Andy Warhol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andy Warhol
Andy Warhol
Andy Warhol
Usona popartisto
Naskiĝo 6-a de aŭgusto, 1928
en Picburgo, Pensilvanio, Usono
Morto 22-a de februaro, 1987
en Novjorko, Nov-Jorkio, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Andy WARHOL, realnome: Andrew WARHOLA (naskiĝis la 6-an de aŭgusto, 1928 en Picburgo, mortis la 22-an de februaro, 1987 en Novjorko) estis usona pentristo, film-faristo, eldonisto, kaj unu el la ĉefuloj de la arta movado konata kiel poparto.

Liaj verkoj esploras la rilaton inter arta esprimo, famulkulturo kaj reklamado tiom prospera ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj. Post sukcesa kariero kiel komerca ilustristo, Warhol iĝis fama kaj foje kontestata artisto. The Andy Warhol Museum (La Muzeo Andy Warhol) en sia naska grandurbo, Picburgo, Pensilvanio, aranĝas ampleksan permanentan kolekton de arto kaj arkivoj. Ĝi estas la plej granda muzeo en Usono dediĉita al ununura artisto.

La arto de Warhol ampleksis multajn formojn de amaskomunikilaro, inkluzive de mandesegnado, pentrado, presaĵkreado, fotarto, silkrastrumo, skulptarto, kino, kaj muziko. Li ankaŭ estis pioniro en komputil-generita arto uzante Amiga komputilojn kiuj estis lanĉitaj en 1984, du jarojn antaŭ lia morto. Li fondis Interview Magazine kaj estis la verkinto de multaj libroj, inkluzive de The Philosophy of Andy Warhol (La Filozofio de Andy Warhol) kaj Popism: La Warhol Sixties. Li administris kaj produktis la Velvet Underground, rokmuzikan grupon kiu havis fortan influon sur la evoluo de punkroka muziko. Li ankaŭ estas fama kiel samseksema viro kiu vivis malkaŝe kiel tia antaŭ la samseksema liberiga movado. Lia studio, The Factory, estis fama renkontiĝejo kiu kunigis eminentajn intelektulojn, reĝinjojn, dramistojn, boheman stratpopolon, Holivudo-famulojn, kaj riĉajn patronojn.

Warhol estis la temo de multaj retrospektivaj ekspozicioj, libroj, kaj dokumentaj filmoj kiaj I Shot Andy Warhol. Li elpensis la vaste uzitan esprimon "15 minutojn da famo". Multaj el liaj kreaĵoj estas tre kolekteblaj kaj tre valoraj. La plej alta prezo iam pagita por Warhol-pentraĵo estas 105 milionoj da usonaj dolaroj por kanvaso (1963) titolita "Silver Car Crash (Double Disaster)".[1] Artikolo en The Economist (2009) priskribis Warhol kiel la "prognozilon de la artmerkato".[2] La verkoj de Warhol inkludas kelkajn el la plej multekostaj pentraĵoj iam venditaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komenca vivo (1928–1949)[redakti | redakti fonton]

Infanaĝa hejmo de Warhol. 3252 Dawson Street, Suda Oaklando de Picburgo, Pensilvanio

Andy Warhol (naske Andrej Varhola, Jr.) estis naskiĝinta la 6-an de aŭgusto 1928 en Picburgo, Pensilvanio.[3] Li estis la kvara filo de Andrej Varhola[4] (usonigita kiel Andrew Warhola, Sr., 1889-1942)[5] kaj Júlia (naske Zavacká, 1892-1972),[6] kies unua filo estis naskiĝinta en ilia patrujo kaj mortis antaŭ ol ilia movo al Usono. Andy havis du pli aĝajn fratojn, Paul (26a de junio 1922 - 30a de januaro, 2014) kaj John Warhola (31a de majo, 1925 - 24a de decembro 2010).

