Valdiviaj moderaj pluvarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
La biodiverseco-riĉaĵejo "ĉiliaj vintropluvfalaj valdiviaj arbaroj".

La valdiviaj moderaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sud-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kiuj situas je la okcidenta marbordo de suda Sudameriko. Ili plejparte troviĝas en Ĉilio kaj etendiĝas en etan parton de Argentino. La arbaroj estas nomataj laŭ la ĉilia urbo Valdivio (hispane : Valdivia).

La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "valdiviaj moderaj pluvarbaroj/Juan Fernandez Insuloj" kaj parte kongruas kun la biodiverseco-riĉaĵejo "ĉiliaj vintropluvfalaj valdiviaj arbaroj".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Valdivia arbaro en la okcidento de Ĉiloe-Insulo.

La valdiviaj moderaj pluvarbaroj okupas relative mallarĝan marbordan strion inter la Pacifika Oceano al okcidento, kaj la sudaj Andoj oriente, ekde proksimume 37° ĝis 48° suda latitudo. Norde de 42°, la Ĉilia Marborda Montaro etendiĝas laŭlonge de la marbordo, kaj la nordo-sudo iranta Ĉilia Centra Valo troviĝas inter la marborda arbaro kaj Andoj. Sude de 42°, ofŝore la Marborda Montaro kontinuas kiel ĉeno de ofŝoraj insuloj, inkluzive de Ĉiloeo (hispane : Isla Grande de Chiloé) kaj la Ĉonos-Insularo, dum la "Centra Valo" estas subakvigita kaj kontinuas kiel Korkovado-Golfo. Multo de la ekoregiono estis kovrita de la Patagonia Glacikovraĵo kaj aliaj glaĉeroj je la kulmino de la lasta glacialo, kiuj malsupreniris Andojn. La multnombraj lagoj de la Ĉilia Lago-Distrikto en la centra parto de la ekoregiono origine estis glaciaraj valoj, dum la suda parto de la regiono havas multajn glaĉer-tranŝitajn fjordojn.

Norde la valdiviaj arbaroj cedas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de la ĉili-gariga ekoregiono. Iuj valdiviaj arbaroj troviĝas en norda Ĉilio kiel tiu de Arbaro de Frato Ĥorge Nacia Parko, kiu restis post la maksimuma etendiĝo de la lasta glacialo. Sude troviĝas la ekoregiono magelanaj subpolusaj arbaroj. La mezvarmaj valdiviaj, garigaj, kaj magelanaj ekoregionoj estas izolitaj de la subtropikaj kaj tropikaj arbaroj de norda Sudameriko per Atakama-Dezerto norde de Garigo, Andoj kaj la sekaj pluv-ombraj herbejoj oriente de Andoj. Rezultinte, la mezvarmaj arbaraj regionoj estis disvolviĝintaj en relative izolado, kun altgrada specia endemiismo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Arbaro de oliviljo (Aextoxicon punctatum) en Nacia Parko Arbaro de Frato Ĥorge, Coquimbo, Ĉilio.

La Andoj kaptas humidajn okcidentajn ventojn laŭlonge de la pacifika marbordo dum la vintraj kaj someraj monatoj; tiuj ventoj malplivarmiĝas kiam ili malsupreniras la montaron, kreante fortan pluvon je la okcidenten-fruntantaj deklivoj. La norden-fluanta Humbolda Marfluo kreas humidajn kaj nebulajn cirkonstancojn apud la marbordo. La arbolimo estas ĉirkaŭ je 2 400 metroj en la norda parto de la ekoregiono (35° S), kaj malpliiĝas ĝis 1 000 metroj en la sudo de la valdivia regiono. Somere la temperaturo povas superi 16,5 °C; vintre la temperaturo povas esti sub 7 °C.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La valdiviaj kaj magelanaj moderaj pluvarbaroj estas la solaj mezvarmaj pluvarbaroj en Sudameriko kaj unu el la malmultnombraj moderaj pluvarbaroj en la mondo. Kune ili estas la dua plej granda en la mondo, malantaŭ la Pacifika modera pluvarbaro de Nordameriko (kiu etendiĝas ekde Alasko ĝis norda Kalifornio). La valdiviaj arbaroj estas rifuĝejo por la Antarkta flaŭro, kaj samhavas multajn plantofamiliojn kun la moderaj pluvarbaroj de Novzelando, Tasmanio, kaj Aŭstralio. Plene duono de la specioj de lignecaj plantoj estas endemiaj por tiu ekoregiono.

Kvilo (Chusquea quila) estas bambuo kiu vegetas en humidaj areoj sub 500 m, dum kolihuo (Chusquea culeou) estiĝas pli superreganta super. Kvilo povas konstitui unuspeciaj arbareroj, hispane nomataj quilantales, kvilaroj. Tre malmulte da plantoj povas kreski sub tiuj specioj. Aliaj notindaj specioj estas nalca (Gunnera tinctoria) kaj la filikoj Lophosoria quadripinnata kaj Blechnum chilense. La nacia ĉilia planto, la copihue (Lapageria rosea) estas pionira specio kiu vegetas en perturbitaj areoj de la valdivia modera pluvarbaro.

Arbaraj ekosistemoj[redakti | redakti fonton]

Profesoroj kaj studentoj de Suda Universitato de Ĉilio en la valdiviaj arbaroj de San Pablo de Tregua.

