Boliviaj jungaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vojo de la Morto en la boliviaj jungaoj.

La boliviaj jungaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kiuj etendiĝas laŭlonge de la orientaj flankoj de Andoj en Bolivio kaj parte en la sudo de Peruo. La Inambari-Rivero estas la limo inter la peruaj jungaoj kaj la boliviaj jungaoj ĉar la jungaoj norde kaj sude de la rivero havas diferencajn ekologiajn rekonilojn. Ambaŭ tiuj ĉi jungaoj konstituas tutmondaj 200-unuon, kiu nomiĝas "centr-andaj jungaoj". La ekoregiono situas en la biodiverseco-varmpunkto Tropikaj Andoj laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras areon de 90 500 kvadrataj kilometroj. La Boliviaj jungaoj estas limigitaj al okcident-centra Bolivio kaj ekstreme sudorienta Peruo [1]. La nordaj, sudaj, okcidentaj kaj orientaj limoj de tiu ĉi ekoregiono finiĝas proksimume je la 13° kaj 17° sudaj latitudoj kaj 69° kaj 63° okcidentaj longitudoj, respektive [2]. La granda humideco de la Jungaoj originas el akvogutoj kaj pluvo kiuj estas demetitaj de la pasatoj [3]. La topografio estas kompleksa, altitude variante de 400 ĝis pli ol 3500 metroj.

Vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

La jungaoj en la bolivia sub-anda strio.

Tiu ekoregiono estas transiro inter amazonia vegetaĵaro kaj altaĵaj punaaj herbejoj [4]. La biotopoj estas humidaj tropikaj arbaroj [5], inkluzive de nubarbaro kaj de aliaj tipoj de ĉiamverda arbaro [6]. Arboj ofte estas ŝarĝitaj kun diversaj epifitoj, inkluzive de bromeliacoj, orkidoj kaj arbaj filikoj; Chusquea bambuo karakterizas la regionon [7].

Endemioj[redakti | redakti fonton]

En la ekoregiono la nombro de endemiaj specioj estas granda, kun 35 areale limigitaj endemiismoj [8], inkluzive de Schulenberg-skitalopo (Scytalopus schulenbergi, rinokriptedoj) [9], kaj Tangara meyerdeschauenseei (traŭpedoj) [10]. Plie, oni entreprenis ekspediciojn nur por la studado de tiaj maloftaj kaj forte endemiaj populacioj kiel tiu de Pauxi unicornis (Cracidae) [11]. Kvankam birdoj kaj plantoj reprezentas la plej fortajn endemiismojn, aliaj inkluzivas mamulojn kiel la malbone konata Mazama chunyi (parhufuloj) [12]. Kvankam tiu ekoregiono estas karakterizita de montaraj endemiismoj, aliaj pli disvastigitaj malaltaĵ-neotropikaj mamuloj ankaŭ ĉeestas, inkluzive de specioj kiel sudamerika tapiro (Tapirus terrestris) [13] kaj jaguaro (Panthera onca)[14]. Bestoj adaptitaj al Andoj, al andaj deklivoj kaj al kserofitaraj biotopoj, ankaŭ troviĝas en la boliviaj jungaoj, ekzemple okulvitra urso (Tremarctos ornatus), oncifeliso salmarĉa (Oncifelis geoffroyi) kaj pakarano (Dinomys branickii) [15].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Olson et al. 2000
  2. Anon. 1980
  3. Stattersfield et al. 1998
  4. Mee 1999, Olson et al. 2000
  5. Olson et al. 2000
  6. Stattersfield et al. 1998
  7. Schulenberg et al. 1998, Whitney 1994, Mee 1999
  8. Stattersfield et al. 1998
  9. Whitney 1994
  10. Schulenberg and Binford 1985
  11. Mee 1999
  12. Tarifa 1996
  13. Bodmer & Brooks 1997
  14. Tarifa 1996
  15. Tarifa 1996

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Anon. 1980 : Time-Hammond World Atlas. Hammond, Inc., U.S.
  • hispane Instituto Geográfico Nacional. 1987 : Ecoregiones del Peru. Map 1:5,000,000. Atlas del Peru, Lima, Peru.
  • hispane Mee, A. 1999 : Habitat association and notes of the southern helmeted curassow (Pauxi unicornis) in Carrasco National Park, Bolivia. Bol. CSG 9: 15-19.
  • angle Olson, D., E. Dinerstein, P. Hedao, S. Walters, P. Allnutt, C. Loucks, Y. Kura, K. Kassem, A. Webster and M. Bookbinder. 2000 : Terrestrial Ecoregions of the Neotropical Realm (map). Conserv. Sci. Program, WWF-US, DC.
  • angle Stattersfield, A.J., M.J. Crosby, A.J. Long and D.C. Wege 1998 : Endemic Bird Areas of the World: Priorities for Biodiversity Conservation. Birdl. Cons. Ser. 7, Cambridge, UK.
  • angle Schulenberg, T.S., B.K. Holst, R.B. Foster and L.H. Emmons. 1998 : A rapid assessment of the humid forests of south central Chuquisaca, Bolivia. RAP Wkg. Pap. 8. Cons. Intl., DC.
  • hispane Tarifa, T. 1996 : Mamíferos. Pp. 165-264. en P. Ergueta S. y C. de Morales, editors, Libro Rojo de los Vertebrados de Bolivia CDC-Bolivia.
  • angle Whitney, B.M. 1994 : A new Scytalopus tapaculo from Bolivia, with notes on other Bolivian members of the genus and the magellanicus complex. Wils. Bull., 106: 585-614.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj Argentino, Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj Bolivio, Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero Ekvadoro, Kolombio, Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj Ekvadoro, Kolombio, Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj Meksiko
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj Gvatemalo, Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj Gvatemalo, Meksiko, Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj Argentino, Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio Brazilo, Bolivio, Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj Kostariko, Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj Meksiko