Andy estis filo de laboristaj ukrainaj (ruten-ukrainaj enmigrintoj nome Lemkoj)[7][8][9] el la vilaĝo Miková, tiam Mikó, apud Medzilaborce (nuna nordorienta Slovakio tiama Aŭstrio-Hungario). La patro de Warhol enmigris al Usono en 1914, kaj lia patrino aliĝis al li en 1921, post la morto de la geavoj de Warhol. La patro de Warhol laboris en karbominejo. La familio vivis ĉe 55 Beelen Street kaj poste ĉe 3252 Dawson Street en la Oaklanda najbarejo de Picburgo.[10] La familio estis bizancaj katolikoj kaj ĉeestiis al la Katolika Preĝejo de Sankta Johano Krisostomo de Picburgo. Andy Warhol havis du pli aĝajn fratojn - Pavol (Paul), la plej aĝa, estis naskiĝinta antaŭ ol la familio elmigris; Ján estis naskita en Picburgo. La filo de Pavol, James Warhola, iĝis sukcesa infanlibra ilustristo. Ĉirkaŭ 1939, li komencis kolekti aŭtografitajn kartojn de kinosteloj.

En la lerneja tria grado, Warhol havis la malsanon koreon de Sydenham (konata ankaŭ kiel la Danco de Sankta Vito), nome la nervosistema malsano kiu kaŭzas kontraŭvolajn movadojn de la ekstremaĵoj, kiu verŝajne estas komplikaĵo de skarlatino kiu kaŭzas haŭtopigmentaĵan makulecon.[11] Li iĝis hipokondriulo, evoluigante timon de hospitaloj kaj kuracistoj. Ofte litmalsana kiel infano, li iĝis forpelita el la lernejo kaj ligiĝis kun sia patrino..[12] En tempoj kiam li estis enŝlosita al lito, li pentris, aŭskultis la radion kaj kolektis bildojn de filmosteluloj ĉirkaŭ sia lito. Warhol poste priskribis tiun periodon kiel gravegan en la evoluo de sia personeco, kapablaro kaj preferoj. Kiam Warhol estis 13jaraĝa, lia patro mortis en akcidento.[13]

Kiel adoleskanto, Warhol studentiĝis ĉe Schenley High School en 1945. Post studentiĝado ĉe mezlernejo, liaj intencoj estis studi artedukon en la Universitato de Picburgo en la espero iĝi artinstruisto, sed liaj planoj ŝanĝiĝis kaj li enskribiĝis en la Carnegie Institute of Technology (Instituto de Teknologio Carnegie) en Picburgo, nun konata kiel Carnegie Mellon University, kie li studis reklaman arton. Dum sia tempo tie, Warhol aliĝis al la kampusaj Modern Dance Club kaj Beaux Arts Society.[14] Li ankaŭ servis kiel arta direktoro de studenta arta gazeto, Cano, ilustraciante kovrilon en 1948 kaj tutpaĝan internan ilustracion en 1949.[15] Tiuj eble estis liaj unuaj du publikigitaj artaĵoj.[16]

En 1949, li gajnis Bakalaŭron pri Belartoj en bilda dezajno.[17] En 1949, li moviĝis al Novjorko kaj komencis karieron en revuilustraĵo kaj reklamado. La urbo donis al li tuj diversajn okazojn por famiĝi en la mondo de la reklamado, laborante por revuoj kiel Vogue kaj Glamour.

1950-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1950-aj jaroj, Warhol akiris famon pro siaj arbitraj inkdesegnaĵoj de ŝuanoncoj. Tiuj estis faritaj laŭ loza, makul-inka stilo, kaj aperis en kelkaj el liaj plej fruaj ekspozicioj ĉe la Galerio Bodley en Novjorko. Kun la samtempa rapida vastiĝo de la muzikindustrio kaj la enkonduko de la vinildisko, hifio, kaj stereofonaj registradoj, RCA Records dungis Warhol, kune kun alia sendependa artisto, nome Sid Maurer, por dezajni diskkovraĵojn kaj varbajn materialojn.[18]

