵara nivelo [2]. Jara precipitaĵo povas varii ekde 500 ĝis 10 000 mm/jare kaj averaĝa temperaturo inter 8 ĝis 20 °C [3].

La difino de nubarbaro povas esti ambigua, ĉar ĝi ne estas universale uzata. Multaj nacioj preferas terminojn kiel Afromontanan arbaron, kaj alt-montaran pluvarbaron, aŭ pli lokajn terminojn kiel la boliviajn jungaojn, kaj la laŭrisilvojn de la Makaroneziaj Insuloj [4][5] kaj laŭokaze subtropikaj kaj eĉ mezvarmaj arbaroj in kiuj similaj meteologiaj okazas, estas konsiderataj kiel nubarbaroj.

Nur 1% de la arbaroj estas nubarbaroj [6].

Gravaj areoj de nubarbaro troviĝas en Centra kaj Sudameriko, Orienta kaj Centra Afriko, Indonezio, Malajzio, en Filipinoj, Papuo-Novgvineo kaj en Karibujo ( vidu sekvantan liston kaj nubarbaro )

Tropikaj kaj subtropikaj nubarbaroj ekzistas en jenaj landoj :

Mezvarmaj nubarbaroj[redakti | redakti fonton]

Kvankam ne universale agnoskitaj kiel nubarbaroj, pluraj arbaroj en mezvarmaj regionoj havas fortajn similicojn kun tropikaj nubarbaroj. Mezvarmaj nubarbaroj troviĝas en :

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Kompare kun pli malaltaĵaj tropikaj humidaj arbaroj, nubarbaroj prezentas pli reduktitan arboaltecon, kombinita kun plialtiĝita arbarera denseco [21] kaj ĝenerale pli malalta diverseco de lignaj plantoj [22]. Arboj en tiuj regionoj ĝenerale estas pli mallongaj kaj pli arbedecaj ol ĉe pli malaltaj altitudoj, ofte kun kriplaj trunkoj kaj branĉoj, konstituante kompaktajn arbokronojn. Siaj folioj estiĝas pli malgrandaj, pli dikaj kaj pli malmolaj laŭ pligrandiĝanta altitudo [23]. La granda humideco favoras la disvolviĝon de granda biomaso kaj biodiverseco de epifitoj, precipe briofitoj, likenoj, filikoj (inkluzive de Hymenophyllaceae ), Bromelaceae kaj orkidacoj [24]. La nombro de endemiaj plantoj povas esti tre granda [25].

Grava karakterizo de nubarbaroj estas ke la arbokronoj povas kapti la vente antaŭenpelitan nubhumidecon, parton de kio gutas grunden. Tiu ĉi nuba akvo estas horizontale aŭ okulte cedata precipitaĵo (ĉar ĝi ne estas registrita per kutima pluva mezurado), kaj povas grave kontribui al akvocirkulado [26]. Kaŭze de la granda grunda akvoentenaĵo, la reduktita sunradiado kaj la eta rapideco de malkomponiĝado al mineraloj, la grunda acideco estas tre granda [27], kun moro [28] (krudhumo ) kaj torfo ofte formiĝantaj en la supra grundotavolo [29].

Stadtmüller (1987) diferencigas du ĝeneralajn tipojn de tropikaj montaraj nubarbaroj :

  • Areoj kun alta jara precipitaĵo kaŭze de ripete nuba kovraĵo kombinite kun forta kaj kelkfoje persista orografia pluvo; tiaj arbaroj havas percepteblajn kanopeajn tavolojn, pli grandan nombron de epifitoj kaj dikan torfan tavolon kiu havas grandan enmagazenigan kapaciton por akvo kaj kontrolo de defluilo.
  • En pli sekaj areoj kun ĉefe sezona pluvo, akvo el nuboj povas kontribui laŭ granda proporcio de la jara precipitaĵo.

