Tropikaj Andoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tropikaj Andoj
Geografia regiono
monto [+]

LandojVenezuelo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio, Argentino, Ĉilio

Supermara alteco6 768 m [+]


Tropikaj Andoj (Tero)
Tropikaj Andoj (Tero)
Situo de la biodiverseco-riĉaĵejo


vdr

Tropikaj Andoj estas klimata subregiono de Andoj. Ili enhavas la tutaĵon de Andoj krom la sudaj mediteraneaj kaj mezvarmaj zonoj. Tropikaj Andoj estas biodiverseco-riĉaĵejo laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie. Tropikaj Andoj estas areo de riĉa biodiverseco. Tiu loko gastigas proksimume 45 000 da plantospecioj el kiuj 20 000 estas endemiaj. Ekzistas pli ol 3 000 da vertebrulaj specioj kun proksimume 1 500 da endemiaj. El la vertebruloj, 1 666 da birdospecioj, 479 da reptiliospecioj, kaj 830 da amfibiospecioj hejmas en Tropikaj Andoj. Ĉiuj riĉaĵejoj estas gravaj por la naturprotekto, speciale Tropikaj Andoj kun tiom multaj endemiaj specioj. La biodiverseco ene de Tropika Andoj nombre malkreskas pro pluraj minacoj. Tropikaj Andoj kovras 1 542 644 da kvadrataj kilometroj [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tropikaj Andoj situas en Sudameriko kaj rilatas al sep landoj, Venezuelo, Ĉilio, Argentino, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, kaj Bolivio. Origine la natura areo kovris ĉirkaŭ 1 258 000 kvadratajn kilometrojn sed ĝi malpliiĝis al 314 500 kvadrataj kilometroj, kiu estas nur 25 procentoj el la origina surfaco. Pro la vasteco de la areo la pejzaĝo estas varia. Diversspecaj pejzaĝoj kondukas al diversspecaj vivejoj por multaj specioj. La diversaj pejzaĝoj inkludas neĝ-pintajn montojn, kanjonojn kaj valojn. La vegetaĵaro laŭaltitude ŝanĝas kaj inkludas tropikajn kaj subtropikajn humidajn foliarbarojn ĉe 500 metroj al 1 500 metroj, nubarbarojn ĉe 800 metroj ĝis 3 500 metroj, kaj herbejojn ĉe altitudoj de 3 000 al 4 800 metroj. La plej diversspecaj nubarbaroj troviĝas en Peruo kaj Bolivio kaj kovras 500 000 kvadratajn kilometrojn. Sekaj arbaroj kaj duonarbaroj ankaŭ estas ĝenerale troveblaj en Tropikaj Andoj. Tiuj ĉi ankaŭ estas hejmo al la plej profunda gorĝo en Peruo, 3 223 metrojn profunda, kaj Lago Titikako, la plej alte situanta navigebla akvo ĉe altitudo de 3 810 metroj.

Plantodiverseco kaj altitudo[redakti | redakti fonton]

Tropika montarbaro en Bolivio.

La laŭaltituda vegetaĵaro-diverseco speciale estis studita en Kolombio. Studado de polenoj [2] montris ke ties diverseco estas influita de malsamaj temperaturoj rilate al ŝanĝo de altitudo. Teamo de sciencistoj pristudis diferencajn vegetaĵarojn, la subandan arbaron, la andan arbaron, la subparamon kaj la gresoparamon situantan en Andoj. Ekzistas pli da plantodiverseco kune kun la altitudo-pliiĝo. Polenodiverseco pozitive korelacias kun pli da plantodiverseco ĉe pli malaltaj altitudoj [3]. Kun tiuj rezultoj, la esploristoj povis montri ŝanĝojn en plantodiverseco en la pasintaj 430 000 jaroj. Dum varmaj epokoj, polenodiverseco pliiĝis ĉe pli altaj altitudoj de vegetaĵaj specioj kiuj supreniris. Dum pli malvarmaj epokoj la polenodiverseco pliigis en pli malaltaj altitudoj. La studo klarigas kiel la temperaturo influas plantodiversecon.