Warhol estis frua adoptanto de la serigrafia pres-procezo kiel tekniko por farado de pentraĵoj. Lia plej frua silkrastrumo en pentraĵo implikis mandesegnitajn bildojn kvankam tio baldaŭ progresis al la uzo de fotografe derivitaj serigrafiaĵoj en pentraĵoj. Antaŭ enirado de la kampo de belartoj, la reklamgrafika fono de Warhol ankaŭ implikis novigajn teknikojn por bildokreado kiuj estis iom rilataj al presaĵaj teknikoj. Dum farado de komercaj objektoj por reklamado Warhol elpensis teknikon kiu rezultigis karakterizajn bildojn. Liaj figuroj utiligitaj en reklamado ofte estis efektivigitaj per surŝmirado de inko al papero kaj tiam makuligante la inkon dum daŭre malseke. Tio estis simila al preskreada procezo sur la plej rudimenta skalo.[19]

La laboro de Warhol kaj kiel grafikan dezajniston kaj poste bona artisto montras neformalan aliron al bildokreado, en kiu ŝanco ludas rolon kaj eraroj kaj pretervolaj markoj estas toleritaj. La rezulta figuraĵo en kaj la reklamgrafiko de Warhol kaj poste en liaj belartaj klopodoj estas ofte plena je neperfekteco - makuloj kaj ŝmirmakuloj ofte povas esti trovitaj. En lia libro POPism Warhol skribas, "Kiam vi faras ion ekzakte malĝusta, vi ĉiam trovas ion."[20][21][22]

1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Warhol (live) kaj Tennessee Williams (dekstre) parole sur la ŝipo France, 1967; fone: Paul Morrissey.

Li komencis elmontri sian laboron dum la 1950-aj jaroj. Li okazigis ekspoziciojn ĉe la Galerio Hugo,[23] kaj ĉe la Galerio Bodley[24] en Novjorko kaj en Kalifornio por sia unua okcidentmarborda galeria ekspozicio[25][26] kiu okazis la 9-an de julio 1962, en la Galerio Ferus de Los-Anĝeleso. La ekspozicio markis lian okcidentmarbordan debuton de poparto.[27]

La unua novjorka soloa poparta ekspozicio de Andy Warhol estis gastigita ĉe la Galerio Stable de Eleanor Ward el la 6a al la 24a de novembro, 1962. La ekspozicio inkludis la verkojn Marilina diptiko, 100 sup-skatoloj, 100 Koka-kolao-boteloj, kaj 100 dolarbiletoj. Ĉe la ekspozicio de la Galerio Stable, la artisto renkontis por la unua fojo poeton John Giorno kiu ĉefrolos en la unua filmo de Warhol, nome Sleep, en 1963.[28]

Estis dum la 1960-aj jaroj kiam Warhol komencis produkti pentraĵojn de ikonecaj usonaj objektoj kiaj ekzemple dolarbiletoj, fungonuboj, elektraj seĝoj, supoladoj Campbell, Koka-kolao-boteloj, famuloj kiaj ekzemple Marilyn Monroe, Elvis Presley, Marlon Brando, Troy Donahue, Muhammad Ali, kaj Elizabeth Taylor, same kiel gazettitolojn aŭ fotojn de policaj hundoj atakantaj porcivitanrajtajn manifestacianojn. Dum tiuj jaroj, li fondis sian studion, "The Factory" kaj kolektis koncerne lin larĝan gamon de artistoj, verkistoj, muzikistoj, kaj kontraŭkulturaj famuloj. Lia laboro iĝis populara kaj kontestata. Warhol tion jenan diris koncerne Koka-kolaon:

Citaĵo
 Kio estas bonega koncerne tiun landon estas ke Ameriko komencis la tradicion kie la plej riĉaj konsumantoj aĉetas esence la samajn aĵojn kiel la plej malbonaj. Vi povas esti spektanta televidon kaj vidi Koka-kolaon, kaj vi scias ke la prezidanto trinkas Koka-kolaon, Liz Taylor trinkas Koka-kolaon, kaj oni ĵus pensas, ke ankaŭ vi povas trinki Koka-kolaon. Kolao estas Kolao kaj neniu monsumo povas ricevigi al vi pli bonan Kolaon ol tiu kiun la ĉifonulo ĉe la angulo trinkas. Ĉiuj Kolaoj estas la samaj kaj ĉiuj Kolaoj estas bonaj. Liz Taylor scias ĝin, la prezidanto scias ĝin, la ĉifonulo scias ĝin, kaj vi scias ĝin.[29] 