Graveco de nubarbaroj[redakti | redakti fonton]

  • Akvokolekta funkcio. Kaŭze de nuba pluvo strategio la efektiva precipitaĵo povas esti duoblegita en sekaj sezonoj kaj plialtigas la pluvon kun ĉirkaŭ 10 pocentoj [30][5]. Eksperimentoj de Costin and Wimbush (1961) montris ke la arbaj kanopeoj de ne-nubarbaroj kaptas kaj elvaporigas 20 pocentojn pli da precipitaĵo ol nubarbaroj, kiu signifas perdon al terena komponanto de la akvocirkulado.
  • Vegetaĵaro. Tropikaj montaraj nubarbaroj ne estas tiel specio-riĉaj kiel tropikaj malaltaĵaj arbaroj sed ili liveras la biotopojn por multaj specioj kiuj estas trovataj nenie aliloke.[31][5] Ekzemple, Pico da Neblina, nube kovrita montaro en la sudo de Venezuelo, limtuŝante Brazilon, hejmigas multajn arbustojn, orkideojn kaj karnovorajn plantojn kiuj estas endemiaj al tiu sola monto [32].
  • Faŭno. La endemiismo estas tre altgrada. En Peruo, pli ol triono el la 270 endemiaj birdoj, mamuloj kaj ranoj troviĝas en nubarbaroj.[33] Unu el la plej bone konataj nobarbaraj mamuloj estas Monta gorilo ( Gorilla g. beringei ). Multaj el tiuj endemiaj bestioj ludas gravan rolon pri semodisvastigado kaj arbara dinamismo en tiuj ekosistemoj [34].

Nuntempa situacio[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝo de la nubarbaroj en la mondo.

En 1970, la origina arealo de nubarbaroj sumiĝis je proksimume 50 milionoj da hektaroj. Alkresko de la loĝantaro, malriĉeco kaj nekontrolita tereno-uzado estas kontribuintaj al perdo de nubarbaroj. La Monda Arbara Inspekto en 1990 konstatis ke 1,1 % de tropika montaraj kaj altaĵaj arbaroj estis perditaj ĉiujare, kiu estis pli granda ol iu ajn aliaj tropikaj arbaroj.[35] En Kolombio, unu el la landoj kun la plej granda areo de nubarbaroj, nur restas 10-20% de la originaj nubarbaraj kovraĵoj [36]. Signifaj areoj estis ŝanĝitaj al plantejoj, aŭ por uzado en agrikulturo kaj paŝtado. Gravaj kulturoj en montaraj arbaraj zonoj estas teo- kaj kafoproduktado, sed ankaŭ arbarekspluatado de apartaj specioj kiel podokarpo ŝanĝigas la arbaran strukturon [37].

Nuntempe, triono de ĉiuj nubarbaroj estas protektataj [38].

Influo de klimata ŝanĝo sur nubarbaroj[redakti | redakti fonton]

