Ozark-altebenaĵaj arbaroj
La ozark-altebenaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de norda Arkansaso kaj orienta Oklahomo. La ekoregiono kovras areon de 62 000 kvadratajn kilometrojn. Boston-Montaro kaj Ŭaŝita-Montaro estas la ĉefaj montaroj de la regiono.
Enhavo |
Flaŭro [redakti]
La Ozark-altebenaĵaj arbaroj ĉefe situas en Ŭaŝita-Montaro kaj Boston-Montaro, kies arbaroj estas el la plej bone disvolvigitaj kverko-karjoarbaroj en Usono. La primaraj specioj tie ĉi estas ruĝa kverko, blanka kverko (Quercus alba), kaj karjo (Carya spp, precipe Carya texana). Mallongfolia pino (Pinus echinata) kaj virginia junipero (Juniperus virginiana) grave ĉeestas en perturbitaj ejoj, neprofundaj grundoj kaj okcidenten fruntantaj deklivoj.
Tiu ekoregiono enhavas signifan praarbaron. Vastaj areoj de kriplaj kverkoj en sekaj kreskejoj super altitudo de 760 metroj en la okcident-arkansasa Nacia Arbaro Ŭaŝita neniam estis ekspluatitaj. Estas vasta areo de pino/miksarbaro, pino/foliarbaro, kaj foliarbaro kiuj aĝas almenaŭ 70 da jaroj, kun relative malmulte da arbaroj kiuj aĝas pli ol 100 da jaroj. En Boston-Montaro, la dissemitaj praarbaroj okupus totalon de 181 km2.
Faŭno [redakti]
La ekoregiono nombras 191 da birdo- kaj 61 da mamulospecioj [1].
Referencoj [redakti]
- ↑ angle (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0-520-26256-0.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- Acerfolia kverko
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Ozark-Altebenaĵo
- Usonaj Landinternaj Altaĵoj
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |
- angle Ekoregiono NA0412 : Ozark-altebenaĵaj arbaroj (WWF)
- angle Ozark-altebenaĵaj arbaroj (WWF)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Ozark Mountain forests
- angle Ozark-altebenaĵaj arbaroj (Bioimages)
- angle Ozark-altebenaĵaj arbaroj (Globalspecies)
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
|
||||