Biodiverseco-riĉaĵejo[redakti | redakti fonton]

Riĉaĵejo povas esti identigata kiel areo kun granda biologia diverseco kaj kun alta endemiismo. Tropikaj Andoj ankaŭ verŝajne perdis signifan kvanton de surfaco kaj de endanĝerigataj specioj laŭ la konserva biologio. La esprimo riĉaĵejoj estis enkondukata fare de Norman Myers [4], por priskribi dek tropikajn arbarojn. Tiuj ĉi havis altajn nivelojn de plantoendemio kaj perdon de vivejoj. Norman Myers aldonis ok pliajn riĉaĵejojn en 1990. Naturprotekto Internacie retaksis la Myers-difinon pri riĉaĵejoj kaj ekde 1999 disvolvis kriteriojn por biodiverseco-riĉaĵejoj tutmonde uzeblaj. Riĉaĵejo postulas la ekziston de almenaŭ 1 500 endemiaj vaskul-plantaj specioj kaj perdo de almenaŭ 70 procentoj de la origina arealo. Kun tiuj kriterioj, dudek kvin riĉaĵejo estis identigitaj en 1999 kaj publikigitaj en la revuo Nature (Naturo). Tiuj dudek kvin riĉaĵejoj enhavis almenaŭ 44 pocentojn de la endemiaj plantoj de la tero kaj 35 procentojn de la tersupraĵaj vertebruloj. La sumigita areo de la dudek kvin riĉaĵejoj kovris 11,8 procentojn de la tersupraĵo.

Scienca esploro[redakti | redakti fonton]

La endemia flavvosthava oreonakso el Peruo.

Iom pli ol tridek riĉaĵejoj nuntempe estas registritaj kaj uzataj por esplorado. Ekzemploj de riĉaĵejoj estas Karibujo, Himalajo kaj Japanujo. Pro la granda biodiverseco kaj endemiismo en la riĉaĵejoj, multaj organizaĝoj kondukas esplorojn en tiuj areoj. Esploro ankaŭ necesas kaŭze de la nombro de endanĝerigataj specioj. Esploradoj ege kontribuas al konservado de multaj specioj kune kun iliaj vivejoj ene de la riĉaĵejoj. Iuj organizaĵoj kiuj uzas riĉaĵejojn por esplorado estas Monda Konserveja Observa Centro, Birda Vivo Internacie, Naturprotekto Internacie kaj Monda Natur-Fonduso. Esplorado ankaŭ estas farita pri la homaj influoj sur la riĉaĵejoj kaj la specioj kiuj vivas en ili. Riĉaĵejoj fakte ricevis la plimulton de la financado. Financado estas taksita al 750 milionoj da USD akumulitaj dum la pasintaj dek kvin jaroj. Per enfokusigado de esplorado sur riĉaĵejoj, multaj specioj povas esti helpataj tuj.

Unu specifa esplorstudo koncernas la vegetaĵaron en norda Ekvadoro. Tie la loka vegetaĵarodiverseco inkludas diferencajn tipojn de arbaroj, terenojn uzatajn por agrikulturo kaj paramojn, aŭ tropikajn altmontarajn herbejojn trovatajn ĉe altitudo de 4 500 metroj. La paramoj estas dominataj de herboj sed tamen havas grandan biodiversecon. Studo [5] pri la rezistemo de la paramoj kontraŭ perturboj montras ke tiu ĉi vegetaĵaro travivis fajrojn kaj paŝtadon dum la 7 000 jaroj de homa ĉeestado. La verkisto kredas ke politiko de fajrosubpremado verŝajne ne estas profitema por la plantospecioj. Politiko anstataŭe devus favorigi specifajn vegetaĵajn speciojn kaj la vivon de la indiĝena loĝantaro tie. Tiu estas eta ekzemplo de esplorado en Tropikaj Andoj kiu povas ege influi la biodiversecon.

