Jujubarbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Zizifo
Jujubarbo, Ziziphus zizyphus
Jujubarbo, Ziziphus zizyphus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Ramnacoj Rhamnaceae
Genro: Zizifo Ziziphus
Ziziphus zizyphus
(L.) H.Karst.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Arbokrusto
Folioj kaj fruktoj
Ziziphus zizyphus - Muzeo de Tuluzo

La jujubarbo (Ziziphus zizyphus, sinonimo Ziziphus jujuba) aŭ jujubujo, ankaŭ ĉina daktiloruĝa daktilo, estas plantospecio el familio de ramnacoj (Rhamnaceae). Ĝi originas el norda kaj nordorienta Ĉinio kaj hodiaŭ oni kultivas ĝin dismonde. Ĝiaj fruktoj (jujuboj) estas malgrandaj, ovalaj kaj manĝeblaj. Ĝi estas specio en genro zizifo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La jujubarbo estas arbo aŭ malofte arbusto, kiu atingas la kreskoalton de ĝis 10 metroj. Ĝi estas kun aŭ sen dornoj, la arboŝelo estas bruna ĝis grizbruna kaj mola. La junaj, flekseblaj branĉoj estas purpure ruĝaj aŭ ankaŭ jam griz-brunaj kaj molaj. La stipuloj transformiĝas en du dornoj aŭ tute mankas. La longaj dornoj estas rektaj kaj longas ĝis 3 cm. La mallongaj dornoj evoluas sur pli aĝaj branĉoj.

La florada periodo etendiĝas de maĵo ĝis julio, la fruktomaturiĝo de aŭgusto ĝis oktobro. La kromosoma nombro de la planto estas 2n = 24. Ofte okazas poliploidio kun 2n = 36 aŭ 2n = 48.

Folioj[redakti | redakti fonton]

La alterne starantaj laŭbaj folioj havas tigeton de 1 ĝis 6 mm, ĉe junŝosoj ĝi povas longi eĉ 10 mm. La folioj estas kalvaj aŭ malforte hararaj. La malhelverdaj ovoformaj aŭ longe eliptaj folioj longas 3 ĝis 7 cm kaj larĝas 1,5 ĝis 4 cm. La folirando estas denta kaj la pinto estas ronda aŭ obtuza, malofte akra.

Floraro kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La floroj staras unuope aŭ en cumo kun du ĝis ok floroj. La flortigoj longas 2-3 mm, la duseksaj floroj estas kvinnombraj, kavaj kaj kun flav-verda koloro. La florkaliko estas kugloforma, dika, karneca kaj kvin. La kalikfolioj estas ovoformaj ĝis triangulaj. La petalaro estas inverse ovoforma kaj tiel longa kiel la filamentoj kaj ligita je la bazo. La ovolujo estas subestaranta kaj facile sinkanta en hipantion (florkaliko). La stiluso estas duonfendita ĝis ties duono.

Fruktoj kaj grajnoj[redakti | redakti fonton]

La frukto estas ruĝa ĝis ruĝa-purpura drupo. Ĝi estas longeta kaj svelta-ovoforma kun longo de 2 - 3,5 cm kaj kun diametro de 1,5 - 2 cm. La mezokarpo (mezfrukto) estas karna kaj dika. Ĝi havas mildan-dolĉan aŭ acidetan guston. La frukto enhavas du ĉambretojn, kun po du grajnoj. La grajnoj grandas 1x0,8 mm.

Kreskejo[redakti | redakti fonton]

La ĉina jujubo kreskas en montaroj kaj sur montetoj, en sunaj, sekaj lokoj en alteco ĝis 1.700 metrojn super la marnivelo. La origina areo de la planto estas la nordo, nordoriento de Ĉinio. De tie oni enportis ĝin al Japanio, pli poste al nordokcidenta Hindio kaj sudorienta Eŭropo. Hodiaŭ ĝi kreskas krom tiuj en la tuta mediteranea zono de Eŭropo kaj ĝis suda Svislando kaj Sudtirolo, same en Vjetnamio, Barato, Kartvelio, Afganistano, Sudano, Brazilio kaj suda parto de Usono.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La fruktoj estas uzataj en sekigita formo kiel teo kontraŭ malvarmumo