La Muzeo de Moderna Arto de Novjorko aranĝis Simpozion pri poparto en decembro 1962 dum kiuj artistoj kiel Warhol estis atakitaj por "kapitulaci" al konsumismo. Kritikistoj estis ŝokitaj per la senkaŝa brakumo de Warhol al la merkatkulturo. Tiu simpozio fiksis la tonon por la publika ricevo de Warhol. Dum la jardeko iĝis ĉiam pli klare ke okazis profunda ŝanĝo en la kulturo de la arta mondo, kaj ke Warhol estis en la centro de tiu ŝanĝo.

Pivota okazaĵo estis la ekspoziciaĵo La Amerika Superbazaro (The American Supermarket) (1964) spektaklo okazigita en la galerio de Upper East Side de Paul Bianchini. La spektaklo estis prezentita kiel tipa usona malgranda superbazara medio, krom ke ĉio en ĝi - la produktoj, konservaĵoj, viando, afiŝoj sur la muro, ktp. - estis kreita fare de ses eminentaj popartistoj de la tempo, inter ili la kontestataj (kaj similmensaj) Billy Apple, Mary Inman, kaj Robert Watts. La pentraĵo de Warhol el ladskatolo da la supo de Campbell kostis 1,500 usonaj dolaroj dum ĉiu aŭtografis ladskatolon ŝanĝitan en 6 USD. La ekspoziciaĵo estis unu el la unua aro da okazaĵoj kiuj rekte alfrontis la popolon pri kaj poparto kaj la plurjara demando de kiu arto estas.

Kiel reklamartisto en la 1950-aj jaroj, Warhol uzis helpantojn por pligrandigi sian produktivecon. Kunlaborado restos difinan (kaj polemikan) aspekton de liaj verkadaj metodoj tra sia kariero; tio estis partikulare vero en la 1960-aj jaroj. Unu el la plej ĉefaj kunlaborantoj dum tiu periodo estis Gerard Malanga. Malanga helpis la artiston ĉe la produktado de serigrafiaĵoj, filmoj, skulptaĵoj, kaj aliaj verkoj ĉe "The Factory," nome la studio de Warhol kovrita kaj farbita el aluminifolio kaj arĝentokoloroj ĉe la 47a Strato (poste translokigita al Broadway). Aliaj membroj de la varhola faktorio estis Freddie Herko, Ondine, Ronald Tavel, Mary Woronov, Billy Name, kaj Brigid Berlin (el kiu ŝajne li havis la ideon registri siajn telefonajn konversaciojn).[30]

Dum la 1960-aj jaroj, Warhol ankaŭ arigis grupon de bohemiaj kaj kontraŭkulturaj stravaganculoj al kiuj li atribuis la nomigon de "Supersteluloj", kiaj Nico, Joe Dallesandro, Edie Sedgwick, Viva, Ultra Violet, Holly Woodlawn, Jackie Curtis, kaj Candy Darling. Tiuj ĉiuj homoj partoprenis en la Factory filmoj, kaj kelkaj — kiel Berlin — restis amikoj de Warhol ĝis lia morto. Gravaj figuroj en la novjorka subgrunda art/kina etoso, kiaj la verkisto John Giorno kaj filmofaristo Jack Smith, ankaŭ aperas en la varholaj filmoj de la 1960-aj jaroj, montrante la varholajn konektojn al diversa gamo de artaj scenoj dum tiu tempo. Malpli bone konata estis lia subteno kaj kunlaborado kun kelkaj dekjaruloj dum tiu epoko, kiuj poste atingos elstarecon en la vivo kiaj la verkisto David Dalton,[31] photographer Stephen Shore[32] kaj la artistino Bibbe Hansen (patrino de popmuzikisto Beck).[33]

Atenco[redakti | redakti fonton]