Plia esplorado [6][7] ankaŭ estas pretigita pri la malkresko de birdaj populacioj, fokusante en riĉaĵejoj pro ties masiva diverseco. La studo enfokusigas endemibirdajn areojn (EBA-ojn) por kompreni kial ili formortas kaj proponas eblajn konservadoplanojn. En 2003 ekzistis 218 da EBA-oj kun birdospecia minaco de pli ol 30-procentoj. EBA-oj kiuj situas en riĉaĵejoj estas tre influitaj far multaj homaj agadoj kiuj kondukas al habitatoperdo de 51 procentoj en tiuj EBA-oj. Laŭ la studoj, kvin EBA-oj en Tropikaj Andoj prezentas habitatoperdon. Per studado la efiko de homaj agadoj sur la EBA-oj kiuj perdas birdajn populaciojn, la estonteco de aliaj EBA-oj eble estos pli sekurigita. La studoj montris ke ju pli specio havas vivejospecifecon kaj estas granda, des pli la ebleco de formorto pliiĝas. Habitatoperdo unue influas la speciojn kun vivejospecifeco. Konservadaj celoj devas pristudi la homajn agadojn kaj la vivejospecifeco de la birdoj por obteni pozitivajn rezultojn.

Ekzemplo de esplorado koncerne specifa endanĝerigata specio en Tropika Andoj estas tiu pri la okulvitra urso [8]. Post kaptado de du masklaj ekzempleroj, ĉirkaŭkolaj sendiloj estis fiksitaj por spuri kaj studi iliajn kutimojn kaj movadojn. La du ursoj portretis similajn modelojn komparitajn al multaj aliaj ursospecioj. Tiuj rezultoj estis komparataj al la kredo ke okulvitraj ursoj estas noktaj kaj sen laŭsezona ŝanĝo de konduto kaŭze de la limigita laŭsezona temperaturŝanĝiĝo. La ĉirkaŭkolaj sendiloj montris la dumtagan vivmanieron. La ursoj moviĝis ekde sunleviĝo ĝis sunsubiro kun iuj periodoj de ripozo. Ekzistis eta laŭsezona ŝanĝo de nivelo de agado kun pliiĝo dum la seka sezono. Danke al la teknologio de ĉirkaŭkolaj sendiloj, hipotezoj pri la maloftaj okulvitraj ursoj en Tropika Andoj estis testataj. Sciante speciovivejon kaj vivstilon de specioj, ni povas pli bone kompreni kaj helpi minacatajn speciojn.

Riĉa biodiverseco[redakti | redakti fonton]

Palmaro en Kokora-Valo, Kindio, Kolombio; vivejo de la endemia flavorela papago.

Tropikaj Andoj estas la plej diversspecia riĉaĵejo en la mondo [9]. La revuo Nature enhavis artikolon de Norman Myers komparante la dudek kvin riĉaĵejojn kun areo kaj specioj en la jaro 2000. En la tempo kiam Tropikaj Andoj estis registritaj kun 45 000 da plantospecioj, la riĉaĵejo kiu due rangis havis 25 000 da plantospecioj. Nuntempe sesono de ĉiuj plantospecioj povas esti hejma en Tropikaj Andoj. Tiu ĉi ankaŭ havas la plej endemiajn plantospeciojn, 20 000, kaj la sekvanta, dua, riĉaĵejo enhavas 15 000. Tropikaj Andoj estas tre vasta komparata al aliaj riĉaĵejoj, sed ne estas la plej vasta. La biodiverseco de Tropikaj Andoj estas ligata al tre varia pejzaĝo.