Estas kvar ĉefaj tipoj de arbaraj ekosistemoj en la valdivia ekoregiono. Je la norda limo de la ekoregiono estas falfoliaj arbaroj, superregataj de du deciduaj specioj de notofago : raŭli (Nothofagus alpina) kaj roble (N. obliqua); tiu estas transira zono al mediteraneaj vegetaĵaroj en la nordo.

La dua tipo estas la Valdiviaj Laŭrisilvaj arbaroj, karakterizitaj de variado de foliarbaj ĉiamverdaj arboj, inkluzive Laureliopsis philippiana, Aextoxicon punctatum, Eucryphia cordifolia, Caldcluvia paniculata, kaj Weinmannia trichosperma, kun subarbaraĵo de Myrceugenia planipes, Luma apiculata kaj aliaj plantoj.

La tria arbara tipo estas la Patagonaj Andaj arbaroj, kiuj estas disvastigitaj je pli altaj altitudoj laŭlonge de la Anda montara fronto, kaj estas superregataj de ĉiamverdaj koniferoj inkluzive ĉilia araŭkario (Araucaria araucana) kaj alerco (Fitzroya cupressoides). Alerco similas sekvojadendron, kaj estas rivalo pri maljunaĝeco al kelkaj nordamerikaj pinoj (Pinus aristata, Pinus longaeva, Pinus balfouriana ), iuj alercoj kun jarringoj kiuj registris ĝis 3 625 jarojn de lokaj veteraj cikloj. Pli apude de la arbolimo, la koniferoj transiras al andaj arbedaroj de deciduaj notofagoj.

La kvara kaj lasta tipo estas la Nordaj Patagoniaj arbaroj, kiuj superregas la sudan duonon de la ekoregionon, kun ĉiamverdaj specioj kiel la foliarbaj Nothofagus dombeyi kaj Drimys winteri, kaj la koniferaj podokarpoj, inkluzive Podocarpus nubigenus.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Iuj el la minacataj valdivi-arbaraj mamuloj inkluzivas Dromiciops gliroides, arban marsupiulon, Pudu pudu la plej malgrandan el la cervedoj, kaj Leopardus guigna, la plej malgrandan sudamerikan katon. Ekde la komenco de la 20-a jarcento, estas ankaŭ enmetitaj aproj, nuntempe vivantaj en la valdiviaj arbaroj. Kolibroj estas komunaj en la valdiviaj arbaroj kaŭze de la ĉeesto de plantoj kiel Aristotelia chilensis kaj Lapageria rosea.

Naturprotekto[redakti | redakti fonton]

Elrigardo de Nacia Parko Arbaro de Frato Ĥorge.

La valdiviaj arbaroj ampleksas arbarerojn de grandaj arboj, speciale notofago kaj alerco, kiuj povas atingi grandan aĝon . Tiuj belegaj pluvarbaroj estas minacataj de vasta arbarekspluatado kaj anstataŭigo per rapid-kreskantaj eŭkaliptoj kaj pinoj (kia kalifornia pino), kiuj estas pli serĉataj de la fibroligno[1] -industrio.

La enlandaj arboj kiuj estas hakitaj por cedi lokon por tiuj unuspeciaj forstoj ofte estas eksportitaj kiel lignoĉipoj [2] Japanujon. La valdiviaj arbaroj nuntempe estas reduktitaj al duono de la origina areo. Arbaraj kaj ĉeriveraj biotopoj ankaŭ estas minacataj de la HidroAysen-projekto, proponita hidroelektra-centrala kaj akvobaraĵa disvolviĝo laŭlonge de Baker-Rivero kaj Paskua-Rivero. Komenco de konservado estis farita en novembro 2003 kiam konsorcio de naturprotektaj grupiĝoj, kaj lokaj kaj internaciaj, de bankrota arbarekspluatada firmao aŭkcie aĉetis 600 km² de biologie riĉa pluvarbaro en Valdivia Marborda Montaro. Gianni Lopez, ĝenerala direktoro de CONAMA, la nacia medio-agentejo rimarkigis, "Antaŭ dek jaroj la ekzisto de privataj protektitaj areoj estis neimagebla."

Listo de protektejoj de la valdiviaj moderaj pluvarbaroj[redakti | redakti fonton]

  • Alercoj Nacia Parko (Argentino)
  • Nacia Parko Los-Arajanes (Argentino)
  • Nacia Parko Arbaro de Frato Ĥorge
  • Nacia Parko Huerkuehue
  • Biologia Rezervejo Huilo-Huilo
  • Nacia Parko Lago Puelo (Argentino)
  • Nacia Parko Lanín (Argentino)
  • Nacia Parko Nahuel Huapi (Argentino)
  • Onkol-Parko
  • Pumalin-Parko
  • Nacia Parko Pujehue
  • Tantaŭko-Parko
  • Nacia Parko Kueŭlat
  • Valdivia Marborda Rezervejo
  • Valdivia Nacia Rezervejo
  • Nacia Parko Vilarika
Gunnera tinctoria je Kuesta-Kueŭlat en Nacia Parko Kueŭlat.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberwalde, 84 pp., p. 55 esperante
  2. Simon, Karl-Hermann (ed) 1995, p. 55

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NT0401 Moderaj arbaroj de Insularo Juan Fernández Ĉilio
NT0402 Magelanaj subpolusaj arbaroj Arĝentino, Ĉilio
NT0404 Valdiviaj moderaj pluvarbaroj Arĝentino, Ĉilio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]