Traŭpedoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Traŭpedoj
Chlorornis riefferii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Subordo: Paseroj Passeri
Familio: Traŭpedoj Thraupidae

Multaj: vidu tekston

v  d  r
Information icon.svg


La Traŭpedoj (Traupidae) estas ĉefe neotropika specioriĉa kaj formriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Antaŭe la fakuloj enordigis ilin kiel subfamilion Thraupinae al la Emberizedoj (Emberizidae)

Enhavo

Disvastiĝo [redakti]

Traŭpedoj troviĝas ekskluzive en Ameriko kaj sur la insuloj en la Kariba Maro kaj loĝas precipe en la arbokronoj en la arbaroj. La plej multaj specioj vivas en la tropikaj regionoj en Sudameriko kaj estas nemigrantaj birdoj. Nur kvar specioj ekloĝis en regionoj norde de Meksiko.

Rekoniloj [redakti]

La plumaro estas bunta kaj atentofrape kolora, kaj la birdoj disponas pri bone evoluintaj kruroj, kiuj faciligas la vivon en la arboj. Ilia kantado estas ne tre impona, ne forte evoluis. Tamen ĉe la genro Rhodinocichla rosea la kantado estas bone evoluinta.

Nutrado [redakti]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Ili nutras sin prefere per insektoj. Ofte ili sekvas la trakojn de la Migraj formikoj (Ecitoninae) kaj kaptas la ekfuĝantajn insektojn.

Generado [redakti]

Ili konstruas plejparte pelvetoformajn nestojn sur arboj kaj arbustoj; sed ankaŭ estas specioj, kiuj konstruas fermitajn nestojn kun enirejo flanka. La ovaro konsistas el unu ĝis kvin ovoj.

Genroj kaj specioj (elektaĵo) [redakti]

Piranga olivacea
Ramphocelus bresilius
  • Anisognathus
  • Bangsia
  • Buthraupis
  • Calochaetes
  • Calyptophilus
  • Catamblyrhynchus
  • Chlorophanes
  • Chlorophonia
    • Chlorophonia occipitalis
  • Chlorornis
  • Chlorospingus
    • Chlorospingus ophthalmicus
  • Chlorothraupis
  • Chrysothlypis
  • Cissopis
    • Cissopis leveriana
  • Cnemoscopus
  • Compsothraupis
  • Conirostrum
  • Conothraupis
  • Creurgops
  • Cyanerpes
  • Cyanicterus
  • Cypsnagra
  • Dacnis
    • Dacnis cayana
  • Delothraupis
  • Dubusia
  • Eucometis
  • Euphonia
  • Euphonia
  • Habia
  • Hemispingus
    • Hemispingus atropileus
  • Hemithraupis
  • Heterospingus
  • Iridophanes
  • Iridosornis
  • Lamprospiza
  • Lanio
  • Mitrospingus
  • Nemosia
  • Neothraupis
  • Nesospingus
  • Oreomanes
  • Oreothraupis
  • Orthogonys
    • Oreomanes fraseri
  • Phaenicophilus
  • Pipraeidea
  • Piranga
    • Piranga ludoviciana
    • Piranga olivacea
  • Pseudodacnis
  • Pyrrhocoma
  • Ramphocelus
    • Ramphocelus bresilius
    • Ramphocelus carbo
  • Rhodinocichla
    • Rhodinocichla rosea
  • Schistochlamys
  • Sericossypha
  • Sicalis
  • Spindalis
  • Stephanophorus
  • Tachyphonus
    • Tachyphonus luctuosus
  • Tangara
    • Tangara chilensis
  • Tersina
  • Thlypopsis
  • Thraupis
    • Thraupis episcopus
    • Thraupis palmarum
  • Trichothraupis
  • Urothraupis
  • Wetmorethraupis
  • Xenodacnis

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj Ligiloj [redakti]