Foliarbo
El Vikipedio
En forstado foliarboj estas ĉiuj angiospermaj arboj kun foliecaj folioj, kiuj do ne apartenas al la koniferoj.
Kontrasto estas la termino pingloarboj.
Arbaro, kiu ĉefe konsistas el foliarboj estas foliarbaro.
En Mezeŭropo la ĉefaj genroj de foliarboj estas: [1]
- acero (Acer)
- alno (Alnus)
- betulo (Betula)
- karpeno (Carpinus)
- kratago (Crataegus)
- fago (Fagus)
- frakseno (Fraxinus)
- ilekso (Ilex)
- pomujo (Malus)
- poplo (Populus)
- ĉerizujo (Prunus)
- pirujo (Pyrus)
- kverko (Quercus)
- saliko (Salix)
- sorbuso (Sorbus)
- tilio (Tilia) kaj
- ulmo (Ulmus)
[redakti] Fontoj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- ↑ Heinz Ellenberg: Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen. 4-a eldono, Ulmer, Stuttgart 1986, p. 27. ISBN 3-8001-3430-6