Ziziphus mauritiana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
hinda jujubo
Ziziphus mauritiana fruit 2.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Rosales
Familio: Ramnacoj (Rhamnaceae)
Genro: zizifo (Ziziphus )
Ziziphus mauritiana
Lam.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Ziziphus mauritiana, hinda jujubohinda daktilo estas specio el la genro zizifo, kiu apartenas al la plantfamilio Ramnacoj (Rhamnaceae).

Ziziphus mauritiana estas dornohava arbedo aŭ malgranda arbo ĝis 15 m alta, kun trunko de pli ol 40 cm dika kaj larĝa krono. Ĝi havas multajn pendantajn branĉojn. La frukto havas diversajn formojn kaj grandecon. Ĝi povas esti ovala, ovforma, oblonga aŭ ronda, 2,5-6,25 cm) longa depende de la vario. La fruktokarno estas blanka. Ne tute maturaj fruktoj estas apenaŭ sukaj kaj havas malagrablan guston. La fruktoŝelo estas glata, brila, maldika, sed malmola.

Supozeble la specio estas indiĝena en sud-orienta Azio.[1] Ĝi estas disvastigita nature en la tropikoj de la Malnova Mondo, de la suda Afriko trans la meza oriento ĝis la hinda subkontinento kaj Ĉinio, Indonezio, Aŭstralio kaj la pacifikaj insuloj.[2] Ĝi povas formi densejojn kaj estas rigardata kiel invada specio en Fiĝio kaj Aŭstralio.

Botaniko[redakti | redakti fonton]

arbo
maturaj ruĝaj jujuboj por esti vendotaj en Delhio.

Hinda jujubo estas mezgranda arbo, kiu kreskas rapide. La planto varias multe en grandeco de arbedo nome 1.5 to 2 m alta ĝis 10 ĝis 12 m alta arbo. La trunka dikeco havas ĉ. 30 cm. [3]

La folioj estas alternsidaj, ovalaj, oblongaj kaj elipsaj, kaj havas 3 tri konkavajn vejnojn. La folioj longas 2,5 - 3,2 cm kaj larĝas 1,8 – 3,8 cm. La rando estas denteta. Ĝi estas malhelverda kaj brila je la supra flanko, pelta kaj palverda-grizverda je la malsupra flanko. depende de la klimato la planto estas ĉiamverda aŭ falfolia.

La floroj estas blankaj aŭ bankece verdaj kaj la fruktoj estas oranĝkoloraj ĝis brunaj, 2–3 cm longa, kun manĝebla blanka fruktkarno ĉirkaŭ la semo.[2]

nutrovaloro
kJ 24,76
proteino 0,8 g
graso 0,07 g
karbonhidratoj 17 g
sukero 5,4-10,5 g
fibroj 0,60 g
tiamino 0,022 mg
riboflavino 0,029 mg
niacino 0,78 mg
fero 1,1 mg
fosforo 26,8 mg
kalcio 25,6 mg
akvo 81,6-83,0 g
citronacido 0,65 mg

[4]

La rapide kreskanta arbo komencas produkti fruktojn post tri jaroj. La frukto estas mola, suka drupo kun grandeco de 2,5 cm. Bonaj kulturvarioj havas pli grandan frukton (6,25 x 4,5cm). La formo varias de ovala, ronda aŭ oblonga; la frukthaŭto estas glata aŭ aspra, maldika, sed malmola. La fruktoj unue estas verdaj, poste fariĝas flavaj. La tute matura frukto estas ruĝa, mola kaj suka kaj havas agrablan aromon. La matura frukto gustas dolĉe kaj acide. Kaj la karnokonsisto kaj la gusto similas al pomo.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Hinda jujubo estas dura arbo, kiu toleras ekstremajn temperaturojn kaj kreskas sur sekaj kaj humidaj kondiĉoj kaj jara pluvo de 15–225 cm. [3] Komerca kultivado kutime etendas ĝis 1000 m. Trans tiu alto arboj ne bone kultiviĝas, kaj kultivado iĝas malpli enspeza.[5][6] En Barato, tiu arbo kreskas plej bone sur sableca, neŭtra aŭ iom alkala grundo.

En Barato ekzistas pli ol 90 variantoj. La plej gravaj estas priskribita en “Encyclopaedic Wealth of India”: 'Banarasi (aŭ Banarsi) Pewandi', 'Dandan', 'Kaithli' ('Patham'), 'Muria Mahrara', 'Narikelee', 'Nazuk', 'Sanauri 1', 'Sanauri 5', 'Thornless' kaj 'Umran' ('Umri'). [4]

Multobligado[redakti | redakti fonton]

jujuba semoj

Z. mauritiana estas unu el du Zizifoj, kiuj havas hortikulturan signifon. La alia estas Ziziphus zizyphus, nome la ĉina jujubo. La hinda jujubo taŭgas pli por tropikaj klimatoj kaj la ĉina jujubo toleras plian malvarmon.[4]

La multobligado okazas ordinare per semoj.[7]

Rikolto[redakti | redakti fonton]

maturaj kaj nematuraj jujuboj ofertataj por vendo ĉe “Ponto Luangŭa” en Zambio.

En Barato kelkaj variantoj maturiĝas frue en oktobro, aliaj de meza februaro ĝis meza marto. La fino de la rikolto estas fine de majo. En la provinco Assiut eblas rikolti dufoje jare, la ĉefa en frua printempo kaj la dua rikolto en aŭtuno. En Barato jujubo floras inter julio kaj oktobro. La fruktoj estas maturaj en februaro –marto kaj dua rikolto estas en aŭtuno.

La rikolto okazas mane fare per ŝtupetaro.[8]

Elsemaj arboj portas po 5 000 ĝis 10 000 malgrandajn fruktojn por jaro en Barato. Greftitaj arboj portas ĝis 30 000 fruktojn. La plej bonaj kultivvarioj produktas averaĝe po 65-75 kg por jaro. Optimigita kultivado donas kaj pli grandajn fruktojn kaj pli grandan rikolton.

Monda produktado[redakti | redakti fonton]

La ĉefa proktado okazas en la aridaj kaj duonaridaj regionoj de Barato. De 1984 ĝis 1995 kun plibonigitaj kultivaro la produktokvanto estis 0,9 milionoj da tunoj sur areo de 88.000 ha. Jujubo ankaŭ estas kultivata en Pakistano, Bangladeŝo kaj en partoj de Afriko. Arboj en norda Barto produktas po 80 ĝis 200 kg da freŝaj fruktoj por arbo kaj jaro, se la arboj estas inter 10–20 jaroj.[1]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La frukto estas manĝata freŝe, konservata acide aŭ utiligata por fari trinkaĵon. Ĝi estas nutroriĉa kaj riĉa je vitamino C. Ĝia vitamino-C-enhavo estas pli granda ol tiu de citrusoj aŭ pomoj, nur guajavo superas tion.

Z. mauritiana arboŝelo

Fruktoj kaj arboŝelo estas utiligata ankaŭ en medicino[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]