Ruĝa kverko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝa kverko
Maljuna ruĝa kverko
Maljuna ruĝa kverko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Kverko Quercus
Sekcio: Lobatae
Quercus rubra
L.
Konserva statuso
G5[1]
Natura arealo de la ruĝa kverko
Natura arealo de la ruĝa kverko
Sinonimoj

Quercus borealis

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La ruĝa kverko[2] (Quercus rubra) estas kverko en la ruĝkverko-grupo (Quercus sekcio Lobatae). Ĝi estas indiĝena en nordorienta Usono kaj sudorienta Kanado kaj vegetas ekde la norda finaĵo de Grandaj Lagoj, oriente ĝis Nova Skotujo, sude ĝis Georgio kaj la subŝtatoj kun bona grundo kiu estas iomete acida.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ŝelo de relative juna ruĝa kverko.

En arbaroj, la ruĝa kverko kreskas rekta kaj alta, ĝis 28 m, escepte ĝis 43 m, kun trunkodiametro ĝis 50-100 cm. Malfermece kreskantaj arboj ne tiel estas altaj, sed ili povas disvolvi pli fortan trunkodiametron, ĝis 2 m. Ĝi havas dikajn branĉojn elkreskanta rektangule al la tigo, formante mallarĝan pintitan kapon.

Ŝelo de matura ruĝa kverko.

Ĝi kreskas rapide kaj estas tolerema por multaj grundoj kaj diversaj situacioj, kvankam ĝi preferas la morenojn kaj bon-drenitajn ĉeriverajn areojn [3]. Ĝi ofte estas parto de la kanopeo en kverk-erikeja arbaro, sed ĝenerale ne tiel gravas kiel iuj aliaj kverkoj [4][5]. Sub optimumaj kondiĉoj, ruĝa kverko rapide kreskas kaj 10-jaraĝa arbo povas esti 5-6 m alta. [6]. Arboj povas vivi ĝis 500 jarojn laŭ la USDA ( Usona Agentejo pri Agrikulturo ) [7], kaj vivanta ekzemplero de 326 jaroj estis registrita en 2001 fare de Orwig et al. [8].

Maturaj ruĝaj kverkoj estas facile rekoneblaj per sia ŝelo, kiu prezentas ŝelokrestojn kun brilaj strioj. Kelkaj aliaj kverkoj havas ŝelon kun tiu speco de apero en la supra arbo, sed ruĝa kverko estas la nura arbo kun la striado ĉie laŭlonge de la trunko.

  • Arboŝelo : Malhele ruĝeta-griz-bruno, kun largaĵ, maldikaj, rondetaj skvamecaj krestoj. Sur junaj arboj kaj grandaj branĉoj, la ŝelo estas glata kaj lume griza. La ŝelo estas riĉa je tanino. Branĉetaj maldikaj, komence estas klarverdaj, brilaj, tiam malhelruĝaj, finfine mallume brunaj. La ŝelo estas bruneta griza, iĝante mallume bruna sur maljunaj arboj.
  • Ligno : Pale ruĝet-bruna, alburno pli malluma, peza, malmola, forta, dikgrajna. Fendiĝas en sekigado, sed kiam singarde manipulite povus esti sukcese uzita por meblaro. Ankaŭ uzita en konstruo kaj por interna finaĵo de domoj.
  • Vintro-burĝonoj: Mallume kaŝtanbrunaj (ruĝete brunaj), ovalaj, akutaj, ĝenerale 6 mm longaj.
  • Folioj: Alternaj, kun sep al naŭ loboj, longform-ovalaj al longformaj, 12 cm al 25 centimetrojn longaj, 10 cm 15 centimetrojn larĝaj; sep ĝis dek unu loboj pintigante iom post iom ekde larĝaj bazoj, akutaj, kaj kutime disvastigit-dentaj kaj finiĝante kun longaj hareg-pintaj dentoj; la dua paro de loboj de la apekso estas la plej granda; mezripo kaj primaraj vejnoj okulfrapaj. Loboj estas malpli profunde entranĉitaj ol ĉe la plej multaj aliaj kverkoj de la ruĝkverkogrupo ( krom por nigra kverko kiu povas esti simila ). Ekverdiĝo el la burĝono prezentas rozkolorajn foliojn, kovritaj supre silkemole, sube dik-blanke triĥome (plant-elkreskaĵe). Kiam tute plenkreskaj, la folioj estas malhelverdaj kaj glataj, foje supre brilaj, flav-verdaj; ili estas glataj aŭ harkovritaj en la akseloj de la vejnoj malsupre. En aŭtuno ili montriĝas riĉe ruĝaj, foje brunaj. Ofte la petiolo kaj mezvejno estas riĉe ruĝa mezsomere kaj fru-aŭtune, kvankam tiu estas ne vera de ĉiuj ruĝaj kverkoj.
  • Fruktoj maturiĝas, proksimume 18 monatojn post polenado; izolaj aŭ en paroj, sesilaj aŭ tigaj; la nuksoj estas longform-ovformaj kun larĝa plata bazo, plenaj, kun akutaj apeksoj, 1,25 ĝis 1,50 cm longaj, komence verdaj, maturiĝante nuksbrunaj; la kupuloj estas subtas-formaj kaj malprofundaj, 2 cm larĝaj, kutime kovrante nur la bazon, foje unu-kvaronon de la nukso, dikaj, malprofundaj, ruĝete brunaj, iom lanugaj ene, kovritaj per maldikaj ruĝet-brunaj skvamoj. La fruktokernoj estas blankaj kaj tre amaraj [3]. Malgraŭ tiu amareco, ili estas manĝitaj per cervoj, sciuroj kaj birdoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Somera folio.

