Portorikaj sekaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portorikaj sekaj arbaroj en Caja de Muertos, al sudo de Ponce.

La portorikaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj kiuj situas en sudokcidenta kaj orienta Porto-Riko kaj en la ofŝoraj insuloj [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Subtropika seka arbaro en Vieques.

La portorikaj sekaj arbaroj vegetas en areoj kiuj ricevas jare malpli ol 1000 mm da precipitaĵo. Multaj el la arboj estas deciduaj, faligante siajn foliojn dum la seka sezono kiu normale daŭras ekde decembro ĝis julio [2].

Sekaj arbaroj ekzistas en du areoj en la insulo de Porto-Riko – laŭlonge de la suda marbordo de la insulo (en la seka pluvombro de Centra Montaro) kaj en la nordorienta angulo de la insulo apud Fajardo, kie la kombinaĵo de malalta altitudo kaj fortaj ventoj ekde la oceano (pasato) rezultas en sekan medion. Sekaj arbaroj ankaŭ ekzistas sur la najbaraj ofŝoraj insuloj de Vieques, Culebra, Mona, Monito, Desecheo, Caja de Muertos kaj Cayo Santiago.

La plej granda parto de la studaĵoj enfokusigis la sudan marbordon – preskaŭ nenio estas publikigita pri la nordorienta seka arbaro. Studaĵoj rilate al ofŝoraj insuloj estas limigitaj al listoj de specioj kaj kvalitaj priskriboj de la vegetaĵaro.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Psychilis krugii, endemia orkideo de sekaj la sekaj arbaroj sur kalkostxtonaj grundoj de la ekoregiono (Ŝtata Arbaro de Guánica).

Porto-rikaj sekaj arbaroj (kiel ĝenerale karibaj sekaj arbaroj) konsistas el malaltaj (kutime <5 m), arbedecaj arboj. La kanopeo estas ĉefe ĉiamverda (superregata de Gymnanthes lucida (eŭforbiacoj) sur kalkoŝtonaj grundoj), dum la plej alta tavolo estas konsiderinde pli sek-sezone decidua [3][4].

Kvankam la plejmulto de la arbaroj estas neniigitaj por agrikulturo antaŭ la 40-aj jaroj, iuj arbareroj ankaŭ nuntempe restas. Areoj kiuj estis uzataj por produktado de lignokarbo aŭ de palisoj, rapide (en 50 jaroj) restariĝis tiele, ke ili ne diferencas de multe pli maljunaj arbaroj [5].

Krome, vastaj areoj de sekundara arbaro estas restariĝintaj sur abandonitaj agrikultaraj terenoj. Malsame nur limigite uzitaj, iuj arbaroj je abandonitaj agroj havas malpli da specioj ol naturaj arbaroj. Ilia vojo al restarigo restas necerta.

La portorikaj sekaj arbaroj estas superregataj de plantoj el la familioj de rubiacoj, eŭforbiacoj, kaj mirtacoj. Tiurilate ili similas la Jamajkajn sekajn arbarojn, sed klare diferencas de sekaj arbaroj sur la kontinento de Sudameriko kaj Centrameriko, kiuj estas superregataj de fabacoj kaj bignoniacoj [6].

La plej bona ekzemplo de sekaj arbaroj en Porto-Riko (kaj verŝajne, en tuta Karibujo) estas la Ŝtata Arbaro de Guánica (Bosque Estatal de Guánica) apud la urbo Guánica. En tiu ĉi arbaro oni faris la plimulon de la studaĵoj pri la sekaj arbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Ewel, J.J. and Whitmore, J.L. 1973 : The ecological life zones of Puerto Rico and the U.S. Virgin Islands. USDA Forest Service, Institute of Tropical Forestry, Rio Piedras, Puerto Rico.
  2. angle Murphy, P.G., Lugo, A.E., Murphy, A.J., Nepstad, D.C. 1995 : The dry forests of Puerto Rico's south coast. Pp. 178-209 in A.E. Lugo and C. Lowe (editors) Tropical Forests: Management and Ecology. Springer-Verlag, New York.
  3. angle Lugo, A. E., J. A. Gonzalez-Liboy, B. Cintrón, and K. Dugger 1978 : Structure, productivity and transpiration of a subtropical dry forest in Puerto Rico. Biotropica 10:278-291.
  4. angle Murphy, P. G., and A. E. Lugo 1986 : Structure and biomass of a subtropical dry forest in Puerto Rico. Biotropica 18:89-96.
  5. angle Molina Colón, S. 1998 : Long-term recovery of a Caribbean dry forest after abandonment of different land uses in Guánica, Puerto Rico. Ph. D., University of Puerto Rico, Rio Piedras.
  6. angle Gentry, A.H. 1995 : Diversity and floristic composition of neotropical dry forests. Pp. 146-194 in S.H. Bullock, H.A. Mooney and E. Medina (editors) : Seasonally Dry Tropical Forests. Cambridge University Press, Cambridge.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj Kolombio
NT0210 Ĉako Argentino, Bolivio, Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj Bolivio, Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj Ekvadoro, Peruo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]