Pernambukaj marbordaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La pernambukaj marbordaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi estas parto de la Atlantikaj arbaroj, tiuj ĉi estantaj samtempe biodiverseco-varmpunkto de Naturprotekto Internacie kaj tutmondaj 200-unuo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Marborda arbaro en Camaragibe.

La pernambukaj marbordaj arbaroj situas en la nordoriento de Brazilo kaj kovras zonon, kiu larĝas 80 kilometrojn, en la subŝtatoj de Pernambuko kaj Alagoaso. Ili okupas areon de 17 600 kvadrataj kilometroj. En Pernambuko la Goiana-Rivero konstituas la nordan limon de la arbaroj, kaj tiuj ĉi en Alagoaso etendiĝas ĝis la Mundaú-Rivero. La ekoregiono troviĝas je altitudoj inter marnivelo ĝis 600-800 metroj sur la lofa flanko de la deklivoj de la Borborema-Altebenaĵo. Oriente ĝi estas limigita de la Atlantika Oceano, la atlantikaj marbordaj restingaoj kaj la mangrovoj de Rio Piranhas. Oriente, la arbaroj transiras al la pli sekaj pernambukaj landinternaj arbaroj kaj Kaatingo.

La ekoregiono havas tropikan klimaton kun jara precipitaĵo kiu varias inter 1 750 kaj 2 000 mm. Okazas periodo de sekeco ekde oktobro ĝis januaro.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La superreganta vegetaĵara tipo estas la ĉiamverda atlantika humida arbaro.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Atlantlantik-arbara vegetaĵaroen Pernambuko, tipa por partoj de la pernambukaj marbordaj arbaroj.

La ekoregiono estas endemibirda areo kiu gastigas 13 endanĝerigitajn speciojn de birdoj. Ĝi ankaŭ gastigas la lastajn populaciojn de la Alouatta belzebul (primatoj) en la atlantikaj arbaroj.

Konservado kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

Nur 4% de la origina arbaro estas sendifekta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • portugale Andrade-Lima, D.A. 1957 : Estudos fitogeográficos de Pernambuco. Boletim do Instituto de Pesquisas Agronômicas de Pernambuco, 2:1-44.
  • portugale Coimbra-Filho, A.F., and CÂMARA, I.G. 1996 : Os limites originais do Bioma Mata Atlântica na região Nordeste do Brasil. FBCN, Rio de Janeiro.
  • portugale Lima, A.R., and Capobianco, J.P.R. (Org.). 1997 : Mata Atlântica: avanços legais e institucionais para sua conservação. Documentos do ISA, no. 4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Flago-de-Brazilo.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Brazilo
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj Argentino, Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj Bolivio, Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero Ekvadoro, Kolombio, Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj Ekvadoro, Kolombio, Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj Meksiko
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj Gvatemalo, Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj Gvatemalo, Meksiko, Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj Argentino, Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio Brazilo, Bolivio, Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj Kostariko, Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj Meksiko