Ligustro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ligustro
Ligustrum vulgare
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Verdukotiledonaj Eudicotyledoneae
Superordo: Asteredoj
Ordo: Lamiales
Familio: Oleaceae
Tribo: Oleeae
Genro: Ligustro Ligustrum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ligustro (latine: Ligustrum) estas genro el Oleacoj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 speciojn de arbedoj. La tipa specio estas Ligustrum vulgare.

Ligustroj estas arbustoj aŭ malgrandaj arboj falfoliaj aŭ havantaj foliaron pli-malpli daŭran. La specioj originas preskaŭ eksluzive en la Malnova Mondo: plej multaj indiĝenas en Orienta Azio, dum kelkaj havas sian originon en Eŭropo, Afriko kaj Aŭstralazio. Nur ligustro ordinara (Ligustrum vulgare) estas indiĝena en Eŭropo. Iuj specioj, plejparte originaj el Japanio kaj Ĉinio, estas uzataj en hortikulturo kiel ornamaj plantoj kaj por krei heĝojn.

En iuj partoj de la mondo kie ili ne estas indiĝenaj, specioj de ligustro iĝis invadaj vepraĵoj, forigante la indiĝenajn speciojn el naturaj areoj. Tio estas aparta problemo en Nordameriko, kie ne ekzistas indiĝenaj specioj ligustraj.[1]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ The Plant List:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Swearingen, J., K. Reshetiloff, B. Slattery, y S. Zwicker (2002). «Privets» Plant Invaders of Mid-Atlantic Natural Areas.Alirita 2018-06-15.