Nacia parko Los Glaciares

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Perito-Moreno-glaĉero

La nacia parko Los Glaciares (hispane: Parque Nacional Los Glaciares = „la glaciejoj“) situas en la argentina parto de Patagonio, en la provinco Santa Cruz). Ĝi havas areon de ĉ. 6000 km² kaj estis aldonita al la monda heredaĵo de UNESKO en 1981.

Aldone al kelkaj malgrandaj glaĉeroj, la nacia parko konsistas ĉefe el la tri grandaj glaĉeroj Perito-Moreno, Upsala kaj Viedma. Ili enfluas en du lagojn, la lago Argentino kaj la lago Viedman, kiuj tamen nur parte kuŝas en la nacia parko.

En la norda parto de la parko situas la granitaj montoj Fitz Roy kaj Torre, pri kiu interesiĝas alpistoj kaj turistoj.

Apude, sur la ĉilia flanko troviĝas la nacia parko Torres del Paine.

Los Glaciares estas tre vizitata de internaciaj turistoj. Elirpunkto estas la urbeto El Calafate aŭ la nova vilaĝo El Chaltén sur la bordo de la lago Argentino.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Fotoj

[redakti] Eksteraj ligiloj


Koordinatoj: 50° 0' sude, 73° 15′ okcidente

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj