Safrana sikalo
Safransikalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sicalis flaveola (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Safrana sikalo (Sicalis flaveola) estas specio de sudamerikaj birdoj. Ĝi apartenas al la ordo paseroformaj, al la familio Traŭpedoj kaj al genro Sikalo, Sicalis. Ĝi estas kutima en multaj areoj de Amazonio, aparte en Kolombio, Venezuelo, Ekvadoro, Peruo, Brazilo kaj Argentino. Laŭ pli malfruaj klasadoj ĝi estas ofte metita en familio Emberizedoj, sed nun sciencistoj kredas, ke ĝi estas pli proksima al Ketamenioj.
La iĉoj de la specio estas tre brile flavaj kun iome oranĝa kapo, kio distingas ilin de aliaj flavaj paseroformoj de la kontinento, kiel fringedoj. Por tiu rimarkebla koloro ili ricevis niknomon "canario de tejado" (tegmenta kanario) en kelkaj regionoj de Venezuelo. En Brazilo la birdo nomiĝas "canário-da-terra" (tera kanario). Inoj kutime havas preskaŭ la saman koloron kiel la iĉoj, kvankam iom malpli brilaj. Tamen, ekzistas subspecioj, kiu havas pli fortan seksan duformismon. Ekzemple, en subspecio S. f. pelzelni inoj estas olive-brunaj kun malhelaj strioj.
La birdoj nestas en grotetoj, arbotruoj, bambuaj branĉoj kaj sub tegmentoj de homaj domoj. Ili ankaŭ ofte okupas forlasitajn nestojn de aliaj birdoj, ekzemple, de ruĝa furnario (Furnarius rufus). Ili estas tre toleremaj al homoj kaj ofte aperas en vilaĝaj kaj ĉeurbaj areoj. Iĉoj havas plezuran, kvankam ripeteman, kanton kaj ofte vivas en kapteco.
La iĉoj estas poligamiaj kaj pariĝas kun kelkaj inoj po sezono. Ili ankaŭ estas teritoriaj kaj tre agresemaj kaj neniam estu metitaj kune en unu kaĝon. Iam estis formo de sangosporto, en kiu oni metis du iĉojn de safrana sikalo en la saman kaĝon kaj observis la lukton. Ili luktis severe kaj ofte ĝismorte.[1]
| |||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Cf. José Felipe Monteiro Pereira, Aves e Pássaros comuns do Rio de Janeiro, Rio de Janeiro, Technical Books, 2008, ISBN 978-85-61368-00-5 , page 134