Multaj endemia plantaj kaj bestaj specioj estas nuntempe minacataj en Tropika Andoj. Ekzemplo de minacata plantospecio estas la anda bromelio (Bromeliaceae). Tiu ĉi estas endemia planto kiu bezonas ĝis 100 jarojn por maturiĝi kaj kiu estas ofta nutraĵo de multaj bestoj. Aliaj plantospecioj inkludas multajn kultivaĵojn kiel ekzemple tabako kaj terpomoj. Kelkaj endemiaj bestoj inkludas la andan kondoron kiu preskaŭ formortis kaŭze de ĉasado. Dank'al konservada reenkondukoprogramo, iliaj numeroj kreskas. Alia minacata endemia birdo en Tropika Andoj estas la flavorela papago (Ognorhynchus icterotis). Unu el la minacoj kiujn alfrontas tiuj specio estas la regreso de la vundebla vaksopalmo (Ceroxylon quindiuense kaj C. alpinum). La flavorela papago uzas la vaksopalmon por nestado kaj ripozo. Tamen homoj, precipe en Kolombio, forigas la endanĝerigatan vaksopalmon el la arbaro por Palmofesto. Kelkaj konservadoprogramoj helpas al la situacio per edukado de la preĝejoj por uzi aliajn resursojn krom la minacata vaksopalmo. La flavvosthava oreonakso (Oreonax flavicauda) estas alia endemia besto kiu estas endanĝerigata. Ĝi estas unu el la plej maloftaj mamuloj kun registrita populacio de 250, trovata en la nubarbaroj de Peruo. Ili estas minacataj fare de la homoj kiuj kaŭzas habitatoperdon kaj fragmentiĝon de ilia vivejo. Ilia malrapida matureco kaj malaltaj loĝdensoj malhelpas. Programoj provis translokigi ilin al sekundaraj arbaroj, sed la provoj malsukcesis. Multaj specioj vivas en Tropikaj Andoj sed estas tre endanĝerigataj.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

Huayna Potosí, alteco 6 088, 25 km norde de La Paz, Bolivio.

Ĉiujn tagon Tropikaj Andoj alfrontas multajn minacojn. Unu el la ĉefminacoj estas homa agado precipe rilate al la kreskanta loĝantaro. Kelkaj agadoj inkludas minadon, arbarekspluatadon, kaj konstruadon. Homoj ankaŭ uzas la areon por agrikulturo kaj daŭrigas translokiĝi post kiam la tero estas eluzita. Valoj estas grave degraditaj pro homa ĉeesto. Hidroelektraj centraloj ankaŭ estis starigataj en Tropikaj Andoj kaj negative premadis la nubarbarojn. La 25 procentoj de la areo kiuj estas protektataj daŭre estas nebone mastrumataj kun malgranda helpo de la publiko kaŭze de malklereco. Invadaj specioj ankaŭ estas minaco al la areo kaj specioj de Tropikaj Andoj. Ekzemploj de invadaj specioj inkludas la taŭran ranon kaj certajn gresojn uzatajn de la brutaro.

Homoj havas la kapablon kaŭzi habitatodetruon kaj habitatofragmentadon por specioj. La arbarovivejoj kiuj estas minacitaj en Tropika Andoj estas modifitaj kaj detruitaj 30 procentfoje pli rapide ol en pli malaltaĵaj tropikaj areoj [10]. Fragmentiĝo kaŭzas apartigon ene de specioj kaj malpliigas la diversecon de genoj. Ekzistas ankaŭ la ebleco de pliiĝanta endogamio. Studo ankaŭ rigardis fragmentiĝon kiel kaŭzo de estiĝo de certaj fenotipoj por la organismoj. Per studado de plumoj de 2 500 diferencaj birdspecioj ene de naŭ arbaroj, oni montris malsimetrion interligitan kun fragmentiĝo. Malsimetrio estis plej malalta se la arbaro daŭris senŝanĝe kaj plej alta kun malgranda aŭ meza fragmentiĝo [11]. La studo montris ke malsimetrio de birdoplumoj estas influita per la streso de fragmentiĝo kaj ŝanĝantaj medioj. Tio estas unu rezulto de fragmentiĝo en Tropika Andoj.

Alia studo [12] rigardis birdokomunumojn ĝenerale kaj kiel vivejodegenero influas ilin. Oni komparis la birdokomunumojn kiuj ekzistis en primaraj arbaroj, sekundaraj arbaroj, randovivejoj kaj agrikultura tero, ĉiuj home modifitaj. Plej da diverseco estis trovata en sekundaraj arbaroj kaj randovivejoj sed kun malsamaj specioj. La agrikultura tero kaj la primara arbaro havis malpli da diverseco [13]. Tiu studo indikas ke ene de la andaj montarbaroj, la konservado de la sekundaraj arbaroj alportas maksimuman profiton por la endanĝerigataj birdoj.

