Centr-usonaj foliarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La centr-usonaj foliarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Orienta Usono. La ekoregiono havas unu el la plej diversaj flaŭroj en Nordameriko pri herbecaj plantoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu vasta regiono ĉefe konsistas el ondanta ebenaĵo, escepte de Ozark-Altebenaĵo kaj aliaj pli malgrandaj areoj de altebenaĵo aŭ de baseno en Kentukio kaj Tenesio. La regiono gastigas la vastan sistemon de grejso-kavernojn en Nacia Parko Mamuto-Kaverno. La WWF-ekoregiono estas nur parto de tiu kiu aliuloj konsideras la "Centran Foliarbaron" de la "Centra Foliarbaro-Regiono", kiu enhavas ankaŭ la "Nordan Foliarbaron" en la nordo [1].

Tiu estas landinterna areo kun sufiĉe seka klimato.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Acero-Vojo en Nacia Arbaro Hoosier, Indianao.

La antaŭkolumbaj dominaj ekosistemoj en tiu regiono estis kverkosavanoj kun kverkaj kaj karjaj duonarbaroj kaj arbaroj. Hodiaŭ nur malgrandaj areoj de kverka kaj karja duonarbaro restas, miksaj kun kornusoj, sasafrasoj (Sassafras el laŭrasoj) kaj ostrioj. La ekoregiono enhavas grandajn areojn de prerio same kiel pli humidajn herbejojn kiuj estas hejmaj al arboj de tulipa liriodendro kaj storaka likvidambaro (Liquidambar styraciflua).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono subtenas 203 [2] da birdospecioj kaj 69 [2] da mamulospecioj.

Birdoj de la duonarbaroj inkludas vireedojn kaj traŭpedojn dum mamuloj inkludas cindrogrizajn sciurojn, tamiasojn, lav-ursojn kaj didelfedojn.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Aluvi-grundaj arbaroj ĉe Volf-Rivero, Tenesio.

La superrego de kverko en tiu parto de la antaŭkolumbaj savanoj de Nordameriko estis kaŭzita de la oftaj incendioj. La fajrokontraŭbatala politiko ekde la 1930-aj jaroj estas estinta signifa arbara perturbo [3].

Nuntempe ekzistas tre malmulte da sendifekta vivejo en tiu ekoregiono, kun redukto de aluvi-grundaj foliarbaroj de 70-95%, kaj nur 0,02 pocentoj de la originaj kverkosavanoj restas [3]. Kvankam multe de la areo estas arbarkovrita, tiuj arbaroj emas esti altgrade fragmentitaj kaj signife ŝanĝitaj per disvolviĝo, agrikulturo, kaj fajrosubpremado. La arbaroj estas dominitaj ĉefe per kverkaj kaj karjaj specioj, sed la sukcesio plenigas la subarbaraĵon kun aceroj kaj tulipa liriodendro kaj blokas la kverkoregeneradon [3].

En kelkaj areoj, la vivejo estas minacita per urbigo kaj invadaj specioj kiel ekzemple la ne-indiĝenaj ligustro, lonicero, oficina aliario kaj kudzuo. Signifaj naturaj areoj en la ekoregiono inkludas: Volf-Riveron, Cedar glades kaj okcidentan Highland Rim de Tenesio; Nacian Parkon Mamuto-Kaverno; Nacian Libertempo-Areon Lando-Inter-la-Lagoj de Tenesio kaj Kentukio; Nacian Arbaron Hoosier kaj Nacian Arbaron Jelaŭvud en suda Indianao; Rezervejon Rando de Apalaĉio en Ohio; Kaĉe-Riveron, humidejojn kaj Ŝaŭni-Montetojn en suda Ilinojso; kaj Ozarkojn en Misurio inkluzive de Nacia Arbaro Mark Twain. La plej bone konservitaj estas Mamuto-Kaverno, Rando de Apalaĉio, kaj parto de la misuriaj Ozarkoj kaj la tenesiaj Cedar Glades.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle (2003)The Central Hardwood Forest: Its Boundaries and Physiographic Provinces. General Technical Report NC-234 3. Alirita 2008-10-05. (cites definition by Braun 1950)
  2. 2,0 2,1 angle Hoekstra J. M.; Molnar J. L.; Jennings M.; Revenga C.; Spalding M. D. ; Boucher T. M. ; Robertson J. C.; Heibel T. J.; Ellison K. 2010 : The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference, University of California Press, Molnar J.L. (ed.) ISBN 978-0-520-26256-0
  3. 3,0 3,1 3,2 angle ; Richard P. Guyette (2000)Sustaining Oak Ecosystems in the Central Hardwood Region: Lessons from the Past--Continuing the History of Disturbance. Trans. 65th No. Amer. Wildl. and Natur. Resour. Conf. p. 170-183. Alirita 2008-10-15.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Ricketts, T.H., E. Dinerstein, D.M. Olson, C.J. Loucks, et al. 1999 : Terrestrial Ecoregions of North America: A Conservation Assessment. World Wildlife Fund - United States and Canada. Island Press, Washington, D.C. pp. 337-340.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj Usono
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj Usono
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj Usono
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj Usono
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj Usono
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj Kanado, Usono
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo Kanado
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj Kanado, Usono
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj Usono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]