Kampo (kulturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kampo (kiel adapto de la anglalingva vorto "camp") estas postmodernisma estetika fenomeno, aperinta en la 1960-aj jaroj en Usono, laŭ kiu oni rajtas agnoski ironian belecon kaj ke tiu povas esti identigata en modaj fenomenoj, kiuj suferas ekstreman mankon de bongusto aŭ apartajn esprimojn de provincismo kaj malbeleco. La termino estas elpensita kiel kultura fenomeno de la jud-usona kritikisto Susan Sontag, kiu publikigis en 1964 artikolon titolitan "Komentoj pri camp" [1]. En la artikolo, Sontag argumentis, ke kampo prezentas la homon kiel maskon de "malsukcesaj provoj de seriozeco", aludante al la sentoj kaj modoj de aparta periodo. Kampo reflektas estetikon de la artefarita kaj sinteza, reproduktita en malmultekosta amasproduktado. Kamp-amantoj asertas, ke "kampo estas mensogo, kiu kuraĝas diri la veron".

Disvolviĝo de la koncepto[redakti | redakti fonton]

Reĝinjo - kampa fenomeno.

Kampo disvolviĝis kiel moda stilo precipe en la 1980-aj jaroj, kun la kresko de popkulturo. La vorto mem devenas de la franca slanga verbo <se camper>, kiu signifas 'prezenti troan pozon'. La eldono de la Oksforda Angla Vortaro de 1909 donas la jenan difinon: "troa, teatra, ina, samseksema. Samseksema aŭ rilata al samseksemaj kvalitoj." Konata kampa fenomeno estas la kulturo de reĝinjoj - viroj, kiuj vestas sin troe kaj senkaŝe kiel virinoj, inkluzive la uzadon de ekstravagancaj modaj akcesoraĵoj kaj buntaj koloroj. En la dua duono de la 20-a jarcento, la asocio de kampo estis etendita de samseksemo al strangemaj kaj alternativaj fenomenoj, al fenomenoj, kiuj ekzistas rande de la reganta kulturo, kaj pravigas sian ekziston per normala kaj akceptita moka kaj ironia kritiko pri ĝi.

Kampo kaj kiĉo[redakti | redakti fonton]

La du esprimoj kampo kaj kiĉo povas rilati al la samaj modaj objektoj aŭ al la samaj artaj esprimoj, sed la diferenco inter ili estas en percepto de la signifo de la sama objekto aŭ esprimo. Kiĉo estas modernisma koncepto, kiu naskiĝis fine de la 19-a jarcento kaj estis establita de fakuloj kiel Theodor Adorno kaj aliaj, kiuj celis marki ĝin kiel avangardon, pioniran kaj malfacilan arton. Laŭ ĉi tiu opozicio, kiĉo prezentas simplan ĝenron de arto, la kreon de kapitalismaj merkataj fortoj, disvastigante falsan konscion per malmultekostaj kaj popularaj artaj produktoj, kiuj provizas siajn aĉetantojn ĉefe per distro kaj klasa simboleco. Kontraŭe al la modernisma koncepto pri alta arto kaj malalta arto, la postmoderna kampo trovas aldonan valoron en malprofundeco kaj amasa kaj provincema gusto, donante al ili subfosan kaj kritikan signifon, kio kreas estetikan hierarkion propran.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]