Gracia abio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gracia abio
Foliaro, ekde supro
Foliaro, ekde supro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Abio Abies
Abies amabilis
(Douglas ex Loudon)
Douglas ex J. Forbes, 1839
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1]
Arealo
Arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La gracia abio (Abies amabilis) estas abio, hejma je la Pacifika Nordokcidento de Nordameriko. Gi trovigas en la Pacifikaj Marbordaj Montaroj kaj Kaskada Montaro ekde la ekstrema sudoriento de Alasko, tra okcidenta Brita Kolumbio, Vaŝingtonio kaj Oregono, gis la ekstrema nordokcidento de Kalifornio [2]. Gi vegetas je altitudoj ekde marnivelo gis 1 500 m en la nordo de la arealo, kaj inter 1 000-2 300 m en la sudo de la arealo, ĉiam en la Pacifikaj moderaj pluvarbaroj kun relative alta precipitaĵo kaj malvarmetaj, humidaj someroj. Komunaj asociataj arboj estas Menzies-pseŭdocugo kaj kalifornia kastaneo ( Aesculus californica ) [3].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Arboŝelo de gracia abio.
Grandbildo de soso ekde suba flanko, montrante ŝosan haraĵon kaj blankajn stomajn striojn.

Gi estas granda ĉiamverda pinofita arbo altante gis 30–45 m ( escepte 72 m )[4] kaj kun trunka diametro gis 1,2 m ( escepte 2,3 m ). La arboŝelo ce pli junaj arboj estas hele griza, maldika kaj kovrita de rezinaj vezikoj. Ce pli maljunaj arboj, gi malheligas kaj disvolvigas skvamojn kaj sulkojn. La folioj estas pinglecaj, platigitaj, 2-4,5 cm longaj, 2 mm largaj, kaj 0,5 mm dikaj, supre nebrile malhele verdaj, kaj kun du blankaj stomaj strioj malsupre, kaj iomete nocitaj je la pinto [5]. La folia aranĝo estas spirala sur la soso, sed kun ĉiu folio varie turnigita je la bazo tiel ke ili estas plataj je ciu flanko kaj supre de la ŝoso, kun neniaj malsupre. La ŝosoj estas oranĝkolore-ruĝaj kun dense velura haraĵo. La strobiloj longas 9–17 cm kaj larĝas 4 - 6 cm. Ili estas malhele purpuraj antaŭ maturiĝo; la skvamaj brakteo mallongas, kaj estas kaŝitaj en la fermata strobilo. La flugiligitaj semoj estas liberigitaj kiam la strobiloj disfalas je matureco ĉirkau 6–7 monatoj post polenado.

Tiu nearktisa specio estas intense parenca al Maries-abio (A. mariesii) el Japanujo, kiu estas diferenca per ĝiaj iomete pli mallongaj folioj (1,5-2,5 cm) kaj pli malgrandaj strobiloj (5–11 cm longaj).

Uzado[redakti | redakti fonton]

La ligno estas mola kaj ne tre forta; gi estas uzata por fabrikado de papero, enpakadaj kestoj kaj diversaj malmultekostaj konstruaĵoj. La foliaro havas allogan aromon, kaj kelkfoje servas kiel kristnaska ornamaĵo, inkluzive de kristnaskarboj.

Gi ankau estas plantita kiel ornama arbo en grandaj ĝardenoj, kvankam sia postulaĵo por malvarmetaj, humidaj someroj limigas la areojn kie gi prosperas; sukcesa kreskado fore de sia hejma arealo estas limigita al areoj kiaj okcidenta Skotujo kaj suda Nova Zelando.

Vidu ankau[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Conifer Specialist Group, 2006
  2. Abies amabilis, The Gymnosperm Database. Accessed 16 September 2010.
  3. C.M. Hogan, 2008
  4. Gymnosperm database, 2008
  5. Flora of North America, 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle Conifer Specialist Group (1998). Abies amabilis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
angle Gymnosperm Database: Abies amabilis (2008)
angle C.Michael Hogan (2008) Aesculus californica, Globaltwitcher.com, ed. N. Stromberg
angle Flora of North America (2008) Vol. 2: Pinaceae
angle Interactive Distribution Map of Abies amabilis