La 3an de junio 1968, la artistino, verkistino kaj radikala feministo Valerie Solanas, pafis al Andy Warhol kaj al lia tiama partnero Mario Amaya, arta kritikisto kaj komisaro en la varhola studio.[34] Antaŭpafe, Solanas estis marĝena figuro en la scenejo de la Factory. Ŝi aŭtoris en 1967 la S.C.U.M. Manifeston,[35] nome deklaro por separatisma feminismo kiu postulis la nuligon de viroj; kaj ŝi estis aperinta en la varhola filmo de 1968 nome I, a Man. La saman tagon de la atako, pli frue, Solanas estis foririnta el la Factory post peti la redonon de scenaro kiun ŝi estis doninta al Warhol. Tiu scenaro ŝajne estis perdita.[36]

Ambaŭ pretervivis la okazaĵon, eĉ se Andy Warhol serioze vundiĝis. Amaya ricevis nur minorajn vundojn kaj estis elhospitaligita poste la saman tagon. Warhol estis pli serioze vundita pro la atako kaj malfacile survivis: kirurgoj malfermis sian bruston kaj masaĝis lian koron por helpi ties movadon denove. Li suferis fizikajn rezultojn dum la resto de sia vivo, kaj eĉ devis vesti kirurĝan korseton.[11] La publikaj aperoj de Warhol post tio draste malpliiĝis. La pafado profunde tuŝis la vivon kaj arton de Warhol.[37][38]

Solanas estis arestita la tagon post la atako. Kiel klarigo, ŝi diris, ke Warhol "havis tro multan kontrolon super mia vivo." Ŝi estis eventuale kondamnita al tri jarojn sub la kontrolo de novjorka aŭtoritato por kondutokorekto, sed poste denove malbone kondutis, estis denove arestita kaj finfine falis en forgeso.

Post la pafado, la scenejo de la Factory iĝis multe pli kontrolita, kaj por multaj la faktoriaj 60aj finis.[38]

Warhol komparis sian preskaŭ mortigan sperton al la maniero kiel homoj rigardas televidon aŭ filmojn. Oni supozas, ke tio ne estas reala, sed li vidis tion kiel realo.[39]

1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Andy Warhol kaj Jimmy Carter en 1977

Kompare al sukcesoj kaj skandaloj de Warhol en la 1960-aj jaroj, la 1970-aj jaroj estis multe pli trankvila jardeko, ĉar li iĝis pli entreprenema. Laŭ Bob Colacello, Warhol dediĉis multe de sia tempo al serĉado de novaj, riĉaj patronoj por portretaj komisioj aŭ mendoj — kiaj tiuj de la Ŝaho de Irano Mohammad Reza Pahlavi, lia edzino la imperiestrino Farah Pahlavi, lia fratino Princino Ashraf Pahlavi, Mick Jagger, Liza Minnelli, John Lennon, Diana Ross, kaj Brigitte Bardot.[40] La fama portreto fare de Warhol de la fama ĉina komunista estro Mao Zedong estis kreita en 1973. Li ankaŭ fondis, kun Gerard Malanga, la gazeton Interview, kaj publikigis The Philosophy of Andy Warhol (1975). Jen por ekzemplo ideo propra de la nova tempo esprimita en la libro: "Fari monon estas arto, kaj labori estas arto kaj bona negoco estas la plej bona arto."[41]

Warhol kutimis diboĉi ĉe diversaj noktejoj en Novjorko, kiaj Max's Kansas City; kaj, poste en la 1970-aj, Studio 54.[42] Li estis ĝenerale rigardata kiel trankvila, timida, kaj pordetala observanto. Artokritikisto Robert Hughes nomis lin "la blanka talpo de Union Square."[43]

Kun sia dumlonge amiko Stuart Pivar, Warhol fondis la Novjorkan Akademion de Arto en 1979.[44][45]

1980-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Warhol ĝuis re-aperon de kritika kaj financa sukceso en la 1980-aj jaroj, parte pro sia afineco kaj amikeco kun nombrajn fekundaj pli junaj artistoj, kiuj estis hegemoniaj ĉe la altpreza novjorka arto de la 1980-aj jaroj: Jean-Michel Basquiat, Julian Schnabel, David Salle kaj aliaj tiele nomitaj Novekspresionistoj, same kiel membroj de la movado de Transavangardo en Eŭropo, kiaj Francesco Clemente kaj Enzo Cucchi.

