Elektra seĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektra seĝo

Elektra seĝo estas ilo por ekzekuti homon per elektro.

Ekzekuto per elektro estis enkondukita en Usono la 1-an de januaro 1890 en Novjorkio; la 6-an de aŭgusto 1890 la unua homo estis ekzekutita tiumaniere. Oni konsideris tiun metodon pli humana ol pendumon. Tamen la unua ekzekutito, William Kemmler, ne mortis dum la apliko de 1000 voltoj, kaj nur apliko de 2000 voltoj dum 70 sekundoj mortigis lin.

Por ekzekuti homon sur elektra seĝo oni katenas lin per rimenoj al la seĝo kaj fiksas elektrodojn al liaj kapo kaj kruro. La haŭton sub la elektrodoj oni ŝmiras per io, kio altigas la konduktivon (malaltigas la reziston). Tiam oni mallonge aplikas tension de 2000 voltoj por trairi la haŭton kaj poste reduktas la tension por eviti bruligon de la korpo. Tamen kutime dum elektra ekzekutado estas kurento de 8 amperoj; la korpa temperaturo altiĝas ĝis 59 . La morton kaŭzas aŭ dispolusigo de gravaj muskoloj, precipe de la koro, aŭ koaguliĝo de albuminoj.

La opinio, ke la elektra seĝo estas humana metodo de ekzekutado, ne plu estas multe subtenata. Nun en 2008 la solaj lokoj, kiuj permesas ĝian uzon, estas la usonaj subŝtatoj Alabamo, Florido, Suda Karolino, Kentukio, Tenesio kaj Virginio. Oklahomo kaj Ilinojo rezervas ĝian uzon por la okazo, ke la uzo de mortiga injekto estu juĝita kiel kontraŭ-konstitucia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]