Llanos

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Llanos en Kolombio.
Llanos en Venezuelo.

Llanos [ljanos] estas larĝaj ebenaĵoj en nordo de Suda-Ameriko, tra kiuj fluas la rivero Orinoko. Ĝi estas hejmo de la Llaneros. La Llanos konsistas el:

La Llanos estas plataj kaj plej ofte nurherbaj ebenaĵoj. La ekonomion karakterizas tie ĉefe la bovobredado kaj transporto de nafto en regionoj de Arauca, Casanare, Anzoátegui, Apure kaj Monagas.

La loĝantoj de tiuj regionoj estas nomataj kiel Llaneros. Ili estas vakeroj kompareblaj al kovbojoj de Nord-Amerikogaŭĉoj de Argentinio. Ilia muziko estas la Joropo, ŝatata kaj dancata en Kolombio kaj Venezuelo.

Biogeografio [redakti]

Fitogeografie, Llanos estas aparta flaŭra provinco el la Amazonia Regiono de la Neotropika Regno ( vidu : Flaŭra regno ).

Biogeografie, Llanos estas tersupraĵa ekoregiono el la Orinoka ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome la ekoregiono apartenas al Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj.

Eksteraj ligiloj [redakti]