Ĉirkaŭ tiu periodo, Warhol estis kritikita pro iĝi simpla "negocartisto".[46] En 1979, reviziantoj malamis liajn ekspoziciojn de portretoj de gravuloj kaj famuloj de la 1970-aj jaroj, kiel supraĵaj, facilaj kaj komercaj, sen profundeco aŭ indiko de la gravo de la portretitoj. Ili kritikis ankaŭ lian ekspozicion de 1980 de 10 portretoj ĉe la Juda Muzeo en Novjorko, titolita Jewish Geniuses (judaj geniuloj), kiujn Warhol — kiu estis neinteresitaj en judismo aŭ judoj — estis prskribinta en sia taglibro kiel "They're going to sell" (vendeblaj).[46] Poste, tamen, kelkaj kritikistoj ekrigardis la supraĵecon kaj komercecon de Warhol kiel "the most brilliant mirror of our times" (la plej brila spegulo de niaj tempoj) asertante ke "Warhol estis kaptinta ion nerezistebla pri la zeitgeist de la usona kulturo en la 1970-aj jaroj."[46]

Warhol also had an appreciation for intense Hollywood glamour. He once said: "I love Los Angeles. I love Hollywood. They're so beautiful. Everything's plastic, but I love plastic. I want to be plastic."[47]

Morto[redakti | redakti fonton]