La ruĝa kverko estas unu el la plej gravaj kverkoj por lignoproduktado en Nordameriko. La ligno estas alt-valora. Aliaj parencaj kverkoj ankaŭ estas faligataj kaj surmerkatigataj sub la nomo de "ruĝa kverko", kvankam sia ligno estas ne ĉiam de tiel alta kvalito. Tiuj inkludas la nigran kverkon (Q.velutina), la skarlatan kverkon (Q.coccinea), la marĉan kverkon (Q.palustris), la Ŝumard-kverkon (Q.shumardi), la sudan ruĝan kverkon (Q.falcata) kaj aliajn speciojn en la ruĝkverka grupo.

La ligno estas uzata por plankoj, furniroligno, interndoma konstruligno, kaj mebloj.

La lignoteksturo de ruĝa kverko estas tiel malferma ke eblas blovi fumon tra ĝi de flanko al flanko de plat-segita tabulo. Pro tio, ĝi trapasas humido-enfiltriĝon kaj ne taŭgas por uzadoj kiaj ŝipkonstruado aŭ eksterdoma konstruado.

Tiu nearktisa specio estas hejmigita kaj vaste plantata en Mezeŭropo.

Famaj ekzempleroj[redakti | redakti fonton]

  • Ashford-kverko - tre granda ruĝa kverko en Ashford (Konektikuto). La arbo suferis de falintaj partoj pro sia granda aĝo. Tamen, tiu arbo daŭre estas spektaklo por konservi; la trunkocirkonferenco estas 8 m kaj la ŝvelintaj radikbazoj estas ankaŭ speciale imponaj. La kverko estas situanta laŭlonge de Giant Oak Lane de Usona Federacia Ŝoseo 44. Ekzistas pluraj aliaj grandaj kverkoj en la areo [9].
  • Ruĝa kverko de Chase Creek - Tiu forstarbo estas situanta sur riĉega kruta deklivo en Distrikto Anne Arundel (Marilando). Ĝi estas alt-kreskanta kopsarbo kun tri tigoj. Ĝi estis la subŝtata ĉampionokverko en Marilando en 2002. La cirkonferenco ĉe brustalteco estas 6,7 m, la alteco 41,5 m kaj la larĝeco de la arbokrono 29,9 m [9].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. NatureServe (2006), "Quercus rubra", NatureServe Explorer: An online encyclopedia of life, Version 6.1., Arlington, http://www.natureserve.org/explorer/servlet/NatureServe?searchName=Quercus+rubra+, retrieved 2007-06-13 
  2. Pilger W.F. 1982 : Komunlingvaj nomoj de plantoj de nord-okcidenta eŭropo, Vulpo, 72 p., p.4
  3. 3,0 3,1 (1900) Our Native Trees and How to Identify Them. New Roak: Charles Scriber's Sons, 349–354.  angle
  4. The Natural Communities of Virginia Classification of Ecological Community Groups (Version 2.3), Virginia Department of Conservation and Recreation, 2010 angle
  5. Schafale, M. P. and A. S. Weakley. 1990. Classification of the natural communities of North Carolina: third approximation. North Carolina Natural Heritage Program, North Carolina Division of Parks and Recreation. angle
  6. http://www.arborday.org/trees/treeGuide/TreeDetail.cfm?id=20>
  7. http://plants.usda.gov/plantguide/pdf/cs_quru.pdf
  8. Eastern US oldlist
  9. 9,0 9,1 Rucker, Colby B. (February), Great Eastern Trees, Past and Present, http://www.nativetreesociety.org/bigtree/great_eastern_trees.htm, retrieved 2007-05-05 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]