Veluro
El Vikipedio
Veluro estas ŝtofo produktata per teksado. Dua vefto- aŭ varpo-fadeno estas enmetita. Tiu ĉi fadeno formas maŝojn, kiuj rezultigas post sia distranĉado la karakterizan fenotipon. La deir-materialo povas esti silko, kotono, tolo, lano aŭ plastoj, ekz.: poliestero, nilono. En Eŭropo veluro jam aperis en la 13-a jarcento en Italio kiel kovrilo (ekz. por kusenoj) aŭ por pomp-vestaĵo.
Figuraj signifoj [redakti]
- Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989 ("Velura revolucio")
- The Velvet Underground ("Velura Subgrundo") usona rokmuzika bando, parta kunlaborado de Andy Warhol
Proverbo [redakti]
Ekzistas pluraj proverboj pri veluro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
-

« Ĉe vesto velura suferas stomako. » -

« Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro. » -

« Difekton de naturo ne kovros veluro. »