Bahiaj mangrovoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Baía de Todos os Santos ( satelita bildo en aprilo 1997 )

La Bahiaj mangrovoj estas ekoregiono el la Orient-Sudamerika ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al Mangrovarbaroj.

[redakti] Priskribo

La ekoregiono, kiu estas ankaŭ parto de la Atlantika arbaro, troviĝas en la subŝtato de Bahio, en la nordoriento de Brazilujo. Ĝi okupas golfetojn, estuarojn, kaj riverelfluejoj laŭlonge de la marbordo ekde Recôncavo je Baía de Todos os Santos ( Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj ) en Bahio norde ĝis Doce-Rivero en Espirito-Santo. La totala ekoregiono ampleksas 2 100 kvadratajn kilometrojn de marbordaj akvoj kaj tersupraĵoj. La mangrovoj estas minacataj de urbanizada disvolviĝo kaj entreprenoj, kiaj salikokbienoj en Salinas da Margaridas, hakante la mangrovarbarojn por disvolvigi aranĝitan akvokulturon. Mangrovarbaj specioj inkluzivas tipajn tropikajn mangrovspeciojn de la Atlantika Oceano, kiaj manglon ( Rhizophora mangle) el la Rhizophoraceae, Avicennia germinans el la Acanthaceae, kaj Laguncularia racemosa el la Combretaceae.

[redakti] Referencoj kaj eksteraj ligiloj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

[redakti] Bibliografio

  • Olson, D.M., E. Dinerstein, G. Cintrón, and P. Iolster. 1996 : A conservation assessment of mangrove ecosystems of Latin America and the Caribbean. Final report for The Ford Foundation. World Wildlife Fund, Washington, D.C. angle
  • Sanches, T. M. 1999 : Tartarugas Marinhas. Report presented to the Workshop "Biodiversidade da Zona Costeira e Marinha".
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj