Lotusozizifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Lotusozizifo
Ziziphus lotus.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Ramnacoj Rhamnaceae
Genro: Zizifo Ziziphus
Ziziphus lotus
(L.) Lam.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Lotusozizifo (Ziziphus lotus) estas palearkta arbedo el la familio de ramnacoj, hejma en la sudoriento de Hispanujo ( Almeria kaj Murcia regionoj ), en sahara Nordafriko kaj en Arabujo.

Ĝi povas atingi altecon de 2–5 m, kun brilantaj verdaj folioj kiuj longas ĉirkaŭ 5 cm. La manĝebla frukto estas sferforma malhele flava drupo kun diametro de 1-1,5 cm, nomata nabk. Komunaj arabaj nomoj estas sidr, rubeida ("laŭ ĝia kaŭranta arbedo-pinto"), nbeg en Tunizio kaj annab en Libano [1].

Ĝi estas intense parenca de jujubzizifo (Ziziphus zizyphus), kaj ofte konsiderata kiel la "Lotus-arbo" el la Helena mitologio [2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amots Dafni, Shay Levy, Efraim Lev (2005). "The ethnobotany of Christ's Thorn Jujube (Ziziphus spina-christi) in Israel", gazeto : Journal of Ethnobiology and Ethnomedicine, volumo : 1, numero : 8, paĝoj : 8. COI:10.1186/1746-4269-1-8. Alirita 2010-06-05.
  2. Herodoto, Historioj, Libro IV, 177.