Zizifo
El Vikipedio
Zizifo ( Ziziphus ) estas genro de fal- aŭ daŭra-foliaj arboj kaj trunkarbustoj el ramnacoj kun karnaj drupoj; precipe tropika kaj subtropika genro de ĉ. 40 specioj, pluraj kultivataj por sukerhava, manĝebla kaj medicine uzata drupo.
Jujubzizifo (Ziziphus zizyphus) estas jujubarbo, de kiu oni rikoltas jujubojn.
Lotusozizifo (Ziziphus lotus) estas dorna trunkarbusto, al kiu oni atribuas la lotusofrukton kiu laŭ greka legendo forgesigas la patrolandon al homoj, kiuj ĝin manĝas.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |