Montano (ekologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambiguation

Ĉi tiu paĝo temas pri biogeografia nocio. Por la samnoma usona subŝtato bv. vidi Montano.

Tropika montana arbaro en Malajzio.


Montano, Montana etaĝoMontarbara etaĝo estas biogeografia esprimo por indiki tavolon en la montaro kie densa arbaro povas disvolviĝi. Ĝi situas sub la arbarlimo. Oni ne konfuzu "montano" kaj "montaro".

Montara ekologio estas la branĉo de la ekologio kiu pristudas la vivosistemojn sur montaroj aŭ aliaj alt-altitudaj regionoj en la mondo. La ekosistemoj sur montaroj estas forte influataj de klimato, kiu malvarmiĝas kune kun pliiĝanta altitudo. Kaŭze de tiu, montaraj ekosistemoj konstituas vivozonojn, kiuj estas tavoliĝintaj laŭ la altitudo. Densaj arbaroj estas komunaj ĉe mezaj altitudoj. Tamen, kune kun pliiĝanta altitudo, la klimato iĝas pli severa, kaj la plantokomunumo transiras al herbejojtundro.

Vivozonoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ pliiganta altitudo, la klimato iĝas pli malvarma, kaŭze de la pli malalta atmosfera premo. La klimato estiĝas pli severa, kun pli ofta neĝado, kaŭzante ke la superregantaj dominantj vivoformoj en la montaro diferencas de tiuj en la ĉirkaŭantaj malaltaĵoj. La karakterizaj flaŭro kaj faŭno en la montaro forte emas dependi de la altitudo. Tiu dependeco kaŭzas la estiĝon de vivozonoj : zonoj de similaj ekosistemoj ĉe simila altitudo.

Arbarero de lanuga betulo apud altitudo de 750 m en Trollheimen, tipa por la skandinavaj subalpaj arbaroj.

Unu el la tipaj vivozonoj en la montaro estas la "montano" aŭ etaĝo de la montarbaroj : je mezaj altitudoj, la precipitaĵo kaj la temperaturo favoras la kreskadon de densaj arbaroj. Holdridge difinas la klimaton de montarboj kiel havante biotemperaturon inter 6 kaj 12 C°, kie biotemperaturo estas la averaĝa temperaturo, konsiderante temperaturoj sub 0° C estantaj 0° C [1]. Super la altitudo de la montarbaro, la arboj maldensiĝas en la subalpa zono, estiĝas kurbigataj kriplarboj, kaj finfine ne povas vegeti. La altitudo kie la arboj ne povas postvivi nomiĝas la arbolimo. La biotemperaturo de la subalpa zono estas inter 3° kaj 6° C [1]. Super la arbolimo la ekosistemo estas nomita la alpa zono aŭ alpa tundra, superregata de gresoj kaj malalte kreskantaj arbustoj. La biotemperaturo de la alpa zono estas inter 1,5 kaj 3° C. Alpaj zonoj tra la mondo samhavas iujn komunajn karakterizojn. Multaj diferencaj plantospecioj vivas en la alpa medio. Tiuj inkludas staŭdojn, ciperacojn, aliajn herbojn, kusenoformajn plantojn, muskojn, kaj likenojn [2]. La alpaj plantoj adaptendas al severaj cirkonstancoj de la alpa medio, kiu ampleksas malaltajn temperaturojn, trosekecon, ultraviolan radiadon, kaj mallongan kreskosezonon. Kaŭze de la komunaj karakterizoj de tiuj zonoj, la Monda Natur-Fonduso (WWF) arigas serion da parencaj ekoregionoj en la biomo "montaraj herbejoj kaj arbustaroj". Klimatoj kun biotemperaturoj sub 1,5 C° emas konsisti nur el roko kaj glacio [1].

Montarbaroj[redakti | redakti fonton]

Montanaj densaj picearoj kaj larikaroj en Kaskada Montaro, Vaŝingtonio, Usono.
Montarbaroj en la fono, Kanjono Ŭajmea, Havajo.

Montarbaroj troviĝas inter la submontana zono kaj la subalpa zono. La ekzaktaj altitudoj ĉe kiuj altitudoj biotopo transiras al alia varias tra la mondo, precipe rilate al latitudo. La supra limito de la arbarmontara etaĝo estas ofte markita per ŝanĝo al pli rezistemaj specioj, kiuj troviĝas en pli maldensaj arbareroj. La transiro al duonarbaro estas konata kiel arbarolimo [3]. Ekzemple, en Sierra Nevada de Kalifornio, la montarbaroj konsistas el densaj arbareroj de tordita pino (Pinus contorta) kaj belega abio (Abies magnifica), dum la subalpa zono de Sierra Nevada enhavas duonarbaron de blankŝela pino (Pinus albicaulis) [4].

La supra limo de la montarbaroj ofte sekvas la altitudon de la arbarolimo mem. Povas ankaŭ ekzisti "suba arbarolimo", kiu disigas la montarbaran zonon de pli seka stepo- aŭ dezertoregiono [3]. En tropikaj regionoj de Sudorienta Azio la arbarolimo povas situiĝi super 4 000 m [5], dum en Skotujo ĝi povas esti tiel malalta kiel 450 m [6].

La klimato de montarbaroj ofte estas pli malvarma ol tiu de malaltaĵoj ĉe la sama latitudo, do la montarbaroj ofte havas speciojn tipajn por plialt-latitudaj malaltaĵaj arbaroj [7]. Montarbaroj diferencas de malaltaĵaj arbaroj en la sama areo [8]. Homoj povas perturbi montarbarojn por forstado kaj agrikulturo [8]. En izolitaj montoj, montarbaroj ĉirkaŭataj de senarbaj regionoj estas tipaj ĉielinsulaj ekosistemoj [9].

Ekzemplo de montarbaro estas nubarbaro, kiu obtenas ĝian humidecon de nuboj kaj nebulo [10]. Nubarbaroj estas tipe tropikajsubtropikaj ĉiamverdaj arbaroj. Ili ofte prezentas abundon de muskoj kovrantaj grundon kaj vegetaĵaron, en kiu kazo ili ankaŭ estas nomitaj muskaj arbaroj. Muskaj arbaroj kutime disvolviĝas en seloj de montaroj, kie la humideco enmetita de sidantaj nuboj pli efike estas retenita [11].

Montarbaroj ofte entenas arbajn montrilo-speciojn  : komunajn speciojn kies arealo-limoj kongruas kun la limoj de la etaĝo. Tiuj montrilo-specioj ekzemple inkludas  :

Subalpa etaĝo[redakti | redakti fonton]

Rokmontara abio en Nacia Parko Mount Rainier, Vaŝingtonio, Usono.

La subalpa etaĝo estas la vivozono tuj sub la arbolimo tra la mondo. Specioj kiuj vegetas en tiu zono diferencas laŭ la ejo en la tero, ekzemple, neĝo-eŭkalipto (Eucalyptus pauciflora) en Aŭstralio, aŭ lial-lariko (Larix lyallii), montara cugo (Tsuga mertensiana) kaj rokmontara abio (Abies lasiocarpa) en okcidenta Nordameriko.

Arboj en la subalpa zono ofte estiĝas kriplarboj, tio estas de formo kurbigita, naneca, tordita. Ĉe la arbolimo, la arbaj ĝermplantoj povas disvolviĝi nur je la lea flanko de rokoj kaj kreski tiel alte kiel la rokalteco protektas kontraŭ la vento. Plia kreskado estas pli horizontala ol vertikala, kaj plia enradikiĝado povas okazi kie branĉoj tuŝas la grundon. Neĝokovraĵo povas vintre protekti la kriplarbojn, sed branĉoj kiuj pli altas ol la ventoŝirmiloj aŭ la neĝokovraĵo kutime estas neniigitaj. Bone establitaj kriplarboj povas aĝi plurajn centojn al milo da jaroj [14].

La montaraj herbejoj kaj arbustaroj troviĝas en la subalpa etaĝo. Tuolumne-Herbejoj en Sierra Nevada, Kalifornio, Usono, estas ekzemplo de subalpa herbejo.

Ekzemple subalpaj etaĝoj tra la mondo inkludas la francajn Antaŭ-Alpojn en Eŭropo, la subalpajn etaĝojn en Nordameriko de Sierra Nevada kaj Rokmontaro,kaj la subalpajn duonarbarojn en orienta Himalajo, okcidenta Himalajo, kaj Hengduan-Montaro en Azio.

Alpaj herbejoj kaj tundro[redakti | redakti fonton]

Flaŭro de alpa medio.

Alpaj herbejoj kaj tundro troviĝas super la arbolimo, en mondo de intensa radiado, vento, malvarmo, neĝo kaj glacio. Kaŭze de tio, la alpa vegetaĵaro troviĝas apud la grundo kaj ĉefe konsistas el staŭdaj poacoj, ciperacoj kaj aliaj plurjaraj herboj. Unujaraj plantoj estas maloftaj en tiu ekosistemo kaj kutime altas malpli ol 10 cm, kaj havas malvastajn radiksistemojn [15]. Aliaj komunaj plantaj vivoformoj inkludas kuŝantajn arbustojn, kusenoformajn poalojn, kaj kriptogamojn, kiel briofitojn kaj likenojn [2].

La plantoj estas adaptiĝintaj al severa alpa medio. Kusenoplantoj, similaj al buloj de muskoj, evitas la fortajn ventojn kiuj blovas kelke da centimetroj super ili. Multaj florantaj plantoj de la alpa tundro havas densajn harojn sur la tigoj kaj folioj por provizi per kontraŭventa protekto aŭ ruĝ-kolorajn pigmentojn kapablaj de transformi la suna radiado en varmon. Iuj plantoj bezonas du aŭ pli da jaroj por formi floroburĝonojn, kiuj postvivas la vintron sub la supraĵo kaj tiam malfermiĝas kaj produktas frukton dum la kelkaj somerosemajnoj [16]. Ne-florantaj likenoj gluas al rokoj kaj grundo. Ilia enfermitaj algoj kapablas fotosintezi je iu ajn temperaturo super 0° C , kaj la eksteraj fungaj tavoloj povas absorbi akvon je pli ol sia pezo.

La adaptaĵoj por postvivado kontraŭ sekigantaj ventoj kaj malvarmo povas sugesti ke la tundra vegetaĵaro estu tre rezistema, sed iurilate la tundro estas tre vundebla. Ripetitaj paŝoj ofte neniigas tundroplantojn, lasante elmetitan la grundon por esti forblovita, kaj restaŭro povas bezoni centojn da jaroj [16].

Alpaj herbejoj formas, kie sedimentoj de la erozio de rokoj produktis grundojn, sufiĉe bone disvolvigitajn por subteni poacojn kaj ciperacojn. Alpaj herbejoj estas sufiĉe komunaj tra la mondo por esti klasifikitaj kiel biomo de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La biomo, nomita "montaraj herbejoj kaj arbustaroj", ofte disvolviĝita kiel virtuala insulo, izolita de aliaj montaraj regionoj per pli varmaj, plimalalt-altitudaj regionoj, kaj multfoje gastigas multajn diferencajn endemiajn plantojn kiuj disvolviĝis responde al malvarma, humida klimato kaj abunda sunlumo.

La plej vastaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj troviĝas en la neotropisa paramo de Andoj. Tiu biomo ankaŭ troviĝas en la montaroj de Orienta kaj Centra Afriko, Kinabalu-Monto en Borneo, la plej altaj altitudoj de Okcidentaj Ghatoj en suda Barato kaj la Centraj Altaĵoj de Novgvineo. Unika karakterizaĵo de multaj humidaj tropikaj montaraj regionoj estas la ĉeesto de grandegaj rozetoplantoj el varieco de plantofamilioj, kiel Lobelia (afrotropiso), Puya (neotropiso), Cyathea (Novgvineo), kaj Argyroxiphium (Havajo).

Oni ekzemple ankaŭ trovas montarajn herbejojn kaj arbustarojn en Etiopaj Altaĵoj. Kie la cirkonstancoj est pli sekaj, troviĝas montara stepo, kia la stepoj de Tibeta Altebenaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 angle (1999) "The Holdridge Life Zones of the conterminous United States in relation to ecosystem mapping", gazeto : Journal of Biogeography, volumo : 26, numero : 5, paĝoj : 1025–1038. COI:10.1046/j.1365-2699.1999.00329.x
  2. 2,0 2,1 angle (2003) Alpine Plant Life: Functional Plant Ecology of High Mountain Ecosystems. Springer. 
  3. 3,0 3,1 angle (1986) Mountains and Man: A Study of Process and Environment. University of California Press. ISBN 9780520058866. Alirdato: 2012-03-09. 
  4. angle (1977) Terrestrial vegetation of California. Wiley, 559–599. 
  5. Blasco, F. (2000). "A framework for the worldwide comparison of tropical woody vegetation types", gazeto : Biological Conservation, volumo : 95, numero : 2, paĝoj : 175–189. COI:10.1016/S0006-3207(00)00032-X. Alirita 2012-03-11. p. 178.
  6. Grace, John (2002). "Impacts of Climate Change on the Tree Line", gazeto : Annals of Botany, volumo : 90, numero : 4, paĝoj : 537–544. COI:10.1093/aob/mcf222 fig. 1.
  7. angle (1994) Forest Ecosystems. JHU Press. ISBN 0-8018-4987-X. Alirdato: 2012-03-09. 
  8. 8,0 8,1 angle (2009) The biology of alpine habitats. Oxford University Press. 
  9. (2011) Historical Biogeography of Neotropical Freshwater Fishes. University of California Press. ISBN 0-520-26868-7. Alirdato: 2012-03-09. 
  10. angle Bruijnzeel, L. A.; Scatena, F. N.; Hamilton, L. S.: (2011) "Modeling the Tropics-Wide Extent and Distribution of Cloud Forest and Cloud Forest Loss, with Implications for Conservation Priority", Bruijnzeel, L. A.; Scatena, F. N.; Hamilton, L. S.: Tropical Montan Cloud Forests: Science for Conservation and Management. Cambridge University Press, 15–38. ISBN 0-521-76035-6. Alirdato: 2012-03-09. 
  11. angle (1997) Nepenthes of Borneo. Kota Kinabalu: Natural History Publications (Borneo). 
  12. angle (1991) The Natural History of Puget Sound Country. University of Washington Press. ISBN 0-295-97477-X. 
  13. angle (2008-01-28)BIS258 lecture notes. Alirita 2009-03-15.
  14. angle Subalpine ecosystem. Rocky Mountain National Park.
  15. angle Grassland Habitat Group. arkivita el la originalo je 2008-07-24.
  16. 16,0 16,1 angle Rocky Mountain National Park: Alpine Tundra Ecosystem