Pasato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La pasatoj estas parto de la atmosfera cirkulado de la tero. HIGH = alta aerpremo

La pasatoj estas specoj de vento, kiuj troviĝas ĉirkaŭ la ekvatora regiono de la tero. En NPIV estas du nomoj: pasato kaj alizeo. Se vi kontrolas la diversajn lingvojn en la vikipedio (plej facile videblaj je la fino de "redaktado"), vi trovas, ke en la plimulto de la lingvoj la nomoj estas versioj de "pasato", sed en ankaŭ multaj lingvoj la nomoj estas versioj de alizeo. En la angla la nomo estas "trade winds".

La pasatoj estas la plej oftaj ventoj en la tropikaj regionoj. Ili blovas de la regionoj de alta aerpremo en la t. n. ĉevalo-latitudoj al la regionoj de malalta aerpremo ĉirkaŭ la ekvatoro. La pasatoj blovas el nordoriento en la norda hemisfero kaj el sudoriento en la suda hemisfero.

La vento je la grundo fluvas al la ekvatoro, kaj la fluvo en la alteco estas reen al la polusoj. Je latitudoj ĉirkaŭ 30° norde kaj sude la aero malleviĝas al la tero. La malleviĝanta aero estas relative seka, ĉar ĝies akvo falis kiel pluvo en la ekvatora regiono super la tropikaj pluvo-arbaregoj. Tiuj sekaj ventoj sekigas la teron kaj kaŭzas dezertojn, kiel ekz. la saharon en norda afriko.

La vento fluvanta al la ekvatoro estas direktita okcidenten per la koriolisa efiko.

Regionaj pasat-ventoj[redakti | redakti fonton]

Inter la plej konataj estas la alizé ankaŭ alize, stabila, malforta nordorienta vento blovanta tra centra afriko kaj la karibio.

En Egiptio la pasato blovas stabile el nordoriento. Per ĝi oni povas ĉiam komforte veli sur la nilo suden. Reen al la nordo oni glitas per la fluvo de la akvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]