Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj estas tersupraĵo ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de la nordokcidento de Peruo, la sudo de Ekvadoro ( Atacames ĝis El Oro ) kaj de la nordo de Peruo (ekde Tumbesio ĝis Departemento Lambajeko). Kune kun la Maranjonaj sekaj arbaroj ĝi estas inkludita en la nocio de ekvatora seka arbaro kiu estas difinita de la perua ekologiisto kaj ministro Antonio Brack Egg. La tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-unuo "sekaj arbaroj de Tumbesio kaj andaj valoj".

La klimato estas tropika kaj seka kun periodoj de vintroj kaj aŭtunoj tre sekaj, kaj someroj humidaj kaj pluvecaj. La flaŭro estas reprezentata de herbejoj de la savana tipo, kun Prosopis pallida, Ceiba trichistandra, Capparis angulata, Bursera graveolens, Ziziphus thyrsiflora

Karakterizaj specioj de la ekoregonia faŭno inkluzivas : formikomanĝulojn, vulpojn, Tamandua tetradactyla punensis, Iguana iguana, kaj diversajn speciojn de birdoj kiel papagoformajn kaj konurojn.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio