The Economist
El Vikipedio
|
|
||||
|---|---|---|---|---|
| Lando | Anglujo | |||
| Lingvo | Angla | |||
| Periodeco | Ĉiusemajna | |||
| Ĝenro | Liberalismaj ekonomio, politiko kaj financoj | |||
| Eldonkvanto | 1,6 milionoj ekz. | |||
| Fondiĝis en | 1843 | |||
| Eldonejo | The Economist Newspaper Limited | |||
| Eldona urbo | Londono | |||
| Ĉefredaktoro | John Micklethwait | |||
| Retpaĝo | http://www.economist.com/ | |||
| ISSN | 0013-0613 | |||
The Economist (angle “La Ekonomiisto”) estas anglalingva ĉiusemajna gazeto de novaĵoj pri monda politiko kaj komerco. Ĝi estas redaktata en Londono kaj ĝiaj ĵurnalistoj laboras tutmonde. Inter ĝiaj legantoj estas Bill Gates, kiu legas ĝin entute. Ĉirkaŭ duono de ĝiaj legantoj loĝas en Usono.
Ideologie, ĝi estas liberalisma: ĝi subtenas kapitalismon, mondvastan liberan komercon kaj la mondpotencon de Usono kiel garantianton de tia libera komerco. Ĝi rigardas tian tutmondiĝon plejparte bona. Kiel ekonomiistoj mem, ĝi rigardas homojn kaj naciojn kiel raciaj kaj egoismaj kaj ĝisfunde avidaj.