Afromontano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Afromontanaj zonoj. I. Okcidentafrikaj kaj kamerunaj altaĵoj, II. Etiopaj kaj arabaj Altaĵoj, III. Okcidenta Rifto, IV. Orienta Rifto. V. Suda Rifto, VI. Orientaj Altaĵoj, VII. Drakensbergoj.

La Afromontano [noto 1] estas biogeografia faktermino por indiki etaĝon en la montaroj de Afriko kaj de suda Arabujo kun ĝiaj planto- kaj bestospecioj. La afromontanaj regionoj estas malkontinuaj, apartigitaj unu de la alia per malaltebenaĵoj, kaj estas foje referitaj kiel "afromontana insularo", ĉar ilia disvastiĝo estas analoga al serio de ĉielinsuloj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La afromontanaj komunumoj troviĝas super altitudo de 1500-2000 metroj proksime de la ekvatoro, kaj tiel malalte kiel 300 metrojn en la montarbaroj de Nejsna-Amatole, Sud-Afriko. Afromontanaj arbaroj estas ĝenerale pli malvarmetaj kaj pli humidaj ol la ĉirkaŭaj malaltebenaĵoj.

La "afromontana insularo" plejparte ampleksas Grandan Rifton ekde Ruĝa Maro ĝis Zimbabvo, kun la plej grandaj areoj en Etiopaj Altaĵoj, Okcidenta Rifto de Ugando, Ruando, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Tanzanio, kaj Orient-arka Altebenaĵo de Kenjo kaj Tanzanio. Aliaj afromontanaj regionoj inkludas Drakensbergojn de Suda Afriko, Kamerunajn Altaĵojn, kaj Kamerunan Vulkanan Linion inkluzive de Monto Kameruno, Bioko, kaj Sao-Tomeo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Kvankam kelkaj afromontanaj enklavoj estas tre malproksimaj unu de aliaj, ili samhavas similan miksaĵon de plantospecioj kiuj ofte estas diferencaj de tiuj de la ĉirkaŭaj malaltebenaĵoregionoj. Podokarpacoj, el la genroj Podocarpus kaj Afrocarpus, estas karakterizaj arboj, kune kun Prunus africana, Hagenia abyssinica, altkreska junipero, kaj Olea sp.. En la pli altaj montoj, la etaĝo de afromontana arbaroduonarbaro transiras al pli alta afroalpina (altmontara) etaĝo de herbejoj, arbustaroj, aŭ torfejoj.

La plantofamilioj Curtisiaceae kaj Oliniaceae estas afromontane endemiaj kaj la familio Barbeyaceae estas preskaŭ-endemia. La arbogenroj Afrocrania, Balthasaria, Curtisia, Ficalhoa, Hagenia, Kiggelaria, Leucosidea, Platypterocarpus, Trichocladus, Widdringtonia, kaj Xymalos estas afromontane endemiaj aŭ preskaŭ-endemiaj, kiel tia la plantogenroj Ardisiandra, Cincinnobotrys, kaj Stapfiella.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

En Sud-Afriko, la afromontanaj arbaroj kovras nur 0,5 % el la kampara regiono de la lando. La afromontanaj arbaroj troviĝas laŭlonge de la montara arko de Drakensbergoj, ekde Provinco Limpopo en la nordoriento al Okcidenta Kablando en la sudokcidento.

La afromontanaj arbaroj ĝenerale situas en bone akvumitaj areoj, inkluzive de ravinoj kaj suden fruntantaj deklivoj. La afromontanaj arbaroj estas netoleremaj al fajro, kaj la oftaj incendioj de la ĉirkaŭaj finboso, savano, kaj herbejo limigas la vastiĝon de la arbaroj. Malgraŭ sia malvasta areo, la afromontanaj arbaroj de Sud-Afriko produktas valoran konstrulignon, precipe de Podocarpus latifolius, Afrocarpus falcatus, kaj Ocotea bullata.

Afromontanaj ekoregionoj[redakti | redakti fonton]

Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Afromontana" estas specifa scienca termino, ĝi ne egalas al "afrik-montara"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle White, F. 1983 : The vegetation of Africa: a descriptive memoir to accompany the UNESCO/AETFAT/UNSO vegetation map of Africa by F. White. UNESCO, Parizo.
  • angle Galley, C. & Linder, H. P. 2006 : Geographical affinities of the Cape flora, South Africa. Journal of Biogeography 33 (2), 236-250.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Portalo pri Biologio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio
Portalo pri Afriko Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Afriko
Portalo pri Geografio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]