Li mortis en Novjorko la 22an de februaro 1987, post esti realiginta Last Supper, inspirita de "La lasta vespermanĝo" de Leonardo da Vinci.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Andy Warhol painting sells for $105M, New York Daily News, 13a de Novembro, 2013. Kontrolita 13a de Novembro, 2013.
  2. "A special report on the art market: The Pop master's highs and lows, The Economist, 26a de Novembro, 2009. Kontrolita 14a de Aŭgusto, 2010.
  3. Andy Warhol: Biography (2002).
  4. Elder brother of Andy Warhol, who raised young artist, dies aged 85 // Publikigita de Associated Newspapers Ltd
  5. Biography. Alirita 14a de Aŭgusto, 2010.
  6. Mother. Alirita August 14, 2010.
  7. Paul Robert Magocsi, Ivan Pop, [1], University of Toronto Press, 2002
  8. Jane Daggett Dillenberger, 22+biography&hl=en&ei=Hdg8TaXvF8WL4ga2g5nnCg&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=4&ved=0CEEQ6AEwAw#v=onepage&q=Warhol%20%22Rusyn%22%20biography&f=false Religious Art of Andy Warhol, Continuum International Publishing Group, 2002, p.7
  9. Influence of Andy Warhol's Carpatho-Rusyn Heritage ĉe YouTube
  10. (1989) The life and death of Andy Warhol. New York City: Bantam Books, 4–5. ISBN 0-553-05708-1. OCLC 19631216. 
  11. 11,0 11,1 biography. Alirita 13a de Januaro, 2013.
  12. (1989) Loner at the ball: the life of Andy Warhol. London: Bantam Books. ISBN 0-593-01540-1. OCLC 19455278. 
  13. The Prince of Pop Art. arkivita el la originalo je 7a de Julio, 2010. Alirita 14a de Aŭgusto, 2010.
  14. Andy Warhol: The College Years. Alirita 9a de Februaro 2015.
  15. 9a Feb 2015: The Daily Pic. Alirita 9a de Februaro 2015.
  16. 9a Feb, 2015: The Daily Pic. Alirita 9a de Februaro 2015.
  17. Colacello, Bob (1990), p. 19
  18. (2002) 2Stoned. London: Secker and Warburg. ISBN 0-436-28015-9. OCLC 50215773. 
  19. (23a de Novembro, 2010) "The blotted line, a primitive type of printing—literally a "press"—was, when he devised it, a way for Andy ..."; ''Pop: The Genius of Andy Warhol'' de Tony Scherman, David Dalton. Books.google.com. Alirdato: 29a de Junio, 2014. 
  20. POPism: the Warhol sixties; Andy Warhol, Pat Hackett; p 362. Alirdato: 4a de Decembro, 2013. 
  21. "MSNBC The Arts Warhol's dollar bills painting fetches millions 11/12/2009, Today.msnbc.msn.com. Kontrolita 4a de Decembro, 2013.
  22. Pop: The Genius of Andy Warhol; Tony Scherman, David Dalton; HarperCollins, 2010. Alirdato: 4a de Decembro, 2013. 
  23. Warhol biography, Gagosian Gallery Konsultita la 24an de Marto, 2011
  24. Bodley Gallery Warhol exhibition announcement Konsultita la 24an de Marto, 2011
  25. (2006) Andy Warhol screen tests: the films of Andy Warhol: catalogue raisonné. New York City: Harry N. Abrams, Inc.. ISBN 0-8109-5539-3. OCLC 61162132. 
  26. (1992) Pop art: an international perspective. New York City: Rizzoli. ISBN 0-8478-1475-0. OCLC 25649248. 
  27. (1970) Pop art. London: Thames & Hudson. ISBN 0-500-20052-1. OCLC 220727847. 
  28. John Giorno. www.warholstars.org.
  29. (1975) The philosophy of Andy Warhol: from A to B and back again. San Diego: Harcourt Brace Jovanovich. ISBN 0-15-189050-1. OCLC 1121125. 
  30. Colacello, Bob (1990), p. 67
  31. "New Yorker, Jan 11, 2010.
  32. "Time Lightbox, Time Inc., 23a de Septembro, 2014.
  33. (2014) Billy Name:The Silver Age Black and White Photographs of Andy Warhol's Factory. Reel Art Press. ISBN 1909526177. 
  34. (1999) The Essential Andy Warhol. New York City: Harry N. Abrams. ISBN 0-8109-5806-6. 
  35. (2004) SCUM Manifesto. London: Verso. ISBN 1-85984-553-3. OCLC 53932627. 
  36. Jobey, Liz, "Solanas and Son," The Guardian (Manchester, England) 24a de Aŭgusto, 1996: paĝo T10 kaj venontaj.
  37. Harding, James . "The Simplest Surrealist Act: Valerie Solanas and the (Re)Assertion of Avantgarde Priorities", gazeto : TDR/The Drama Review, volumo : 45, numero : 4; Winter 2001, paĝoj : 142–162. COI:10.1162/105420401772990388  
  38. 38,0 38,1 (1980) POPism: the Warhol '60s. New York City: Harcourt Brace Jovanovich, 287–295. ISBN 0-15-173095-4. OCLC 5673923. 
  39. (1996) Theories and Documents of Contemporary Art: a Sourcebook of Artists' Writings. University of California Press, 345–. ISBN 978-0-520-20251-1. Alirdato: January 13, 2013. 
  40. "Warhol's Jackson goes on display, BBC News, 7a de Aŭgusto, 2009. Kontrolita 30a de Marto, 2010.
  41. (2012) The Art of the Sale. New York, NY: The Penguin Press. 
  42. {{cite web|url=http://www.maxskansascity.com/warhol/ |title=Andy Warhol Biography: From The Velvet Underground To Basquiat |accessdate=6a de Januaro, 2009| archiveurl= //web.archive.org/web/20090107015819/http://www.maxskansascity.com/warhol/%7C archivedate= 7a de Januaro, 2009 | deadurl= no}
  43. (2006) Things I didn't know: a memoir. New York: Knopf. ISBN 1-4000-4444-8. OCLC 64208378. 
  44. (27an de Januaro, 1992) New York Magazine 27an Jan, 1992. Alirdato: 4a de Decembro, 2013. 
  45. (8a de Aprilo 1996) New York Magazine 8a de Apr, 1996. Alirdato: 4a de Decembro, 2013. 
  46. 46,0 46,1 46,2 Lando, , "Reexamining Warhol's Jews, The Jerusalem Post, 8a de Aprilo, 2008. Kontrolita 5a de Januaro, 2009.
  47. (2002) Up-tight: the Velvet Underground story. London: Omnibus Press. ISBN 0-7119-9170-7. OCLC 49906101. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Andy Warhol en la angla Vikipedio.