Altkreska junipero
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Altkreska junipero en Kenio
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Juniperus procera Hochst. ex Endlicher |
||||||||||||||
Altkreska junipero ( Juniperus procera ), estas afrotropika koniferarbo hejme en la montaroj de orienta Afriko ekde orienta Sudano, suden ĝis Zimbabvo, kaj en la sudokcidenta Araba duoninsulo[1]. Ĝi estas karakteriza arbo de la Afromontana flaŭro [2] kaj la plej altkreskanta juniperospecio en la mondo.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
Ĝi estas mez-granda arbo, atingante altecon de 20-25 m ( malofte de 40 m ), kun trunka diametro ĝis 1,5-2 m kaj larĝ-konusa ĝis sfera aŭ neregula arbokrono. La folioj prezentas du formojn, junaĝajn pinglecajn 8-15 mm longajn foliojn je ĝermoplanto, kaj plenkreskajn 0,5-3 mm longajn skvam-foliojn je pli maljunaj plantoj, aranĝite je kontraŭstarantaj duopoj aŭ je rozete starantaj triopoj. Altkreska junipero estas dioika, kun masklaj kaj inecaj strobiloj je apartaj plantoj, sed iuj individuoj estas monoikaj. La strobiloj estas berecaj, kun diametro de 4-8 mm, blu-nigraj kun blankec-vaksa lanugo. Ili entenas 2-5 semojn kaj maturiĝas dum 12-18 monatoj. La masklaj strobiloj longas 3-5 mm, kaj eligis siajn polenojn fru-printempe.
Altkreska junipero estas la sola el la genro kiu troviĝas sude de la ekvatoro, kaj oni supozas ke ĝi relative freŝdate koloniis Afrikon; la specio montras tre malmulte da variiebleco asociata kun longa periodo de evoluo [3]. Ĝi estas tre parenca al Juniperus excelsa de sudokcidenta Azio, verŝajne devenanta de komuna praulo kun tiu specio en sudokcidenta Azio.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
- ↑ Vidu : ekoregiono: Sudokcident-arabaj montaraj maldensarbaroj
- ↑ "Afromontana" estas specifa scienca termino, ĝi ne egalas al "afrik-montara"
- ↑ Farjon 2005
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Conifer Specialist Group (1998). Juniperus procera. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 12 May 2006. angle
- Altkreska junipero ( USDA ) angle
- Altkreska junipero ( Arkive ) angle
- Altkreska junipero ( NCBI ) angle
[redakti] Bibliografio
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- Adams, R. P. 2004 : Junipers of the World: The genus Juniperus. Victoria: Trafford. ISBN 1-4120-4250-X angle
- Endlicher S.L. 1847 : Synopsis Coniferarum 26.
- Farjon, A. 2005 : Monograph of Cupressaceae and Sciadopitys. Royal Botanic Gardens, Kew. ISBN 1-84246-068-4. angle