Reĝinjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miss Understood

Reĝinjodragreĝino[1][2] (proponita por la angla drag queen) en aktuala geja kulturo estas viro, kiu ŝatas vesti sin per stilo (reĝinjaĵo, drag) de ekstreme buntaj roboj, perukoj, ŝuoj, k.t.p., aŭ imiti famajn stelulinojn de kino kaj popmuziko, por kanti/lipsinkronizi, danci, defili, kaj/aŭ spektakli, en kabaretoj, diskotekoj, gej-fierec-defiloj, aŭ aliaj festoj.

Reĝinjoj antaŭe nomiĝis transvestuloj; sed la vorto transvestulo nun uziĝas plejparte por fetiĉo por aliseksaj vestaĵoj. Oni ne kutime reĝinjas pro kialoj de seksa plezuro. Ankaŭ, la plejparto de transvestuloj estas aliseksemaj, kvankam reĝinjoj kutime estas gejaj.

Ankaŭ, oni ofte traktas reĝinjeco kiel speco de transgenreco, kaj multaj reĝinjoj ja estas. Tamen, multaj (aparte ĉi-tiuepoke) estas cisgenraj gejoj en la cetero de siaj vivoj, dum transgenruloj estas, aŭ volas esti, tiel 24 horojn tage. Efektive, reĝinjado estas laboro aŭ hobio, ne seksa prefero aŭ orientado.

Reĝinja prezentaĵo en kafejo. Tjumeno, Rusio.

Plue, la termino "virin-enpersoniganto" estas miskomprenigema. Kiel la famega usona reĝinjo RuPaul klarigis, "Mi ne enpersonigas virinojn! Kiom da virinoj, kiujn vi konas, portas sep-colajn pikkalkanumajn ŝuojn, du-futan perukon, kaj haŭtmalvastan robon?"

Reĝinjado estas parto de okcidenta geja kulturo - reĝinjoj helpis instigi la Stonewall tumultojn en 1969. En multaj lokoj "virin-enpersonigado" estis kontraŭleĝa, kiu instigis la faman reĝinjon Silvia Rivera al sugesti ke reĝinjoj portu butonon dirantan "Mi estas knabo" por ke oni ne povu akuzi ilin je enpersonigi virinojn.

Kelkaj lesboj estigadas inversan performadon - "reĝĉjoj", drag kings - kiuj uzas ege stereotipajn, satire virŝovinismajn mienojn kaj personecojn.

La estetiko de reĝinjado estas bazita je tre klaŭnecaj celoj kiel humuro, satiro, fiŝercoj, k.t.p. La ideo de camp estas ankaŭ treege grava en la reĝinja stilo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.