Grava minaco al Tropika Andoj estas tutmonda varmiĝo. Mondvarmiĝo estas la efiko de tro multaj forcejaj gasoj kaptitaj en la aero, kiuj tenas la varmon. Kelkaj lokoj pliiĝas en temperaturo kaj aliaj malpliiĝas. La temperaturoŝanĝoj havas gravan efikon sur Tropika Andoj; iuj diras pli negativan ol la senarbarigo. Unu grava temo estas la fandado de la glaĉeroj en la montoj. Estas taksite ke 80 procentoj de sensala akvo venas de la montaro kaj kun ĝia fandado ĉirkaŭ duono de la mondoloĝantaro estos damaĝata [14]. Ĉie en la mondo la glaĉeroj degelas, sed la tropik-andaj montaroj estas tre tuŝeblaj. Estas dirite ke kvarono de la tropik-andaj glaĉeroj jam komencis retiriĝi. Tiuj glaĉeroj provizas per akvo por multaj specioj, kaj la areo povus esti endanĝerigata se ili degelus for. Glaĉeroj en Andoj disponigas du precipajn funkciojn; malkreskon de laŭsezona ŝanĝebleco kaj provizon per pli grandan specifan elverŝon [15]. La koncerna studo antaŭdiras tempan pliiĝon je senŝargiĝo kiam la glaĉeroj degelas; ĝi ankaŭ montris la eblecon de spuri glaĉerakvon degelantan en basenoj uzante izotopojn. Mondvarmiĝo povas konduki al la formorto de multaj specioj precipe en riĉaĵejoj. Studo farita de Jay Malcolm antaŭdiras ke malpli ol 1 procento ĝis 43 procentoj de la endemia vivularo formortos pro mondvarmiĝo. Tiu sciencisto ankaŭ kredas ke Tropikaj Andoj estas unu el la ses plej endanĝerigataj riĉaĵejoj kun la ebleco de plantoformorto kiu superas 2 000 speciojn [16].

Mondvarmiĝo ankaŭ kaŭzas pli da malsanoj inter amfibioj. Pripensante ke Tropikaj Andoj estas registritaj por havi la plej multajn amfibiojn, kelkajn restriktitajn al tiu loko, malsanoj povis tre malpliigi la diversecon. Alia faktoro estas ke 400 el la amfibiaj specioj estas jam minacataj. Tiuj mortigaj fungoj estis fakte ligitaj al la formorto de dinosaŭroj (Associated Press). Unu ĥitridia fungo (Chytridiomycetes) kiu infektas amfibiojn estas la Batrachochytrium dendrobatidis. Tiu fungo difektas la haŭton de la amfibio kaj reduktas ĝian kapablon absorbi. Unu ekzemplo de amfibio en Tropika Andoj estas la genro Atelopus kun 56 el liaj specioj krize endanĝerigataj. Pro pliiĝo en temperaturo, la fungo havas la kapablon rapide disvastiĝi kaj prosperi sur vivantaj amfibioj.

Nova minaco kiu iĝas esplorata estas la efiko de nitrogenprecipetaĵo [17]. La studoj realigitaj en Eŭropo montris ke la plantodiversecoj malpliiĝis pro nitrogenprecipetaĵo. Nuntempaj modeloj taksas kion povus okazi al riĉaĵejoj tra la mondo se nitrogenprecipetaĵo daŭre pliiĝas. Kompare kun pasinta esplorado, nitrogenprecipetaĵo jam pliiĝis je 50 procentoj ekde la 1990-aj jaroj. Takso por la estonteco antaŭvidas pliiĝon de 100 procentoj en 2 050. Pripensante la grandan plantodiversecon en Tropikaj Andoj, aparte la tiel multajn endemiojn, nitrogenprecipitaĵo povis esti severa minaco. La malkresko je plantodiverseco povis kaŭzi ĉenan reakcion sur aliaj specioj kiuj dependas de la plantoj.

Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj de minacoj kiujn ĉiutage alfrontas Tropikaj Andoj. La efiko sur la areo estas montrita per la 75-procenta malkresko de la origina surfaco. La koncernaj specioj nombre malpliiĝas kaj pliiĝas la kvanto de specioj listigitaj en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Estas des pli malbona ĉar la minacitaj specioj estas endemiaj en Tropikaj Andoj. Estas registritaj 14 endemiaj mamuloj kaj 110 endemiaj birdoj minacataj en Tropikaj Andoj. Du specioj de Tropikaj Andoj jam fariĝas formortintaj.

Asisto kaj prevento[redakti | redakti fonton]

Kiel notite antaŭe, financado kaj esplorado okupiĝas pri riĉaĵejoj por konservi speciojn kaj vivejojn. Ŝlosilaj biodiversecareoj, lokoj kun alta nombro da tutmonde minacataj specioj, ricevas multan atenton. Per temigado de la diverseco en tiuj specifaj ejoj, multaj maloftaj specioj ricevas antaŭan atenton por resuprenigi iliajn populaciojn. Diverseco estas ŝlosila faktoro al vivo sur la tero, kaj homoj ne povas postvivi sen ĝi. Unu grava faktoro estas edukado de la publiko, aparte de la tieuloj, pri la graveco de la biodiverseco. Se la tieuloj scias kiel specioj estas necesaj por siaj vivoj, ili volonte kontribuos al ilia protekto. Unu ekzemplo estus klariganta la efikojn de mondvarmiĝo sur la andaj glaĉeroj influante ilian akvoprovizadon. Per malpliigado de la nenecesaj homaj efikoj, specioj ene de Tropikaj Andoj povis restariĝi. Ankaŭ, instruante al la tieuloj kiel recikligi la teron anstataŭe de eluzi resursojn kaj translokiĝi. Per uzado de la diverseco al ilia avantaĝo, homoj povas akiri pli de la tero. Malgrandaj efikoj kiel tiuj pri la indiĝenoj povis tre helpi la diversecon en Tropikaj Andoj.

Pli grand-skale, multaj programoj estas efektivigitaj por helpi la diversecon. Organizaĵoj eluzas la scion kaj kapablon por rehabiliti speciojn se bezonate. La anda kondoro estis ekzemplo de sukcesa agado. Koridoroj ankaŭ estas efektivigitaj ĝenerale en Tropikaj Andoj. Faŭno-koridoroj estas utiligitaj por interligi protektatajn aŭ malproksimajn areojn. Tiuj kontribuos por pliigi la genofluon kaj helpi la migradon. La ligo havos pli grandan efikon por la postvivo de certaj specioj. La Kriz-ekosistema Partnereco-Fonduso (Critical Ecosystem Partnership Fund) koncentriĝas sur la koridoro kiu iras de Peruo al Bolivio nomita Vilcabamba-Amboró. La loko kovras 300 000 km² kaj biodiversece abundas. Aliaj koridoroj kiuj situas en Peruo estas Rezervejo Santiago-Komajna, Nacia Refuĝejo Tabakonas-Nambalje kaj Nacia Parko Kordilero Azul. Ankaŭ ekzistas la grav-bird-area konservadoprogramo evoluigita far Naturprotekto Internacie kaj Birda Vivo Internacie. Tiu programo estas utiligita por temigi certajn areojn kun altaj nombroj da endanĝerigataj birdospecioj. Studo [7] pridubas pozitivajn efikojn de la Grava birda areo en Tropikaj Andoj. La artikolo anoncas fakte pliiĝojn de la homa loĝantaro kiuj malhelpas la naturprotekton. Tamen, grand-skale aŭ malgrand-skale, ŝanĝoj devis esti farataj por malpliigi la minacojn por la biodiverseco en Tropikaj Andoj.

Ekoregionoj[redakti | redakti fonton]

Nubarbaro en la boliviaj jungaoj.

