Monda Konserveja Observa Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Konserveja Observa Centro
organizaĵo
Komenco 2000
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Kembriĝo, Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Monda Konserveja Observa Centro ( angla mallongigo  : UNEP-WCMC ) estas agentejo de la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj (angla mallongigo : UNEP ), starigita en Kembriĝo en Britujo. UNEP-WCMC estas parto de la koncerna mediprogramo ekde 2000, kaj ĝi prirespondas de biodiverseca taksado kaj de subtenado al politika disvolviĝo kaj plenumado. La Monda Konserveja Observa Centro antaŭe estis sendependa organizaĵo kune kondukita de IUCN, UNEP kaj Monda Natur-Fonduso, starigita en 1988. Ankoraŭ pli antaŭe, la Centro estis parto de la Sekretariejo de IUCN.

La aktivecoj de UNEP-WCMC inkluzivas taksadon de biodiverseco, subtenadon de internaciaj konvencioj kiel la Biodiverseca Konvencio ( angla mallongigo CBD) kaj la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio ( angla mallongigo : CITES ), registradon kaj mastrumadon de spacaj kaj nespacaj datumoj pri specioj kaj habitatoj.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

UNEP-WCMC estas komisiita per la liverado de mondaj indikatoroj pri la skalo de perdoj de biodiverseco kadre la atingendaj celoj por la Biodiverseca Konvencio. Ĝi ankaŭ mastrumas la Mondan Datumbazon pri Protektitaj Areoj kunlabore kun la Internacia Unio por la Konservo de Naturo ( angla mallongigo : IUCN ). Serio de mondaj atlasoj pri biodiversecaj temoj estas publikigitaj fare de UNEP-WCMC kaj eldonitaj de University of California Press.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]