Kaŭze de sia delikata dependeco de loka klimato, nubarbaroj forte estos influitaj de monda klimata ŝanĝo. Iom da klimataj modeloj sugestas ke malalt-altituda nubeco estos reduktita. Tiu signifas ke la optimuma klimato por multaj nubarbaraj biotopoj troviĝos nur ĉe ĉiam plialtiĝantaj altitudoj [39]. Ligita al redukto de nuba humideco kaj pligrandiĝanta temperaturo, la akvocirkulado ŝanĝiĝos kun la konsekveco ke la sistemo sekiĝos [40]. Tiu povas rezultigi velkigadon kaj morton de epifitoj, kiuj bezonas altan humidecon [41] Ranoj kaj lacertuloj tre verŝajne suferos pro pligrandiĝanda trosekeco [42]. Plie, klimataj ŝanĝoj povas rezultigi pli grandan nombron de uraganoj, kiuj povas damaĝi montarajn tropikajn nubarbarojn. Certe la konsekvencoj de klimata ŝanĝo estos perdo de biodiverseco, altitudaj forŝoviĝoj de speciaj arealoj kaj komunumaj malordigadoj kaj, en iuj areoj, kompleta neniigo de nubarbaroj [43].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clarke, C.M. 1997: Nepenthes of Borneo. Natural History Publications (Borneo), Kota Kinabalu, p. 29.
  2. Häger, 2006; Hamilton et al., 1995
  3. Häger 2006; Hamilton et al., 1995
  4. García-Santos et al, 2009,
  5. 5,0 5,1 5,2 García-Santos, 2007
  6. Häger, 2006
  7. Tropikaj Andoj
  8. Borneaj montaraj pluvarbaroj
  9. Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero
  10. Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj
  11. Borneaj montaraj pluvarbaroj
  12. Blue and John Crow Mountains National Park - UNESCO World Heritage Centre Retrieved 2008/03/26
  13. Maskarenaj arbaroj
  14. Borneaj montaraj pluvarbaroj
  15. Sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj, Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj
  16. Luzonaj tropikaj pinaroj
  17. Samoaj tropikaj humidaj arbaroj
  18. Mar-andaj montarbaroj
  19. Valdiviaj moderaj pluvarbaroj
  20. Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj kaj Nacia Parko Garajonay
  21. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberwalde, 84 pp., p.15 esperante
  22. Hamilton et al., 1995; Häger, 2006
  23. Bruijnzeel and Proctor quote from Hamilton et al., 1995
  24. Hamilton et al., 1995; Häger 2006
  25. Häger, 2006
  26. Hamilton et al., 1995
  27. Hamilton et al., 1995; Van Steenis, 1972 and Grubb and Tanner, 1976
  28. Simon, Karl-Hermann (ed) 1995, p. 2
  29. Hamilton et al., 1995
  30. Vogelmann, 1973 and Bruijnzeel, 1990 quote by Hamilton et al., 1995
  31. Bruijnzeel and Hamilton, 2000
  32. Bruijnzeel and Hamilton, 2000
  33. Bruijnzeel and Hamilton, 2000
  34. Hamilton et al., 1995
  35. Bruijnzeel and Hamilton, 2000
  36. Häger, 2006
  37. Hamilton et al., 1995
  38. Kapelle, 2004 quote by Häger, 2006
  39. Foster, 2001, Bubb et al. 2004
  40. Bubb et al., 2004
  41. Foster, 2001
  42. Bubb et al., 2004
  43. Foster, 2001

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  • angle Bruijnzeel, L.A., Hamilton, L.S., 2000, Decision Time For Cloud Forests, Water-Related Issues And Problems Of The Humid Tropics And Other Warm Humid Regions- IHP Humid Tropics Programme Series No.13
  • angle Foster, P., 2001, The potential negative impacts of global climate change on tropical montane cloud forests, Elsevier Science/ Earth-Science Review* Bubb, P., May, I., Miles, L., Sayer, J., 2004, Cloud Forest Agenda, UNEP-WCMC, Cambridge, UK, http://www.unep.wcmc.org/resouces/publicashions/UNEP_WCMC_bio_series/20.htm
  • angle García-Santos, G., Marzol, M. V., and Aschan, G. (2004) Water dynamics in a laurel montane cloud forest in the Garajonay National Park (Canary Islands, Spain), Hydrol. Earth Syst. Sci., 8, 1065-1075. http://www.hydrol-earth-syst-sci.net/8/1065/2004/hess-8-1065-2004.html
  • angle Häger, A., 2006, Einfluss von Klima und Topographie auf Struktur, Zusammensetzung und Dynamik eines tropischen Wolkenwaldes in Monteverde, Costa Rica, Göttingen: Disssertation Georg August Universität Göttingen
  • angle García-Santos, G. (2007). An eco-hydrological and soils study in a montane cloud forest in the National Park of Garajonay, La Gomera (Canary Islands, Spain). PhD Dissertation, Amsterdam: VU University. http://dare.ubvu.vu.nl/handle/1871/12697
  • angle García-Santos, G., Bruijnzeel, L.A. and Dolman, A.J. (2009). Modelling canopy conductance under wet and dry conditions in a subtropical cloud forest. Journal Agricultural and Forest Meteorology, 149 (10), 1565-1572 doi:10.1016/j.agrformet.2009.03.008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]