Sankt-lukaj kserofitaroj
La sankt-lukaj kserofitaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo sonora kaj kaliforni-duoninsula dezertoj. Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Kalifornia Duoninsulo en ekstrem-okcidenta Meksiko. Antaŭ dek milionoj da jaroj, dum la mioceno, la regiono estis izolita insulo. Tial ĝi enhavas multajn endemiajn speciojn. Post turniĝado al pli arida kontinento estiĝis speciigo en la ekoregiono, kaj granda biodiverseco. Tiu areo entenas la plimulton de la specioj kiuj troviĝas en la duoninsulo.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La Sankt-Lukaj kserofitaroj kovras areon de 3 900 kvadrataj kilometroj en la suda pinto de la subŝtato de Suda Malsupra Kalifornio, apud la urbo Cabo San Lucas. La kserofitaroj etendiĝas ekde la marbordo ĝis altitudo de 250 metroj, kie ekas la sekaj arbaroj de Sierra de la Laguna.
Minacoj [redakti]
La ekoregiono estas endanĝerigita kaŭze de paŝtado de brutaro kaj ĉasado de karnomanĝuloj.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |
- angle Ekoregiono NT1314 : Sankt-Lukaj kserofitaroj ( WWF)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu San Lucan xeric scrub
- angle Tutmondaj 200; numero 130 : Sonora kaj kaliforni-duoninsula dezertoj ( WWF )
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
|
||||