La ekoregionoj en la biodiverseco-riĉaĵejo estas :

  • Mar-andaj montarbaroj (Venezuelo)
  • Venezuel-andaj montarbaroj (Venezuelo)
  • Orient-koridileraj montarbaroj (Kolombio, Venezuelo)
  • Paramoj de Santa Marta (Kolombio)
  • Montarbaroj de Santa Marta (Kolombio)
  • Nord-andaj paramoj (Colombia, Ecuador)
  • Magdalen-valaj montarbaroj (Kolombio)
  • Nordokcident-andaj montarbaroj (Kolombio, Ekvadoro)
  • Kaŭko-valaj montarbaroj (Kolombio)
  • Kaŭko-valaj sekaj arbaroj (Kolombio)
  • Magdaleno-valaj sekaj arbaroj (Kolombio)
  • Patia-valaj sekaj arbaroj (Kolombio)
  • Orient-kordileraj montarbaroj (Kolombio, Ekvadoro, Peruo)
  • Maranjonaj sekaj arbaroj (Peruo)
  • Peruaj jungaoj (Peruo)
  • Paramoj de Centra Kordilero (Peruo)
  • Centr-andaj humidaj punaoj (Bolivia, Peruo)
  • Centr-andaj punaoj (Bolivio, Peruo)
  • Boliviaj jungaoj (Bolivia, Peruo)
  • Boliviaj sekaj montarbaroj (Bolivio)
  • Centr-andaj sekaj punaoj (Argentino, Bolivio, Ĉilio)
  • Sud-andaj jungaoj (Argentino, Bolivio)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Tropikaj Andoj (Conservation International)
  2. angle Weng, Chengyu 2007 : Response of pollen diversity to the climate-driven altitudinal shift of vegetation in the Colombian Andes. Philosophical Transactions, Biological Sciences, Vol. 362, Issue 1478, 253-262.
  3. Chengyu Weng 2007
  4. angle Myers, Norman 2000 : Biodiversity hotspots for conservation priorities, Nature, Vol.403, 853-858.
  5. angle Keating, Philip 2007 : Fire Ecology and Conservation in the High Tropical Andes: observations from Northern Ecuador, Journal of Latin American Geography', Vol. 6, Issue 1, 43-62.
  6. angle Norris, Ken 2003 : Extinction processes in hot spots of avian biodiversity and the targeting of pre-emptive conservation action, The Royal Society, Vol. 271, 123-130.
  7. 7,0 7,1 angle O'Dea, Niall 2006 : How well do Important Bird Areas represent species and minimize conservation conflict in the tropical Andes?, Diversity & Distributions, Vol. 12, Issue 2, 205-214.
  8. angle Ríos-Uzeda, B. 2006 : Habitat preferences of the Andean bear (Tremarctos ornatus) in the Bolivian Andes, Journal of Zoology, Vol. 268, Issue 3, 271-278.
  9. angle Biological diversity in the Tropical Andes, The Encyclopedia of Earth
  10. angle Cuervo, Andrés 2007 : Persistent assemblage and population-level consequences of forest fragmentation on bilateral asymmetry in tropical montane birds, Biological Journal of the Linnean Society, Vol. 92, Issue 1, 119-133.
  11. Cuervo, 2007
  12. angle O'Dea, Niall 2007 : How resilient are Andean montane forest bird communities to habitat degradation? Biodiversity and Conservation, Vol.16, Issue 4, 1131-1159.
  13. O'Dea 2007
  14. angle Mark, Bryan 2007 : Tracing Increasing Tropical Andean Glacier Melt with Stable Isotopes in Water, Environmental Science & Technology, Vol. 41, Issue 20, 6955-6960.
  15. Mark, 2007
  16. angle Malcolm, Jay 2006 : Global Warming and Extinctions of Endemic Species from Biodiversity Hotspots, Conservation Biology, Vol. 20, Issue 2, 538-548.
  17. angle Phoenix, Gareth 2006 : Atmospheric nitrogen deposition in world biodiversity hotspots: the need for a greater global perspective in assessing N deposition impacts, Global Change Biology, Vol.12, Issue 3, 470-476.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]